Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §28-11

(GMT+08:00) 2019-03-04 08:38:35     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§28

§28-11

La princo Mu, filo de la suvereno de la regno Wei, diris al Zhanzi:

中山公子牟谓瞻子曰:

"Kvankam mia korpo estas ĉi tie en la izoliteco de la naturo, proksime de la riveroj kaj de la maro, tamen mia koro ĉiam restas en la palaco de Wei. Kion do mi faru?"

"身在江海之上,心居乎魏阙之下,奈何?"

"Amu vian vivon," respondis Zhanzi. "Tio nature kondukos vin al la neglekto de viaj materialaj interesoj."

瞻子曰:"重生。重生则利轻。"

"Mi tion bone scias, sed mi ne povas min venki," diris la princo Mu.

中山公子牟曰:"虽知之,未能自胜也。"

"Se vi ne povas vin venki," diris Zhanzi, "lasu drivi viajn pensojn, kaj ĉio iros bone. Ĉar tiu, kiu ne povas sin venki kaj tamen faras al si devigon, alportos al si duoblan damaĝon. Tia damaĝo certe mallongigos vian vivdaŭron."

瞻子曰:"不能自胜则从,神无恶乎!不能自胜而强不从者,此之谓重伤。重伤之人,无寿类矣!"

Mu estis princo de la potenca regno Wei. Estis multe pli malfacile por li, ol por simpluloj, retiriĝi el la vulgara mondo kaj vivi ermitan vivon en kaverno. Kvankam li ne atingis la Taŭon, tamen oni povas diri, ke li jam estis nutrata de iaj ideoj de ĝi.

魏牟,万乘之公子也,其隐岩穴也,难为于布衣之士,虽未至乎道,可谓有其意矣!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin