Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §29-02

(GMT+08:00) 2019-03-08 08:45:18     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§29

§29-02

Zizhang demandis Man Goude:

子张问于满苟得曰:

"Kial vi ne kulturas vin konformigante la konduton al la virto? Se vi ne konformigas la konduton al la virto, vi ne ĝuos alies fidon. Sen alies fido, vi ricevos nenian oficon. Ricevante nenian oficon, vi akiros al vi nenian profiton. Vidate ĉe tiu ĉi lumo, la justeco ja povas alporti al la homo famon kaj profiton. Eĉ se iu oficisto rezignas la famon kaj la profiton, se li nur faras al si konscienc-ekzamenon, li certe trovas tute neebla por li konduti sen la humaneco kaj la justeco eĉ en unu tago!"

"盍不为行?无行则不信,不信则不任,不任则不利。故观之名,计之利,而义真是也。若弃名利,反之于心,则夫士之为行,不可一日不为乎!"

"Tiu, kiu havas nenian hontosenton, povas facile riĉiĝi; tiu, kiu estas lerta en flatado, povas facile akiri al si altan postenon. Tiu, kiu akiris al si la plej bonan famon kaj la plej grandan profiton, estas probable persono senhonta, kiu ĝuas alies fidon pere de flatado. Vidate ĉe tiu ĉi lumo, la flatado ja povas alporti al la homo famon kaj profiton. Eĉ se iu oficisto rezignas la famon kaj la profiton, se li nur faras al si konscienc-ekzamenon, li certe trovas, ke li ja kondutas konforme al la denaska naturo!"

满苟得曰:"无耻者富,多信者显。夫名利之大者,几在乎无耻而信。故观之名,计之利,而信真是也。若弃名利,反之于心,则夫士之为行,抱其天乎!"

"Iam la tiranoj Jie kaj Zhou estis monarkoj, kiuj posedis la riĉaĵojn de la tuta mondo. Sed se vi nun diras al sklavo aŭ servisto, kiu okupas malaltan pozicion, ke li kondutas kiel Jie kaj Zhou, li certe ruĝiĝos de honto sed interne ribelos, ĉar eĉ la homoj de plej malalta pozicio malestimas Jie kaj Zhou. Aliflanke, Konfuceo kaj Mo Di estis siatempe ne pli ol malriĉaj simpluloj, sed se vi diras al ministro, ke li kondutas kiel Konfuceo kaj Mo Di, li certe tuj ŝanĝos sian mienon kaj humiliĝos, ĉar li estimas tiujn verajn saĝulojn, eĉ se ili okupas malaltan pozicion. Tial, la potenca imperiestro ne nepre estas nobla kaj estiminda; la malriĉa simplulo ne nepre estas malnobla kaj malestiminda. La nobleco kaj malnobleco de la homoj dependas nur de la beleco kaj la malbeleco de ilia konduto."

子张曰:"昔者桀、纣贵为天子,富有天下。今谓臧聚曰:'汝行如桀、纣。'则有作色,有不服之心者,小人所贱也。仲尼、墨翟,穷为匹夫,今谓宰相曰:'子行如仲尼、墨翟。'则变容易色,称不足者,士城贵也。故势为天子,未必贵也;穷为匹夫,未必贱也。贵贱之分,在行之美恶。"

Man Goude diris: "La malgranda ŝtelisto estas kaptita, dum la granda rabisto estas respektata kiel princo aŭ duko, de kies patroneco dependas la virtuloj. Antaŭe, kiam Xiao Bai, la duko Huan de la regno Qi, mortigis sian fraton kaj edzinigis al si sian bofratinon, Guan Zhong servis kiel lia ministro. Poste, Tian Chang mortigis la dukon Jian de la regno Qi kaj faris sin la nova reĝo, Konfuceo akceptis la monon, kiun donacis al li la nova duko. Iuj homoj kondamnas la dukon Huan kaj Tian Chang kiel malnoblulojn, sed mem agas en ankoraŭ pli malnobla maniero. Tio montras, ke iliaj paroloj kaj iliaj agoj estas en militado interne de ili. Kia absurda konflikto! Tial estas dirite en antikva libro: 'Kiu estas malvirta? Kiu estas virta? Sukcesa malvirto estas nomata virto, malsukcesa virto estas reduktita al malvirto.'"

满苟得曰:"小盗者拘,大盗者为诸侯。诸侯之门,义士存焉。昔者桓公小白杀兄入嫂,而管仲为臣;田成子常杀君窃国,而孔子受币。论则贱之,行则下之,则是言行之情悖战于胸中也,不亦拂乎!故《书》曰:'孰恶孰美,成者为首,不成者为尾。'"

Zizhang rimarkigis: "Se vi ne kulturus vin per praktikado de la bona konduto, tio rezultigus grandan konfuzon al la homaj interrilatoj. Tiam troviĝus nenia mezurilo por determini la intimecon kun la parencoj proksimaj kaj malproksimaj, nek normoj kaj formalaĵoj por diferencigi la noblecon de la malnobleco, nek ordo sekvenda inter la pliaĝuloj kaj la plijunuloj. Sur kio do la homaj interrilatoj estus bazitaj rilate la reganton kaj la regaton, la patron kaj la filon, la edzon kaj la edzinon, la pliaĝulon kaj la plijunulon, la intimulon kaj la neintimulon?"

子张曰:"子不为行,即将疏戚无伦,贵贱无义,长幼无序。五纪六位,将何以为别乎?"

Man Goude refutis: "Kiam la reĝo Yao mortigis sian unuenaskitan filon kaj la reĝo Shun ekzilis sian duonfraton, kian valoron do tiam havis la parenceco? Kiam la reĝo Tang de la dinastio Shang ekzilis sian suverenon Jie de la dinastio Xia kaj la reĝo Wu mortigis la reĝon Zhou de la dinastio Shang, kie do tiam kuŝis la diferenco inter la nobleco kaj la malnobleco? Kiam Wang Ji estis surtronigita anstataŭ sia plej aĝa frato kaj la duko Dan de Zhou murdis siajn du pli aĝajn fratojn, kie do estis la ordo sekvenda inter la pliaĝuloj kaj la plijunuloj? La konfuceanoj estas hipokritaj en siaj argumentoj, kaj la moistoj predikas fratecan amon inter la homoj. Ĉu estas eble starigi la decan ordon por ĉiuj homaj interrilatoj?

满苟得曰:"尧杀长子,舜流母弟,疏戚有伦乎?汤放桀,武王杀纣,贵贱有义乎?王季为适,周公杀兄,长幼有序乎?儒者伪辞,墨子兼爱,五纪六位,将有别乎?

"Cetere, vi nun ĉasas la famon, same kiel mi la profiton. Sed en efektiveco la famo kaj la profito konformas nek al la racio, nek al la Taŭo. Mi siatempe diskutadis kun vi en la ĉeesto de s-ro Senĝeneco, dirante: 'La vulgarulo mortas pro la riĉaĵo, la noblulo sin oferas pro la honoro. Kvankam ĉiu el la du havas sian propran manieron ŝanĝi siajn sentojn kaj difekti sian veran naturon, tamen ili ambaŭ egale forlasas tion, kion ili devus fari, kaj sin fordonas al tio, kion ili ne devus fari, eĉ je la kosto de la vivo.'

"且子正为名,我正为利。名利之实,不顺于理,不监于道。吾日与子讼于无约,曰:'小人殉财,君子殉名,其所以变其情、易其性则异矣:乃至于弃其所为而殉其所不为,则一也。'

"Kaj tial, kiel oni diras, anstataŭ agi kiel vulgarulo, vi devus sekvi vian propran naturon; anstataŭ agi kiel noblulo, vi devus obei la naturan leĝon de la evoluado de la estaĵoj. Ĉu la vojoj estas rektaj, ĉu malrektaj, lasu la aferojn disvolviĝi en sia propra maniero. Turnu vian observadon al ĉiuj direktoj kaj prenu ĉion en konsideradon; ŝanĝiĝu aŭ pereu kun la ŝanĝiĝantaj tempoj. Farante jesigon aŭ neadon, tenu vin je tio, kio regas la ŝanĝiĝojn; memstare plenumu vian propran volon; antaŭeniru aŭ retiriĝu kune kun la Taŭo. Ne forlasu la vojon de la virto, nek akcelu viajn humanecon kaj justecon, por ke vi ne perdu vian veran karakteron. Ne faru klopodojn pro riĉaĵoj, nek oferu vian vivon pro viaj sukcesoj, por ke vi ne difektu la leĝon de la naturo.

"故曰:无为小人,反殉而天;无为君子,从天之理。若枉若直,相而天极。面观四方,与时消息。若是若非,执而圆机。独成而意,与道徘徊。无转而行,无成而义,将失而所为。无赴而富,无殉而成,将弃而天。

"La lojaleco kostis al Bigan la koron kaj al Wu Zixu la okulojn; la fideleco kondukas al la katastrofa atestado fare de Zhigong ĉe la juĝejo kontraŭ sia patro, kaj al la tragika sindronigo de Wei Sheng en la ŝvelanta riverakvo; la honesteco detruis la ermiton Bao Jiao, kiu preferis morti kun sia kadavro sekiĝinta ĉe arbo, kaj la kronprincon Shen Shengdi, kiu preferis sin dronigi en rivero, ol sin defendi pri sia misakuziteco; la justeco kaŭzis, ke Konfuzeo ne povis vidi sian mortantan patrinon, kaj ke Kuangzi ne povis viziti sian patron dum sia vivo. La supre menciitaj estas historiaj faktoj komune konataj en la tagoj de niaj pli aĝaj generacioj. Ili estas ankoraŭ ofte parolataj temoj en nia nuna generacio. Oni ĉiam opinias, ke ĉiuj kleruloj devas konformigi siajn parolojn al la justeco kaj honestigi siajn agojn. Jen la kaŭzo, kial la malfeliĉo okazis al ili kaj detruis ilin ĉiujn."

"比干剖心,子胥抉眼,忠之祸也;直躬证父,尾生溺死,信之患也;鲍子立干,申子不自理,廉之害也;孔子不见母,匡子不见父,义之失也。此上世之所传、下世之所语以为士者,正其言,必其行,故服其殃、离其患也。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin