Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §30-01

(GMT+08:00) 2019-03-11 15:25:52     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§30

§30-01

Antaŭ multaj jaroj la reĝo Wen de la regno Zhao tiel pasie amis spado-skermadon, ke li havis pli ol tri mil spado-skermistojn, kiuj kolektiĝis en lia palaco. Tage kaj nokte ili bataladis inter si por distri la reĝon. Kvankam pli ol cent spadistoj estis mortigitaj aŭ vunditaj en ĉiu jaro, tamen la amo de la reĝo al la spado-skermado neniam velkis. Tri jaroj pasis, kaj la regno Zhao malfortiĝis, sekve najbaraj regnoj komplotis por ĝin ataki.

昔赵文王喜剑,剑士夹门而客三千余人,日夜相击于前,死伤者岁百余人。好之不厌。如是三年,国衰。诸侯谋之。

Kui, la kronprinco, estis tre maltrankvila pri tio. Li konsultis siajn subulojn, promesante:

太子悝患之,募左右曰:

"Kiu ajn povos persvadi la reĝon meti finon al la bataladoj de la spadistoj, estos rekompencita per mil mezuroj da oro."

"孰能说王之意止剑士者,赐之千金。"

"Nur Zhuangzi povos plenumi tiun ĉi taskon," diris liaj subuloj.

左右曰:"庄子当能。"

La kronprinco tuj ordonis al sia subulo sendi mil uncojn da oro al Zhuangzi. Tamen tiu ĉi rifuzis akcepti la donacon kaj iris vidi la kronprincon kune kun la sendito. Li demandis la kronprincon:

太子乃使人以千金奉庄子。庄子弗受,与使者俱往,见太子曰:

"Kion vi volas, ke mi faru por vi? Kial vi donacas al mi tiom multe da oro?"

"太子何以教周,赐周千金?"

"Mi aŭdis," diris la kronprinco, "ke vi estas homo saĝa kaj kapabla. La donaco estis prezentata al viaj sekvantoj. Nun ke vi rifuzis ĝin akcepti, mi havas nenion por diri."

太子曰:"闻夫子明圣,谨奉千金,以币从者。夫子弗受,悝尚何敢言。"

"Mi aŭdis," diris Zhuangzi, "ke vi deziras, ke mi persvadu la reĝon forlasi sian manion al la spado-skermado. Se miaj paroloj malplaĉos al la reĝo kaj sekve mi ne plenumos vian deziron, tiam mi estos punita kaj mortigita. Tiuokaze, kian utilon via oro povos havi por mi? Kontraŭe, se mi sukcesos persvadi la reĝon kaj tiel plaĉos al vi, tiuokaze, kian peton la reĝo povos rifuzi al mi?"

庄子曰:"闻太子所欲用周者,欲绝王之喜好也。使臣上说大王,而逆王意,下不当太子,则身刑而死,周尚安所事金乎?使臣上说大王,下当太子,赵国何求而不得也!"

"Nu, bone," diris la kronprinco. "Sed nia reĝo volas vidi nur tiujn spado-skermistojn. Kion fari do?"

太子曰:"然。吾王所见,唯剑士也。"

"Tio ne estas problemo," diris Zhuangzi, "ĉar ankaŭ mi estas lerta en la spado-skermado."

庄子曰:"喏。周善为剑。"

"Sed la spado-skermistoj," diris la kronprinco, "kiujn la reĝo volas vidi, ĉiuj havas harojn distaŭzitaj, kun elstaraj fasketoj da haroj sur la tempioj, kaj portas ĉapon kun la supro pendanta malsupren kaj kun rubandoj maldikaj kaj senornamaj. Ili ĉiuj portas mallongan batalveston kaj havas koleregan mienon. Ili parolas krude kaj balbute. Estas strange, ke nur tiajn homojn la reĝo amas. Se vi iros vidi la reĝon en la klerula robo, la afero certe malsukcesos."

太子曰:"然吾王所见剑士,皆蓬头,突鬓,垂冠,曼胡之缨,短后之衣,嗔目而语难,王乃悦之。今夫子必儒服而见王,事必大逆。"

"Do bonvole pretigu por mi kostumon de tia spado-skermisto," diris Zhuangzi.

庄子曰:"请治剑服。"

Tri tagojn pli poste, Zhuangzi, portante la spadistan kostumon, iris al la kronprinco, kaj tiu ĉi iris kune kun Zhuangzi al la reĝo, kiu atendis ilin, kun sia akra spado malingita.

治剑服三日,乃见太子。太子见与见王。王脱白刃待之。

Zhuangzi eniris per malrapidaj paŝoj en la palacon. Li ne ĵetis sin vizaĝaltere antaŭ la reĝo.

庄子入殿门不趋,见王不拜。

"Kian konsilon do vi havas por doni al mi," demandis la reĝo, "ke vi enkondukigas vin per mia filo?"

王曰:"子欲何以教寡人,使太子先。"

"Mi aŭdis," diris Zhuangzi, "ke via majesto amas la spado-skermadon, tial mi petas aŭdiencon por montri al vi mian skermadon."

曰:"臣闻大王喜剑,故以剑见王。"

"Kiel do vi povas vin defendi kaj venki vian kontraŭulon per via spado-skermado?" demandis la reĝo.

王曰:"子之剑何能禁制?"

"Kiam mi svingas mian spadon," respondis Zhuangzi, "mi povas venki unu kontraŭulon en ĉiu deko da paŝoj, kaj mi povas antaŭenpaŝi mil liojn sen renkonti mian egalulon."

曰:"臣之剑十步一人,千里不留行。"

"Vi do estas nesuperebla en la tuta mondo," diris la reĝo kun granda ĝojo.

王大悦之,曰:"天下无敌矣。"

"Mia spado-skerma arto," diris Zhuanngzi, "konsistas en tio ĉi: en la komenco mi intence vidigas mian ŝajnan malfortecon al mia rivalo kaj lasas al li profiti la avantaĝon. Poste mi prenas ofensivon kaj penas trafi lin antaŭ ol li havus la okazon min tuŝi. Mi volus, ke vi donu al mi okazon por montri mian skerman arton."

庄子曰:"夫为剑者,示之以虚,开之以利,后之以发,先之以至。愿得试之。"

"Vi ripozu en mia gastejo kaj atendu kelkan tempon," diris la reĝo. "Kiam la preparoj estos finitaj, mi vokos vin al la konkurso."

王曰:"夫子休,就舍待命,令设戏,请夫子。"

Dum la postaj sep tagoj la reĝo metis siajn spado-skermistojn en provan konkurson, dum kiu pli ol sesdek spadistoj estis mortigitaj aŭ vunditaj, kaj fine elektis el la konkursantoj kvin aŭ ses plej lertajn. Li ordonis, ke la elektitoj atendu ĉiu kun sia spado en la mano starante antaŭ la palaco. Poste li sendis alvoki Zhuangzi kaj diris al tiu:

王乃校剑士七日,死伤者六十余人,得五六人,使奉剑于殿下,乃召庄子。王曰:

"Hodiaŭ mi lasas al vi batali kun tiuj ĉi miaj spadistoj."

"今日试使士敦剑。"

"Jam longe mi atendis tiun ĉi tagon," diris Zhuangzi.

庄子曰:"望之久矣!"

"Kiaspecan spadon vi kutime uzas, longan aŭ mallongan?" demandis la reĝo.

王曰:"夫子所御杖,长短何如?"

"Kia ajn taŭgas al mi," respondis Zhuangzi. "Sed mi havas tri spadojn, el kiuj via majesto estas petata elekti unu por mia uzo. Bonvole permesu al mi fari klarigon pri la tri spadoj, antaŭ ol komenci la konkurson."

曰:"臣之奉皆可。然臣有三剑,唯王所用。请先言而后试。"

"Klarigu do al mi," diris la reĝo.

王曰:"愿闻三剑。"

"La tri spadoj estas," diris Zhuangzi, "la spado de la Filo de la Ĉielo, la spado de la reĝo, la spado de la simpla popolano."

曰:"有天子剑,有诸侯剑,有庶人剑。"

"Kia do estas la spado de la Filo de la Ĉielo?" demandis la reĝo.

王曰:"天子之剑何如?"

"La spado de la Filo de la Ĉielo," respondis Zhuangzi, "estis farita el la valo Yanxi kaj la monteto Shicheng kiel la pinto, la monto Tai en la regno Qi kiel la klingo, la regno Jin kaj la regno Wei kiel la dorso, la teritorio ĉirkaŭ la ĉefurbo de Zhou kaj la regno Song kiel ringo, kaj la regno Han kaj la regno Wei kiel la tenilo. Ĝi estas ingita per la necivilizitaj triboj, envolvita en la kvar sezonoj, ĉirkaŭita per la akvoj en la maro Bohai, kaj rubandoligita per la monto Heng. Ĝi regas la mondon per la kvin elementoj kaj juĝas la justecon kaj la maljustecon per la punoj kaj la virto. Ĝi akrigas sian tranĉrandon per la energio de la jino kaj la jango, konservas sian povon per la varmo de printempo kaj sumero, kaj funkciadas per la forto de aŭtuno kaj vintro. Nenio povas rezisti al ĝia bato, kien ajn ĝi estas svingata: ĉu antaŭen, ĉu supren, ĉu malsupren, ĉu flanken. Kiam ĝi estas svingata supren, ĝi fendas ŝvebantajn nubojn en la ĉielo; kiam ĝi estas svingata malsupren, ĝi rompas la fundamenton de la tero; kiam ajn ĝi estas uzata, ĝi povas korekti la reĝojn kaj subigi la tutan mondon al sia regado. Tia estas la spado de la Filo de la Ĉielo."

曰:"天子之剑,以燕溪石城为锋,齐岱为锷,晋魏为脊,周宋为镡,韩魏为铗,包以四夷,裹以四时,绕以渤海,带以常山,制以五行,论以刑德,开以阴阳,持以春夏,行以秋冬。此剑直之无前,举之无上,案之无下,运之无旁。上决浮云,下绝地纪。此剑一用,匡诸侯,天下服矣。此天子之剑也。"

"Kia do estas la spado de la reĝo?" demandis la konfuzita reĝo.

文王芒然自失,曰:"诸侯之剑何如?"

"La spado de la reĝo," respondis Zhuangzi, "estis farita el la homoj kuraĝaj kaj inteligentaj kiel la pinto, la homoj honestaj kiel la klingo, la homoj virtaj kaj kapablaj kiel la dorso, la homoj lojalaj kaj saĝaj kiel la ringo, kaj la herooj kiel la tenilo. Simile al la spado de la Filo de la Ĉielo, nenio povas rezisti al ĝia bato, kien ajn ĝi estas svingata: ĉu antaŭen, ĉu supren, ĉu malsupren, ĉu ĉiuflanken. Supre, ĝi obeas la ordonon de la ronda ĉielo kaj sekvas la sunon, la lunon kaj la stelojn. Sube, ĝi obeas la leĝojn de la kvadrata tero kaj sin konformigas al la kvar sezonoj. Inter la ĉielo kaj la tero, ĝi respondas al la ĝenerala volo de la popolo kaj tiele pacigas la tutan landon. Kiam ajn ĝi estas uzata, la tuta lando kvazaŭ estas skuata de tondrego, kaj la loĝantoj interne de la kvar landlimoj sin submetas al la reĝo kaj obeeme aŭskultas liajn ordonojn. Tia estas la spado de la reĝo."

曰:"诸侯之剑,以知勇士为锋,以清廉士为锷,以贤良士为脊以忠圣士为镡,以豪杰士为夹。此剑直之亦无前,举之亦无上,案之亦无下,运之亦无旁。上法圆天,以顺三光;下法方地,以顺四时;中和民意,以安四乡。此剑一用,如雷霆之震也,四封之内,无不宾服而听从君命者矣。此诸侯之剑也。"

"Kia do estas la spado de la simpla popolano?" demandis la reĝo.

王曰:"庶人之剑何如?"

"La spado de la simpla popolano," respondis Zhuangzi, "estis farita por tiuj, kiuj havas harojn distaŭzitaj, kun elstaraj fasketoj da haroj sur la tempioj, kaj portas ĉapon kun la supro pendanta malsupren kaj kun rubandoj maldikaj kaj senornamaj. Ili ĉiuj portas mallongan batalveston kaj havas koleregan mienon. Ili parolas krude kaj balbute. Tiuj spadistoj sin batas reciproke per sia spado antaŭ la spektantoj. Rezulte de tio, ili estas aŭ senkapigitaj aŭ havas siajn internaĵojn trapikitaj de la kontraŭulo. Tia estas la spado de la simpla popolano. La spadisto, kiu svingas tian spadon, neniel diferencas de batalkoko. Li povas perei en ĉiu momento dum la interbatalo, tute senutile al la regno. Mi pensas en mi, ke vi, kiel la nobla reĝo, devus abomeni la spadon de la simpla popolano anstataŭ ĝin ami."

曰:"庶人之剑,蓬头突鬓,垂冠,曼胡之缨,短后之衣,嗔目而语难,相击于前,上斩颈领,下决肝肺。此庶人之剑,无异于斗鸡,一旦名已绝矣,无所用于国事。今大王有天子之位而好庶人之剑,臣窃为大王薄之。"

La reĝo prenis Zhuangzi je la mano kaj kondukis lin en la aŭdiencan ĉambregon, kie lia kuiristo alportis nutraĵon por lin regali. Sentante honton, la reĝo paŝadis ĉirkaŭ la tablo tri fojojn.

王乃牵而上殿,宰人上食,王三环之。

"Bonvole sidiĝu, via majesto, kaj vin kvietigu," diris Zhuangzi. "Miaj paroloj pri la skermado jam estas finitaj."

庄子曰:"大王安坐定气,剑事已毕奏矣!"

Post tio la reĝo Wen de Zhao enfermis sin en la palaco dum tri monatoj, kaj ĉiuj liaj spado-skermistoj mortigis sin sur la loko, kie ili loĝis.

于是文王不出宫三月,剑士皆服毙其处也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin