Seka Floro | Lenke SZÁSZ |Rumanio

(GMT+08:00) 2019-03-11 16:40:47     Redaktoro:Li

Seka floro

Lenke SZÁSZ

Virino ne pli juna lante iradas supren sur strateto. La deklivo estas milda, tamen ŝi paŝadas malrapide. Ŝia vizaĝo apenaŭ havas sulkojn, la korpo ne estis peziĝinta, grasiĝinta, kiel ĉe aliaj virinoj de ŝia aĝo, sed la koro, ĝi ne plu estas la sama … kiel antaŭ tridek jaroj Antaŭ tridek jaroj… Ŝi estis en la fino de la juneco. Kaj tamen sin sentis rejuniĝinta, kaj flugiloj portis ŝin supren, sur ĉi tiu deklivo. Ŝi esperis renkonti Lin, kvazaŭ hazarde, ŝajnigante, ke temas pri hazarda renkontiĝo. Ili estis disiĝintaj antaŭ jaroj, kaj ŝi volis ŝajnigi indiferenton. Tamen, je Lia ekvido, la strato kun la preterpasantoj malaperis, kaj ŝi vidis nur lin. Ankaŭ li ekvidis ŝin, ekridetis, demandis, kion ŝi faras en la urbo, ŝi diris, ke aĉetadas, li demandis pri ŝia familio, kaj afable invitis ŝin kafumi en sian hejmon. Ŝi diris, ke estas atendata de amikino. Kaj ili disiĝis.

Kiam li estis malaperinta, ŝi eksidis sur benkon en la eta parko proksima. Ŝi havis strangan senton. Iam li diris , ke ŝiaj pensoj estas imagoj. Kaj vere, ŝi nun havis la impreson, kvazaŭ sia koro estintus arkivo kun polvokovritaj dokumentoj sur bretaro. Kaj nun, kaj nun, la ĉiam fermitaj fenestroj subite malfermiĝis! Penetras printempa vento, kaj flugigas la mucidajn, oldajn paperfoliojn. Kaj ŝi, la arkivistino, kies devo estus gardi la arkivon, nun sidas kaj rigardas kun malpeza koro, ridetante la malordon. La penetrinta aero alportas bonodoron de florantaj arboj kaj kantojn de birdoj enamiĝintaj. Kaj ŝi sidas, kaj sidas feliĉa en la malordo.

Malrapide ŝi supreniras la deklivon, kun pala rideto sur la lipoj. Li ne plu povas ekaperi, de multaj jaroj li estas en la tombejo, kaj ankaŭ ŝi estas survoje... Kie estas la iamaj feliĉo kaj malfeliĉo, kiuj igis la vivon vivo? Nun ĉio estas griza, nek feliĉo, nek malfeliĉo. Ŝi havas la impreson, ke ne plu kapablas senti. Ŝi nur scias, kiam ŝi devus ĝoji aŭ malĝoji, kaj kredas, ke ŝi vere ĝojas aŭ malĝojas. Sed tio estas nur scio, ne sento. Kio okazis? Anstataŭ verda kampo kun floroj, la koro estas herbario kun sekaj floroj, nenio vivanta.

Subite ŝi ekaŭdas miaŭnon. En la strato miaŭas katideto eble nur kelksemajna, kaj en ambaŭ direkto cirkuladas aŭtomobiloj. Sen pensi, sen pripensi la danĝeron, ŝi rapidas al la katido, kaj prenas ĝin al la sino. Aŭdiĝas ŝrika bremso, krietoj de preterpasantoj, kiuj vidis konsternitaj la sceneton. La ŝoforo elaŭtiĝas kaj kriegas, pretas bati la stultan maljunulinon, kiu ame tenas ĉe la sino katidon. La viro koleregas, li preskaŭ falpuŝis la virinon, kiu neatendite ekaperis antaŭ lia aŭtomobilo. Sur la lipo de la aĝulino estas pala rideto pardonpeta.

„Ĉu vi estas freneza?! Iru de antaŭ mi, ĉar mi ne scias, kion al vi faros!"

Senvorte, kun varma rideto, ŝi reiras al la trotuaro kun la katido en brako.

„Karuleto, kial vi iris sur la straton? Kie estas via panjo?" – ŝi susuris al la etulo, kiu ekmurmuris responde.

Ŝi rigardas ĉirkaŭen, eble ekvidos la patrinan katon, sed nenio. Ekhaltas apud ŝi virino, kiu komprenis ŝian serĉantan rigardon, kaj diras: „Verŝajne, iu forĵetis ĝin".

Ŝi pluiras kun la murmuranta katido. Ŝia tuta koro estas plena de varmo delonge ne spertita. Ĉu ne ĉiu floro sekiĝis?

2017. 04. 16.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin