Du poemoj de Cao Zhi (trad.) | Wang Dayou | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-03-11 16:48:16     Redaktoro:Li

Du poemoj de Cao Zhi

Esperantigita de Wang Dayou

 

Cao Zhi (192—232), kun adoltiĝa nomo Zijian, naskiĝis en Qiao de Peiguo (la nuna gubernio Bo de la provinco Anhui). Kiel la tria filo de Cao Cao, li estis dorlotita de tiu pro sia inteligenteco en sia juneco. Kiam Cao Pi surtroniĝis, li estis suspektata kaj persekutata ĝis li mortis de deprimo. Li atingis la plej altajn sukcesojn en Jian'an-a literaturo, precipe en la kampo de kvinsilabaj poemoj. Liaj poemoj estas elegantaj kaj altstilaj. Multaj el liaj famaj pecoj prezentas la kulminon de Jian'an-a poezio.

 

Improvizita poemo en la daŭro de sep paŝoj

Cao Zhi

 

Verdaj pizoj estas stufitaj en la poto;

La suko de fermentitaj pizoj aparte bongustos.

La piztigoj arde brulas malsupre,

La pizoj ploras kun larmoj en la poto.

El la sama radiko ni ambaŭ elkreskis,

Sed kial do vi min boligas tiel kruele?

七步诗

曹植(魏)

煮豆持作羹,漉菽以为汁。

萁在釜下燃,豆在釜中泣。

本自同根生,相煎何太急?

 

Al Cao Biao, la princo Baima

Cao Zhi

 

En kvina monato* de la jaro 223, la princo Baima, la princo Rencheng kaj mi iris al la ĉefurbo por ĉeesti la ceremonion de sezona oferado. Kiam ni atingis Luoyang, la princo Rencheng (Cao Zhang) malfeliĉe forpasis. En sepa monato*, la princo Baima kaj mi estis pretaj kune iri sur nia vojaĝo respektive al niaj feŭdoj. Kaj tamen, la sendito de la imperiestro diris, ke estas por ni dece iri aparte. Mi abomenas tiun ĉi ideon pro tio, ke nia dumviva disiĝo devis farita en kelkaj tagoj. Sekve mi prezentis la jenan poemon al la princo Baima por elverŝi mian indignon.

 

赠白马王彪并序

曹植(魏)

序曰:黄初四年五月,白马王、任城王与余俱朝京师,会节气。到洛阳,任城王薨。至七月与白马王还国。后有司以二王归藩,道路宜异宿止。意毒恨之。盖以大别在数日,是用自剖,与王辞焉。愤而成篇。

 

Vidinte la imperiestron en la aŭdienca tago,

Mi estas preta ekiri sur mian vojon al mia feŭdo.

Ĉe la frumateno mi forlasas la ĉefurbon Luoyang;

Ĉe la krepusko mi atingas la piedon de la monto Shouyang.

 

La riveroj Yi kaj Luo estas profundaj kaj larĝaj,

Sed troviĝas neniu ponto por ilin transpasi.

Kiam mi spitas la torentojn en mia ŝipo,

Mi sentas abomenon al mia vojaĝo orienten.

Kiam mi rerigardas al la ĉefurbo sur mia ĉevalo,

Mi fikse rigardadas en profundaj tristo kaj rimorso.

 

*la kvina kaj la sepa lunmonatoj respondas proksimume respektive al junio kaj al aŭgusto.

 

其一

谒帝承明庐,逝将归旧疆。清晨发皇邑,日夕过首阳。

伊洛广且深,欲济川无梁。泛舟越洪涛,怨彼东路长。顾瞻恋城阙,引领情内伤。

 

Kiel profunda kaj vasta estas la valo Tai!

Kiel verdaj kaj dense kreskantaj la montaj arboj!

Dum torenta pluvego kotigas montajn vojetojn,

La riveroj ŝvelas kaj superbordiĝas en senbrida kolero.

 

Kiam la vojo jam estas difektita de la inundo,

Mi ŝanĝas la vojon kaj grimpas sur kotan monton.

Irante supren sur la deklivoj, kiuj kvazaŭ atingas la ĉielon,

Mia ĉevalo estas tiel laca, ke ĝi povus eĉ morti.

 

其二

太谷何寥廓,山树郁苍苍。霖雨泥我涂,流潦浩纵横。

中逵绝无轨,改辙登高冈。修坂造云日,我马玄以黄。

 

Kvankam lacega, mia ĉevalo ankoraŭ povas iri antaŭen,

Sed la malĝojego, kiu min premas, estas neniel forigebla.

Pro kio do mi tiel profunde suspiras kaj afliktiĝas?

De mia intima frato mi estas devigita tuj disiĝi.

 

Kvankam ni ŝatus reiri ŝultro ĉe ŝultro,

Tamen ni estas devigitaj iri aparte longan vojon.

Milvoj kaj strigoj kriĉadas super la jugo;

Ŝakaloj kaj lupoj ululas sur la vojo.

 

La uloj malnoblaj kaj malicaj konfuzas nigron kun blanko;

La lango glata kaj falsema rompas parencan intimecon.

Por iri returne, estas neniu vojo irebla;

Kun kondukiloj en la mano mi haltas kaj rerigardas.

 

其三

玄黄犹能进,我思郁以纡。郁纡将何念?亲爱在离居。

本图相与偕,中更不克俱。鸱枭鸣衡扼,豺狼当路衢。

苍蝇间白黑,谗巧令亲疏。欲还绝无蹊,揽辔止踟蹰。

 

Mi haltas kaj rerigardas, sed ĉi tie mi ne povas resti;

Tamen senfinaj pensoj pri vi malrapidigas mian iron.

Mi sentas la malvarman venton, kiu ĝeme blovas;

Mi aŭdas la malvarmajn cikadojn, kiuj plore ĉirpas.

 

Kiam mi rigardas al la ebenaĵo tiel dezerta,

La pala suno jam iras al la okcidento.

Birdo revenanta nesten inter la arboj

Frapadas per siaj flugiloj en la vento.

 

Erarvaganta besto, kiu serĉas sian aron tie kaj tie,

Forgesas eĉ manĝi la herbojn inter siaj makzeloj.

Malgajigita de la vidoj, kiuj sin prezentas al miaj okuloj,

Mi eligas longajn suspirojn kun mano sur la koro.

 

其四

踟蹰亦何留?相思无终极。秋风发微凉,寒蝉鸣我侧。

原野何萧条,白日忽西匿。归鸟赴乔林,翩翩厉羽翼。

孤兽走索群,衔草不遑食。感物伤我怀,抚心常太息。

 

Kial do mi devas eligi tiajn suspirojn?

La ĉielo estas kontraŭ mi, kial, ho kial do?

Naskitaj kaj edukitaj ni estis de la sama kara patrino,

Sed forpasis jam Cao Zhang, mia kara kompatinda frato!

 

Dum lia soleca animo ŝvebas super lia feŭdo,

Lia enĉerkigita korpo restas en Luoyang por ĉiam.

La vivantaj, kun vivdaŭro tro mallonga,

Baldaŭ kadukiĝos kaj turniĝos en polvon.

 

La homa vivo sur la tero pasas tiel rapide,

Kiel matena roso, kiu tre baldaŭ sekiĝas.

Mia vivo konstante alproksimiĝas al sia fino,

Kiel ombroj kaj sonoj, kies paso estas neretenebla.

Mia vivo ja diferencas de metalo aŭ ŝtono malmola;

Ĝuste tiu ĉi penso faras min suspiranta kaj ĝemanta.

 

其五

太息将何为?天命与我违。奈何念同生,一往形不归。

孤魂翔故域,灵柩寄京师。存者忽复过,亡没身自衰。

人生处一世,去若朝露晞。年在桑榆间,影响不能追。自顾非金石,咄唶令心悲。

 

Ĉar tiu ĉi penso faras min suspiranta kaj ĝemanta,

Mi tenos ĝin kiel mian propran aflikton kaj ne rediros al vi.

Brava viro kun larĝa menso devas havi altan celon;

Distanco de dek mil lioj estas por li kvazaŭ proksimeco.

 

Se niaj amo kaj amikeco sin tenos firme kaj ne ŝanceliĝos,

La granda distanco pliproksimigos nin kun ĉiu tago.

Kial do ni devus nepre ĉiam kune dormi en la sama loko,

Antaŭ ol ni montrus niajn profundajn zorgojn unu al la alia?

 

Tro profundaj zorgoj, kiuj kaŭzas malsanon,

Ja apartenas nur al la amo inter la geedzoj.

Kaj tamen, kiam ni iros ĉiu sur malsama vojo,

Kiel mi povos min deteni de tristo kaj doloro?

 

其六

心悲动我神,弃置莫复陈。丈夫志四海,万里犹比邻。

恩爱苟不亏,在远分日亲。何必同衾帱,然后展殷勤。

忧思成疾疢,无乃儿女仁。仓卒骨肉情,能不怀苦辛?

Pri kio do mi zorgas en tristo kaj doloro?

Mi neniam fidos al tio, kion la Ĉielo al ni donacas!

Vana estas la serĉo de la senmorteco;

Trompo estas la fikcio pri la senmortulo Songzi.

 

Akcidento povas okazi senkaŭze en momento;

Kiu do povus finvivi sian plenan vivdaŭron?

Neniam ni povos plu rerenkontiĝi unu kun la alia;

Kiam mi povus teni la manojn de vi, mia kara frato?

 

Princo, bone zorgu pri vi mem kaj gardu vian sanon,

Por ke ni havu longan vivon kaj ĝuu la grizharan aĝon.

Ho ve, mi devos forviŝi miajn larmojn kaj ekiri mian vojon;

Demetinte mian skribilon, mi devos disiĝi de vi tuj kaj por ĉiam.

 

其七

苦辛何虑思?天命信可疑。虚无求列仙,松子久吾欺。

变故在斯须,百年谁能持?离别永无会,执手将何时?

王其爱玉体,俱享黄发期。收泪即长路,援笔从此辞。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin