Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §31-01

(GMT+08:00) 2019-03-12 10:11:37     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§31

§31-01

Kiam Konfuceo promenis en densa arbaro nomata "Nigra Tendo", li sidis kun siaj disĉiploj por ripozo sur la teramaso Abrikota Teraso. Liaj disĉiploj legis librojn, dume li kantis kaj ludis la liuton. Kiam li ludis ĝis la duono de la muziko, iu maljuna fiŝisto kun blanka barbo, blankaj brovoj kaj longaj pendantaj haroj, eliris el sia boato. Li paŝis laŭlonge de la riverbordo svingante siajn grandajn manikojn kaj, alveninte al iu loko alta kaj ebena, haltis kaj eksidis tie por aŭskulti la muzikon kaj la kanton, kun sia maldekstra mano metita sur la genuo kaj sia dekstra mano apoganta sian mentonon. Kiam la muziko venis al halto, li geste alvokis la du disĉiplojn de Konfuceo, Zigong kaj Zilu, ke ili alvenu al li.

孔子游乎缁帷之林,休坐乎杏坛之上。弟子读书,孔子弦歌鼓琴。奏曲未半,有渔父者,下船而来,须眉交白,被发揄袂,行原以上,距陆而止,左手据膝,右手持颐以听。曲终而招子贡、子路二人俱对。

Montrante en la direkto al Konfuceo, la fiŝisto demandis:

客指孔子曰:

"Kio li estas?"

"彼何为者也?"

"Li estas noblulo el la regno Lu," respondis Zilu.

子路对曰:"鲁之君子也。"

"Kia estas lia familia nomo?" demandis la fiŝisto.

客问其族。

"Kong," respondis la disĉiplo.

子路对曰:"族孔氏。"

"Je kio li sin okupas?" la fiŝisto plu demandis.

客曰:"孔氏者何治也?"

Antaŭ ol Zilu respondus, la alia disĉiplo, Zigong, intermetis:

子路未应,子贡对曰:

"Nia majstro sin tenas je la fideleco kaj la sincereco. Li praktikas la humanecon kaj la justecon, modifas la ritojn kaj la muzikaĵojn kaj reguligas la homajn interrilatojn. Li estas lojala al la reganto; li instruas kaj edifas la popolon, por alporti bonon al la mondo. Jen tio, je kio li sin okupas."

"孔氏者,性服忠信,身行仁义,饰礼乐,选人伦。上以忠于世主,下以化于齐民,将以利天下。此孔氏之所以治也。"

Post momento la fiŝisto demandis:

又问曰:

"Ĉu li estas princo kun teritorio?"

"有土之君与?"

"Ne," diris Zigong.

子贡曰:"非也。"

"Ĉu li estas ministro helpanta al iu princo?" daŭrigis la fiŝisto.

"侯王之佐与?"

"Ne," respondis Zigong.

子贡曰:"非也。"

La maljuna fiŝisto ekridis kaj sin returnis dirante:

客乃笑而还行,言曰:

"Povas esti, ke li estas humana, sed mi timas, ke li mem ne povos esti libera de malfeliĉoj. La torturo mensa kaj fizika, kiun li trudis al si, endanĝerigas sian propran naturan dispozicion. Ho ve! li ja estas tro fore de la vera Taŭo."

"仁则仁矣,恐不免其身。苦心劳形,以危其真。呜呼!远哉,其分于道也。"

Zigong revenis kaj raportis al Konfuceo tiujn parolojn. Forŝovinte de si la liuton, Konfuceo stariĝis kaj diris:

子贡还,报孔子。孔子推琴而起,曰:

"La maljuna fiŝisto devas esti saĝulo."

"其圣人与。"

Poste Konfuceo malsupreniris de la teraso kaj paŝis al la rivero por serĉi la fiŝiston, kiu tiumomente estis preta remi for de la bordo. Ĉe la vido de Konfuceo, la fiŝisto haltis kaj sin turnis al li. Konfuceo retroiris kelkajn paŝojn, faris riverencon kaj alproksimiĝis al la fiŝisto.

乃下求之,至于泽畔,方将杖弩而引其船,顾见孔子,还乡而立。孔子反走,再拜而进。

"Kion vi deziras, ke mi faru por vi?" demandis la fiŝisto.

客曰:"子将何求?"

"Ĵus vi foriris lasante viajn parolojn nefinitaj," respondis Konfuceo. "Mi ne estas sufiĉe inteligenta ilin kompreni, kaj mi permesas al mi atendi kun la espero, ke mi povos persone interparoli kun vi, por ricevi instruojn el viaj paroloj."

孔子曰:"曩者先生有绪言而去,丘不肖,未知所谓,窃待于下风,幸闻咳唾之音,以卒相丘也。"

"Ho, kiel studema vi estas!" ekkriis la fiŝisto.

客曰:"嘻!甚矣,子之好学也!"

Konfuceo ree riverencis kaj diris:

孔子再拜而起,曰:

"Mi estas lernema ekde mia infanaĝo. Nun mi estas en la aĝo de sesdek naŭ jaroj, sed mi neniam ricevis la perfektajn instruojn pri la vero. Kiel mi kuraĝus ne esti humila por aŭskulti viajn instruojn?"

"丘少而修学,以至于今,六十九岁矣,无所得闻至教,敢不虚心!"

"Laŭ la principoj de la naturo," diris la fiŝisto, "ariĝas estaĵoj de la sama speco, kaj harmonias sonoj de la sama frekvenco. Permesu al mi klarigi kion mi scias, ĉar tio povos esti utila por tio, kion vi faras. Vi vin okupas pri la homaj aferoj. Se la kvar klasoj de la homoj — la reĝo, la princoj, la regnoficistoj kaj la simplaj popolanoj — okupas ĉiu sian propran pozicion, la socio estos en perfekta ordo; alie, ĥaoso kaj malordo estos neeviteblaj. Se la regnoficistoj plenumas ĉiu sian devon kaj la popolanoj zorgas ĉiu pri siaj aferoj, tiam malaperos ĉiaj malordoj kaj ĝenoj.

客曰:"同类相从,同声相应,固天之理也吾请释吾之所有而经子之所以。子之所以者,人事也。天子诸侯大夫庶人,此四者自正,治之美也:四者离位而乱莫大焉。官治其职,人忧其事,乃无所陵。

"La kampoj lasitaj en nekulturiteco, la domoj lasitaj en kadukeco, la nesufiĉeco de vestoj kaj nutraĵoj, la tropezaj impostoj, la kvereloj inter la edzinoj kaj la kromedzinoj, kaj la manko de hierarkio inter la pliaĝuloj kaj la plijunuloj — jen ĉio, pri kio la simpla popolo maltrankviliĝas.

"故田荒室露,衣食不足,征赋不属,妻妾不和,长少无序,庶人之忧也。

"Ne esti sufiĉe kvalifikita por sia ofico, ne esti kompetenta plenumi sian funkcion, la misuzo de sia povo, la neglekto de siaj subuloj, la manko de meritoj kaj prestiĝo, kaj la perdo de siaj titolo kaj salajro — jen ĉio, pri kio la grandaj oficistoj maltrankviliĝas.

"能不胜任,官事不治,行不清白,群下荒怠,功美不有,爵禄不恃,大夫之忧也。

"La manko de fidelaj ministroj en la kortego, la konfuziĝo de la ĉefurbo kaj la regno, la malboniĝo de la metioj kaj artoj, la neperfekteco de la tributitaj objektoj, la malobservo de la ordo en la kortega aŭdienco, kaj malplaĉo al la reĝo — jen ĉio, pri kio la princoj kaj dukoj maltrankviliĝas.

"廷无忠臣,国家昏乱,工技不巧,贡职不美,春秋后伦,不顺天子,诸侯之忧也。

"La malharmonio de la jino kaj la jango, kiu kaŭzas la nenormalan ŝanĝiĝon de la kvar sezonoj, kiuj difektas la kreskadon de ĉiuj vivaj estaĵoj en la mondo, la ribeloj de la princoj kaj dukoj, kiuj kuntrenas batalojn inter diversaj regnoj kaj mortigojn de la popolanoj, la malmodereco de la ritoj kaj la muziko, la elĉerpiĝo de la financoj, la ĥaosa ordo de la homaj interrilatoj, kaj la spitado al la leĝoj fare de la simpla popolo — jen ĉio, pri kio la reĝo maltrankviliĝas.

"阴阳不和,寒暑不时,以伤庶物,诸侯暴乱,擅相攘伐,以残民人,礼乐不节,财用穷匮,人伦不饬,百姓淫乱,天下有司之忧也。

"Nun vi posedas la aŭtoritatecon nek de princo aŭ duko, nek de ministro, sed vi arogas al vi modifi la normojn de la ritoj kaj la muziko kaj starigi la ordon de la homaj interrilatoj kun la celo instrui kaj gvidi la regatojn. Ĉu vi ne pensas, ke vi ja enmiksas vin en tion, kio tute ne koncernas vin?

"今子既上无君侯有司之势,而下无大臣职事之官,而擅饰礼乐,选人伦,以化齐民,不泰多事乎?

"Cetere, ekzistas ok malvirtoj, kiuj koncernas la homojn, kaj kvar malbonoj, kiuj koncernas la aferojn. Oni devas sin gardi kontraŭ ili.

"且人以八疵,事有四患,不可不察也。

"Enmiksiĝi en alies aferon estas arogo; doni konsilojn al homoj malgraŭ ties ignorado estas elokventemo; paroli humile por sin konformigi al aliaj estas flato; paroli sen elekti inter la vera kaj la malvera por plaĉi al aliaj estas flataĉo; paroli malice pri aliaj estas kalumnio; semi malkonkordon kaj provoki malpacon estas agitado; laŭdi malsincere kaj mallaŭdi mensoge estas malico; fari nenian distingon inter bono kaj malbono, peni akiri favorojn de ambaŭ flankoj kaj senskrupule ĉasi personajn profitojn en sekreta maniero estas danĝera insideco. Tiuj, kiuj havas tiujn ĉi ok malvirtojn, faras malutilon kiel al aliaj, tiel ankaŭ al si mem. Tial la virtuloj ne kamaradiĝas kun ili kaj la saĝaj reĝoj neniel volas fari ilin ministroj.

"非其事而事之,谓之偬;莫之顾而进之,谓之佞;希意道言,谓之谄;不择是非而言,谓之谀;好言人之恶,谓之谗;析交离亲,谓之贼;称誉诈伪以败恶人,谓之慝;不择善否,两容颜适,偷拔其所欲,谓之险。此八疵者,外以乱人,内以伤身,君子不友,明君不臣。

"La kvar malbonoj estas ambicio, avido, obstineco kaj malhumileco. La ambicio estas ami sin okupi je grandaj aferoj kaj laŭvole ŝanĝi la normojn kun la intenco akiri al si renomon per sukceso; avido estas kalkuli je sia eta klereco en farado de arbitraj decidoj kaj alkroĉiĝi al sia obstina memfido; la obstineco estas vidi siajn erarojn sen ilin korekti, aŭdi kritikajn admonojn kaj tamen fari ankoraŭ pli da malbono; la malhumileco estas akcepti nur tion, kion li mem aprobas kaj rifuzi ĉion, kion li ne aprobas. Nur tiuj, kiuj forĵetas tiujn ĉi ok malvirtojn kaj senigas sin je tiuj ĉi kvar malbonoj, povas esti instruataj."

"所谓四患者:好经大事,变更易常,以挂功名,谓之叨;专知擅事,侵人自用,谓之贪;见过不更,闻谏愈甚,谓之很;人同于己则可,不同于己,虽善不善,谓之矜。此四患也。能去八疵,无行四患,而始可教已。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin