Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §31-02

(GMT+08:00) 2019-03-12 10:11:37     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§31

§31-02

Farinte longan suspiron de emocio Konfuceo ankoraŭfoje riverencis. Poste li rektiĝis kaj diris:

孔子啾然而叹,再拜而起,曰:

"Mi estis dufoje elpelita el la regno Lu; mi estis malpermesita meti la piedojn sur la teron de la regno Wei; la arbo en la regno Song, sub kiu mi donis miajn prelegojn, estis hakfaligita; mi estis sieĝita en la loko inter la regno Chen kaj la regno Cai. Mi ne scias, kiajn erarojn mi faris, por suferi tiujn ĉi kalumniojn."

"丘再逐于鲁,削迹于卫,伐树于宋,围于陈蔡。丘不知所失,而离此四谤者,何也?"

La maljuna fiŝisto ekaspektis iom simpatie, dirante:

客凄然变容曰:

"Vi havas la kapon tro malmolan por kompreni la veron. Iuj homoj timas sian ombron kaj abomenas siajn piedsignojn, tiel ke ili, por eviti ambaŭ, rapide kuras antaŭen. El tio sekvas, ke ju pli rapide ili kuras, des pli multajn piedsignojn ili lasas post si kaj des pli ili ne povas forlasi sian ombron. Kiam tio okazas, ili pensas, ke ili kuras ne sufiĉe rapide, kaj tial ili kuras pli kaj pli rapide, ĝis ili elĉerpiĝas kaj mortas. Ili estas tro malsaĝaj por scii, ke iliaj ombroj malaperos, se ili nur restos en ombrejo, kaj ke ili ne plu lasos piedsignojn post si, se ili nur haltigos sian kuradon.

"甚矣,子之难悟也!人有畏影恶迹而去之走者,举足愈数而迹愈多,走愈疾而影不离身,自以为尚迟,疾走不休,绝力而死。不知处阴以休影,处静以息迹,愚亦甚矣!

"Vi similas al tiuj homoj per viaj esploroj pri la humaneco kaj la justeco, per viaj distingoj inter la identeco kaj la diferenco de estaĵoj, per viaj esploroj pri la ŝanĝiĝoj de ĉiaj movoj, per viaj reguloj por akcepto kaj rifuzo, per via akordigo de la sentoj de amo kaj malamo kaj per via reguligo de la stato de la humoroj. Sed ĉio ĉi tio apenaŭ evitigas al vi fali en la ok malvirtojn kaj la kvar malbonojn. Tial vi devus doni pli da atento al la kulturado de viaj propraj korpo kaj spirito, peni konservi vian propran naturan dispozicion kaj forgesi la respondecojn, kiujn vi altrudis al vi mem. Nur tiam vi estos libera de ĉiaj devo-ligiloj kaj ŝarĝoj. Nun, anstataŭ kulturi viajn proprajn korpon kaj spiriton, vi provas remuldi alies korpojn kaj spiritojn. Ĉu vi ne pensas, ke tiel agante vi ja jungas la bovon malantaŭ la plugilon?"

"子审仁义之间,察同异之际,观动静之变,适受与之度,理好恶之情,和喜怒之节,而几于不免矣。谨修而身,慎守其真,还以物与人,则无所累矣。今不修之身而求之人,不亦外乎!"

Konfuceo aspektis malgaje kaj demandis:

孔子啾然曰:

"Bonvole diru al mi, kio estas la natura dispozicio?'

"请问何谓真?"

"La natura dispozicio," respondis la fiŝisto, "estas la perfekta sincereco. Kiu ajn ne estas perfekte sincera, neniel povas tuŝi la emociojn de aliaj. Tial la altrudita ploro nur ekstere ŝajnas trista; la altrudita kolero nur ekstere ŝajnas severa; la altrudita korvarmeco nur ekstere ŝajnas amikeca. La vera tristo estas la silenta aflikto sen ploro; la vera kolero estas severeco sen eksplodo; la vera korvarmeco estas la sincera amikeco sen montro de rideto. La natura dispozicio loĝas interne kaj la esprimo estas montrata ekstere. Jen kial la natura dispozicio havas la plej grandan gravecon.

客曰:"真者,精诚之至也。不精不诚,不能动人。故强哭者,虽悲不哀;强怒者,虽严不威;强亲者,虽笑不和。真悲无声而哀,真怒未发而威,真亲未笑而和。真在内者,神动于外,是所以贵真也。

"Kiam tiuj principoj estas aplikataj al la homaj interrilatoj, tiam la filoj estos sindonemaj kaj obeemaj al siaj gepatroj, kaj la ministroj estos fidelaj kaj lojalaj en servado al siaj reĝoj; la drinkantoj ĝuos verajn plezurojn en sia alkohola konsumado kaj la funebrantoj dronos en vera malĝojego. Por la ministro lojala, la esenca afero estas merita servado; por la drinkanto, sinplezurigo; por la funebranto, montro de malĝojo; por la filo, kontentigo de la gepatroj. Ĉar la celo estas pli grava ol la rimedoj, tial por atingi la celon, diversaj rimedoj povas esti uzataj. Por la filo, kiu celas kontentigi la gepatrojn, la manieroj estas malmulte gravaj. Por la drinkanto, kiu serĉas plezuron en alkoholaĵoj, ne bezonas elekti la trinkvazojn. Por la funebranto pli gravas la esprimado de tristo, ol la ritoj funebraj. Sekvado de la ritoj estas la konduto de la vulgara homo; la pureco kaj la simpleco estas la natura dispozicio, kaj sekve estas neŝanĝeblaj. Jen kial la saĝulo sekvas la naturan instinkton kaj estas libera de la vulgaraj konvencioj. Kontraŭe, la malsaĝulo agas kontraŭ sia natura instinkto kaj estas ĉiam maltrankvila pri vulgaraj aferoj. Li ne scias ŝati sian naturan dispozicion kaj ĉiam sin konformigas al la ŝanĝiĝado de la vulgaraj konvencioj. Tial li neniel sentas sin kontentigita. Kia domaĝo estas, ke vi ekdronis tiel frue en la hipokriteco de la mondo kaj aŭdas pri la granda Taŭo nur tiel malfrue!"

其用于人理也,事亲则慈孝,事君则忠贞,饮酒则欢乐,处丧则悲哀。忠贞以功为主,饮酒以乐为主,处丧以哀为主,事亲以适为主。功成之美,无一其迹矣;事亲以适,不论所以矣;饮酒以乐,不选其具矣;处丧以哀,无问其礼矣。礼者,世俗之所为也;真者,所以受于天也,自然不可易也。故圣人法天贵真,不拘于俗。愚者反此。不能法天而恤于人,不知贵真,禄禄而受变于俗,故不足。惜哉,子之早湛于人伪而晚闻大道也!"

Konfuceo denove riverencis la fiŝiston. Poste li rektiĝis kaj diris:

孔子又再拜而起曰:

"Estas la ĉiela favoro, ke mi hodiaŭ renkontiĝas kun vi. Anstataŭ preni tiun ĉi renkontiĝon kun mi kiel humiliĝon, vi degnas trakti min kiel vian disĉiplon kaj persone instrui min. Ĉu mi povus permesi al mi demandi, kie vi loĝas, por ke mi povu preni al mi la liberecon iri al vi por plu ricevi viajn lecionojn kaj kompletigi la lernadon de la granda Taŭo."

"今者丘得遇也,若天幸然。先生不羞而比之服役而身教之。敢问舍所在也,请因受业而卒学大道。"

"Ne," diri la fiŝisto, "ĉar mi aŭdis la onidiron: 'Iru al la profunda Taŭo nur kun tiu, kiu estas kapabla vin sekvi; ne iru kun tiu, kiu estas nekapabla vin sekvi. Gardu vin, ke vi ne kuniĝu kun tiu, kaj vi estos libera de ĉia malbono.' Bone zorgu pri vi mem. Mi devas foriri de vi. Adiaŭ!"

客曰:"吾闻之,可与往者,与之至于妙道;不可与往者,不知其道。慎勿与之,身乃无咎。子勉之,吾去子矣,吾去子矣!"

Ĉe tiuj ĉi vortoj la maljuna fiŝisto donis ekpuŝon al sia boato per la hokstango, kaj lia boato foriĝas de la bordo kaj malrapide malaperis laŭlonge de la rando de la fragmitejo.

乃刺船而去,延缘苇间。

Yan Hui returnis la kaleŝon. Zilu prezentis la grimpoŝnuron al Konfuceo, sed tiu ne turnis sian kapon. Li ankoraŭ koncentris sian atenton sur la fiŝiston kaj ne grimpis en la kaleŝon, antaŭ ol la ondetoj kvietiĝis kaj nenia sono de la remilo plu aŭdiĝis.

颜渊还车,子路授绥,孔子不顾,待水波定,不闻弩声而后敢乘。

Sin apogante kontraŭ la flanko de la kaleŝo, Zilu demandis:

子路旁车而问曰:

"Majstro, jam longatempe mi vin sekvas, sed mi neniam antaŭe vidis vin tiel humila kaj respektoplena antaŭ aliaj. Vi ĉiam estas traktata kiel egalulo eĉ de princoj de regnoj de dek mil militĉaroj kaj dukoj de regnoj de mil militĉaroj, kaj eĉ tiam vi ne povas sukcese kaŝi vian arogantecon. Sed ĉi-foje vi profunde klinis vin, dum la fiŝisto rekte staris kun sia hokstango en la mano, kaj vi foj-refoje riverencis antaŭ ol respondi al li. Ĉu vi ne sentas vin iom tro humila? Ni disĉiploj pensas, ke ĉi-foje vi estis tre nekutima. Ni ne komprenas, kial tiu ĉi fiŝisto meritis tiajn favoron kaj respekton."

"由得为役久矣,未尝见夫子遇人如此其威也。万乘之主,千乘之君,见夫子万乘不分庭抗礼,夫子犹有倨傲之容。今渔父杖弩逆立,而夫子曲要磬折,言拜而应,得无太甚乎!门人皆怪夫子矣,渔人何以得此乎!"

Konfuceo sin apogis sur la antaŭa transversa stango de la kaleŝo kaj suspiris, dirante:

孔子伏轼而叹,曰:

"Vi ja estas tro ŝtipkapa por esti instruata! Vi estas elmetata al la kulturado pri la ritoj kaj la justeco jam longan tempon, kaj tamen vi ankoraŭ ne estas senigita je via kruda kaj vulgara inklino. Alproksimiĝu, kaj mi diros al vi: Estas malĝentileco, se oni ne montras respekton al la pliaĝuloj, kaj estas nehumaneco, se oni ne honoras homon saĝan. Se tiu ĉi fiŝisto ne estus homo de perfekta virto, li ne povus fari, ke aliaj sentu sin humilaj antaŭ li. Se oni humiliĝas sen absoluta sincereco, oni certe pro tio perdos sian naturan dispozicion kaj sekve suferos konstantan fizikan damaĝon. Kiel bedaŭrinde!

"甚矣,由之难化也!湛于礼仪有间矣,而朴鄙之心至今未去。进,吾语汝:夫遇长不敬,失礼也;见贤不尊,不仁也。彼非至人,不能下人。下人不精,不得其真,故长伤身。惜哉!

"Nenia malfeliĉo estas pli ruiniga ol ne montri respekton al homo saĝa. Kaj tamen ĝuste tio estas via malfortaĵo. Cetere, la Taŭo estas la origino de ĉiuj estaĵoj: sen ĝi, ili pereos; kun ĝi, ili prosperos. La saĝulo devas montri respektegon al la Taŭo ĉie, kie li ĝin renkontas. La maljuna fiŝisto certe jam atingis la profundan Taŭon. Kiel do mi kuraĝus ne montri mian respektegon al li?"

不仁之于人也,祸莫大焉,而由独擅之。且道者,万物之所由也。庶物失之者死,得之者生。为事逆之则败,顺之则成。故道之所在,圣人尊之。今渔父之道,可谓有矣,吾敢不敬乎!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin