Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §32-01

(GMT+08:00) 2019-03-13 15:53:11     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§32

§32-01

Kiam Liezi estis duonvoje al la regno Qi, li sin returnis kaj reiris al sia hejmo. Sur la revena vojo li renkontis Bohun Maoren, kiu lin demandis:

列御寇之齐,中道而反,遇伯昏瞀人。伯昏瞀人曰:

"Pro kio vi revenas?"

"奚方而反?"

"Ĉar mi min sentas terurita," respondis Liezi.

曰:"吾惊焉。"

"Kio do faris vin terurita?" ree demandis Bohun Maoren.

曰:"恶乎惊?"

"Ĉar mi manĝis supon ĉe dek supovendistoj, el kiuj kvin servis senpage al mi la unua," respondis Liezi.

曰:"吾尝食于十浆而五浆先馈。"

"Ili per tio ja montris al vi respekton. Kial do tio povus esti terura?" demandis Bohun Maoren.

伯昏瞀人曰:"若是则汝何为惊已?"

"Mi konscias," diris Liezi, "ke mia interna sincereco estas ankoraŭ ne perfekta. Mi brilas nur per la eksteraĵo. Mi konkeras la koron de homoj per eksteraj rimedoj, kaj el tio povos sekvi, ke oni respektos min pli ol la pliaĝulojn, kio sendube kondukos al katastrofo. La supovendistoj celas nur vendi sian supon. La profito, kiun ili faras, estas tre malmulta, kaj ilia intenco montri al mi respekton estis tute nerimarkinda. Ili tamen traktis eĉ min kiel gravulon, por ne paroli pri la princoj de grandaj regnoj. Ĉar la princoj dediĉas sian saĝecon al la regnaj aferoj, kiuj tre lacigas ilin, tial tre povas esti, ke ili konfidos al mi tiujn ŝarĝojn kaj postulos, ke mi faru efikajn atingojn. Jen kial mi estas terurita."

曰:"夫内诚不解,形喋成光,以外镇人心,使人轻乎贵老,而赍其所患。夫浆人特为食羹之货,多于之赢,其为利也薄,其为权也轻,而犹若是,而况于万乘之主乎!身劳于国而知尽于事。彼将任我以事,而效我以功。吾是以惊。"

"Viaj observoj kaj analizoj estas absolute ĝustaj," diris Bohun Maoren. "Se vi plu tiel kondutos, homoj certe amase venos submetiĝi al vi."

伯昏瞀人曰:"善哉观乎!汝处己,人将保汝矣!"

Post iom da tempo, kiam Bohun Maoren iris vidi Liezi, li rimarkis multajn ŝuojn antaŭ la pordo. Li haltis kaj staris kun la vizaĝo al la nordo dum kelka tempo, apogante la kapon sur la promenbastono, kaj poste li sin returnis kaj foriris, sen diri eĉ unu vorton.

无几何而往,则户外之履满矣。伯昏瞀人北面而立,敦杖,蹙之乎颐。离有间,不言而出。

Kiam la pordisto raportis la alvenon de Bohun Maoren al Liezi, tiu tuj nudpiede eliris el la domo kun siaj ŝuoj en la manoj kaj diris:

宾者以告列子,列子提履,跣而走,暨乎门,曰:

"Kial vi, sinjoro, jam alveninte al mia domo, foriras sen lasi al mi eĉ unu vorton da konsilo?"

"先生既来,曾不发药乎?"

"Ba!" diris Bohun Maoren. "Mi antaŭe jam avertis vin, ke homoj certe amase venos submetiĝi al vi. Miaj vortoj nun pruviĝas veraj. Per la vortoj mi ne volis diri, ke vi venigu ilin al vi, sed ke vi ne povas igi ilin ne veni al vi. Vi propre ne devus intence impresi homojn per viaj distingiĝoj disde aliaj. Certe vi estas interne movata de io vanta, kio skuas vian denaskan naturon, sed tiuj homoj, kiuj ofte vizitas vin, ne avertas nek atentigas vin pri tio. Iliaj komplimentaj paroloj estas por vi veneno. Ĉar neniu estas konscia pri tio, kiel do vi povus ekzameni unu la alian?

曰:"已矣,吾固告汝曰:人将保汝。果保汝矣!非汝能使人保汝,而汝不能使人无保汝也,而焉用之感豫出异也。必且有感,摇而本性,又无谓也。与汝游者,又莫汝告也。彼所小言,尽人毒也。莫觉莫悟,何相孰也?

"Tiuj, kiuj havas lertajn manojn, lacigas sin fizike; tiuj, kiuj estas inteligentaj, lacigas sin mense. Nur tiuj, kiuj taŭgas por fari nenion, aspiras nenion. Kun sia stomako plena, ili vagadas sencele, same kiel drivas ŝipo sen kablo. Tiaj homoj estas veraj vagantoj en la malpleneco."

"巧者劳而知者忧,无能者无所求,饱食而敖游,泛若不系之舟,虚而敖游者也!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin