Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §32-02

(GMT+08:00) 2019-03-13 15:53:11     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§32

§32-02

En la regno Zheng vivis iu homo nomata Huan, kiu studis kaj voĉe recitadis siajn lecionojn en la loko nomata Qiushi. Post tri jaroj li fariĝis fama konfuceisma klerulo, kies prestiĝo etendiĝis al sia tuta klano, kaj lia influo estis tiel profunda, kiel la riverakvo humidiganta la ambaŭbordan teron. Rezulte de tio, li instigis sian pli junan fraton studi moismon, kaj tiu fariĝis moisto. La konfuceismo kaj moismo estas du pensoskoloj kontraŭaj inter si, kaj sekve disputoj estiĝis inter li kaj lia frato, kun ilia patro subtenanta lian fraton.

郑人缓也,呻吟裘氏之地。只三年而缓为儒。河润九里,泽及三族,使其弟墨。儒墨相与辩,其父助翟。

Huan, treege kolera kontraŭ sia patro, kiu staris sur la flanko de sia pli juna filo, sin memmortigis post dek jaroj. En sia sonĝo lia patro aŭdis, ke lia filo, Huan, diras: "Estas ja mi, kiu instigis vian filon fariĝi moisto. Kial vi neniam volas viziti mian tombon, kie la aŭtunaj cipresoj prosperas kaj jam fruktas?"

十年而缓自杀。其父梦之曰:"使而子为墨者,予也,阖胡尝视其良?既为秋柏之实矣。"

La Kreinto donas al homoj ne saĝecon, nek kapablon, sed ilian naturan dispozicion. La pli juna frato fariĝis moisto, ĉar li posedis tiun ĉi naturan dispozicion. Huan, kiu rigardis sin supera al aliaj, malestimis eĉ sian patron. Li agis same kiel tiu homo el la regno Qi, kiu, fosinte puton, forpelis tiujn, kiuj venis por ĉerpi akvon. Niaj samtempuloj ĉiuj estas tiaj homoj, kia Huan estis. Tio jam fariĝis la komuna kutimo, kiun tamen ne aprobas la homoj, kiuj posedas la virton, por ne paroli pri tiuj, kiuj atingis la Taŭon. Sed en la antikveco la atribuado de alies meritoj al si estis rigardata kiel malobeo al la leĝoj de la naturo kaj sekve devis esti punata.

夫造物者之报人也,不报其人而报其人之天,彼故使彼。夫人以已为有以异于人,以贱其亲。齐人之井饮者相啐也。故曰:今之世皆缓也。自是有德者以不知也,而况有道者乎!古者谓之遁天之刑。

La saĝulo estas kontenta pri la natura stato; li ne volas la staton homfaritan. La ordinarulo kutimas al la stato homfarita; li ne volas la naturan staton.

圣人安其所安,不安其所不安;众人安其所不安,不安其所安。

Zhuangzi diris: "Estas facile koni la Taŭon, sed estas malfacile ne paroli pri ĝi. Tiu, kiu konas ĝin kaj ne parolas pri ĝi, estas sur la vojo al la ĉielo. Tiu, kiu konas ĝin kaj parolas pri ĝi, estas sur la vojo al la homoj. La antikvuloj iris al la ĉielo kaj ne al la homoj."

庄子曰:"知道易,勿言难。知而不言,所以之天也。知而言之,所以之人也。古之人,天而不人。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin