Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §32-04

(GMT+08:00) 2019-03-14 10:38:18     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§32

§32-04

La saĝulo konsideras nenecesa tion, kio estas necesa; jen kial ekzistas por li nenia disputo. La ordinarulo rigardas necesa tion, kio estas nenecesa; jen kial ekzistas por li senfinaj disputoj. Homoj disputas, ĉar ĉiu el iliaj agoj estas trapenetrita per la avido je la profito kaj la famo. La senĉesaj disputoj finfine kondukos al mempereo.

圣人以必不必,故无兵;众人以不必必之,故多兵。顺于兵,故行有求。兵,恃之则亡。

La vulgaraj homoj elspezas multe da tempo kaj energio sur bagatelaj aferoj kaj sur siaj inteligentaj agadoj ktp. Ili intencas savi ĉiujn estaĵojn en la mondo pensante, ke tiel agante ili povus reveni al la praĥaosa stato de la mondo kaj sekve atingi la perfektan harmonion kun la universo. Tiuj homoj, obsedataj de la vasteco de la universo kaj fizike elĉerpitaj, ne vere komprenas la esencon de la praĥaoso. La perfekta homo tamen volas lasi al sia spirito reveni al la praĥaosa stato de la mondo kaj amas dormi en la lando de nenieco. Li estas kiel fluo de akvo, kiu kuras de nenie al la natura kvieteco.

La vulgaraj homoj elspezas multe da tempo kaj energio sur bagatelaj aferoj kaj neniam penas kompreni la grandan pacon. Ho, kia domaĝo!

小夫之知,不离苞苴竿牍,敝精神乎蹇浅,而欲兼济导物,太一形虚。若是者,迷惑于宇宙形累,不知太初。彼至人者,归精神乎无始,而甘瞑乎无何有之乡。水流乎无形,发泄乎太清。悲哉乎!汝为知在毫毛,而不知大宁。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin