Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §32-05

(GMT+08:00) 2019-03-15 08:38:55     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§32

§32-05

En la regno Song vivis iu homo nomata Cao Shang, kiu iam estis sendita de la reĝo kun speciala komisio al la regno Qin. Antaŭ sia foriro li ricevis de la reĝo kelkajn ĉarojn. Plenumante sian komision en Qin, li plaĉis al la reĝo de tiu regno, kaj tiu donacis al li ankoraŭ 100 ĉarojn. Reveninte al sia regno, Cao Shang diris al Zhuangzi:

宋人有曹商者,为宋王使秦。其往也,得车数乘。王说之,益车百乘。反于宋,见庄子,曰:

"Loĝante en treege izolita kaj mallarĝa strateto, vi estas tiel malriĉa, ke vi devas plekti pajlajn sandalojn por via vivteno. Vi estas tre pala kaj malgrasa. Tio estus por mi neeltenebla. Ĉi-rilate mi estas malsupera al vi. Sed renkontiĝinte kun la potenca reĝo nur unu fojon, mi jam faris min la posedanto de cent ĉaroj. Ĉi-rilate mi ja estas supera al vi!"

"夫处穷间厄巷,困窘织履,槁项黄首者,商之所短也;一悟万乘之主,而从车百乘者,商之所长也。"

"Mi aŭdis," diris Zhuangzi, "ke la reĝo de la regno Qin iam estis en malsano kaj bezonis kuracadon. Al la kirurgo, kiu entranĉis al li absceson aŭ furunkon, li donis unu ĉaron; al tiu, kiu kuracis lin de liaj hemoroidoj per lekado, li donis kvin ĉarojn. Ju pli malnobla estas la kuracrimedo, des pli da ĉaroj la kuracanto povis ricevi. Mi supozas, ke ankaŭ vi lekadis al li la hemoroidojn. Alie, kiel do vi povis ricevi tiom da ĉaroj? Nu, bonvole foriru de mi!"

庄子曰:"秦王有病召医。破痈溃痤者得车一乘,舐痔者得车五乘,所治愈下,得车愈多。子岂治其痔邪?何得车之多也?子行矣!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin