Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §32-06

(GMT+08:00) 2019-03-15 08:38:55     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§32

§32-06

La duko Ai de la regno Lu demandis Yan He:

鲁哀公问于颜阖曰:

"Se mi faros Konfuceon unu el miaj ministroj, ĉu tiam mia regno sin trovos esperplena?"

"吾以仲尼为贞干,国其有瘳乎?"

"Tio estos katastrofa, tre katastrofa!" respondis Yan He. "Danĝera estas Konfuceo! Li ĉiam donas troan atenton al la eksteraĵo, ofte donas malplenajn kaj malhonestajn parolojn belvortajn, emas sin okupi pri bagatelaj detaloj kaj distordas sian naturon por fari sin ekzemplo por la popolo. Antaŭ la publiko li mienas kiel honestulo por akiri fidon de la popolo, mem ne sciante, ke li estas nek saĝa, nek fidinda. Kiel tia hipokritulo povus gvidi la popolon de via regno? Ĉu Konfuceo vere taŭgas por la posteno de ministro? Aŭ ĉu li vere kapablas spirite nutri vian popolon? — Via konsidero ja estas absolute erara. Instigi vian popolon lerni hipokritecon ne estus la ĝusta maniero gvidi vian popolon. Por la bono de la posteuloj, estus preferinde por vi rezigni tiun ĉi intencon, ĉar Konfuceo estas netaŭga por la regado de la regno Lu."

曰:"殆哉圾乎!仲尼方且饰羽而画,从事华辞。以支为旨,忍性以视民,而不知不信。受乎心,宰乎神,夫何足以上民!彼宜女与予颐与?误而可矣!今使民离实学伪,非所以视民也。为后世虑,不若休之。难治也!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin