Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §32-09

(GMT+08:00) 2019-03-20 10:07:34     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§32

§32-09

Konfuceo diris:

孔子曰:

"La homa koro estas pli danĝera ol la alta krutaĵo, kaj pli malfacile konebla ol la ĉielo. Ĉar la ĉielo havas siajn regulajn ciklojn de la kvar sezonoj kaj la alternadon de la mateno kaj la vespero, dum la homa vizaĝo estas mistere nekonebla kaj la homaj sentoj estas nesondeblaj. Iuj, kiuj aspektas honestaj, estas plenaj de aroganteco interne; aliaj, kiuj aspektas kiel respektindaj pliaĝuloj, nutras en si malbonajn intencojn; ankoraŭ aliaj, kiuj aspektas obeemaj kaj rezerviĝemaj, estas interne firmaj kaj prudentaj; ankoraŭ aliaj, kiuj aspektas necedemaj, havas temperamenton molan; kaj ankoraŭ aliaj, kiuj aspektas timemaj, estas tamen bravaj. Jen kial homoj serĉas la humanecon kaj la justecon tiel avide, kiel soifanto serĉas akvon, dum en aliaj okazoj ili forkuras de la humaneco kaj la justeco tiel rapide, kiel oni evitas brulantan fajron.

"凡人心险于山川,难于知天。天犹有春秋冬夏旦暮之期,人者厚貌深情。故有貌愿而益,有长若不肖,有慎懁而达,有坚而缦,有缓而釬。故其就义若渴者,其去义若热。

"Tial oni povas submeti la noblulon al la jenaj naŭ provoj: nomumi lin al malproksima posteno por provi lian fidelecon; komisii al li oficon proksime por provi lian obeemon; trudi al li malfacilan taskon por provi lian kompetentecon; meti al li subitajn demandojn por provi lian inteligentecon; difini al li urĝan taskon por provi lian akuratecon; konfidi al li valoraĵojn por provi lian nekorupteblecon; meti lin en danĝeron por provi lian moralan firmecon; drinkigi lin ĝis ebrieco por provi lian naturan teniĝon; meti lin en situaciojn, kie viroj miksiĝas kun virinoj, por provi lian rezistipovon al la virinaj ĉarmoj. Trapasinte la supre diritajn provojn, la homoj noblaj nature distingiĝas de la nedezirindaj."

"故君子远使之而观其忠,近使之而观其敬,烦使之而观其能,卒然问焉而观其知,急与之期而观其信,委之以财而观其仁,告之以危而观其节,醉之以酒而观其则,杂之以处而观其色。九征至,不肖人得矣。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin