La fragmitoj (trad.) | Wang Dayou | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-03-25 10:58:10     Redaktoro:Li

La fragmitoj*

 

El La Libro de Poezio

Esperantigita de Wang Dayou

 

Fragmitoj kreskas densaj kaj abundaj,

Roso sur ili jam turniĝis en prujnon

Kie estas la belulino, kiun mi amas?

Ŝi vivas ie trans la rivero.

Serĉante ŝin kontraŭ la fluo,

Mi havas vojon longan kaj malfacilan;

Serĉante ŝin laŭ la fluo,

Mi vidas ŝin kvazaŭ meze de la akvo.

 

Fragmitoj kreskas densaj kaj altaj,

Roso sur ili estas ankoraŭ ne sekiĝinta.

Kie estas la belulino, kiun mi amas?

Ŝi vivas ie ĉe la transa bordo.

Serĉante ŝin kontraŭ la fluo,

Mi havas vojon malglatan kaj krutan;

Serĉante ŝin laŭ la fluo,

Mi vidas ŝin kvazaŭ sur insuleto.

 

Fragmitoj kreskas densaj kaj prosperaj,

Roso sur ili ankoraŭ estas brilanta.

Kie estas la belulino, kiun mi amas?

Ŝi vivas ie trans la akvo.

Serĉante ŝin kontraŭ la fluo,

Mi havas vojon zigzagan kaj penigan;

Serĉante ŝin laŭ la fluo,

Mi vidas ŝin kvazaŭ sur sablaĵo.

 

*Tiu ĉi estas la unua simbola poemo plena de estetiko en la ĉina poezio. En la poemo la belulino simbolas iun ajn aŭ ion ajn, kiu aŭ kio estas forte sopirata kaj serĉata de la poeto. La tuta poemo estas saturita de beleco. Belaj estas la dense kreskantaj fragmitoj; bela estas la serena sed severa aŭtuno, en kiu la roso turniĝas en prujnon; bela estas la sopirata belulino, kiu duonvidiĝas en la imago de la poeto jen kvazaŭ meze de la akvo, jen kvazaŭ sur insuleto, jen kvazaŭ sur sablaĵo; kaj bela estas ankaŭ la longa kaj malfacila vojo de la serĉado. En la homa mondo, la plej bela el ĉiuj belaĵoj estas ĝuste tio, kion oni serĉas sed ne povas atingi aŭ akiri. Ju pli malfacila kaj suferplena estas serĉado, des pli bela ŝajnas la objekto serĉata.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin