Floroj kultivitaj de handikapuloj (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-03-25 11:00:00     Redaktoro:Li

Floroj kultivitaj de handikapuloj

Verkis Qin Mu

Tradukis Vejdo

Tion multaj homoj scias, ke Betoveno, kiu estas laŭdata kiel muzika sanktulo, tute surdiĝis en siaj maljunaj jaroj, kaj kvankam li direktis orkestron, li mem tamen aŭdis nenion. Kiam la aŭskultantoj eksplodis per tondraj manklakoj, li ne konsciis pri tio, kaj nur kiam lia kompano signis al li, li, kvazaŭ vekiĝinte el la dormo, adresis dankŝuldon al ili. Liszt, hungara fama muzikisto, ludis pianon antaŭ Betoveno. Li akceptis la temon de tiu dojeno kaj produktis serion kaj serion da belsonaj notoj, sed Betoveno aŭdis neniom. Nur laŭ liaj vizaĝesprimoj kaj fingraj gestoj li rekonis lian virtuozecon kaj gratule kisis lin.

Tamen, kvankam tiu homo, kun tiel fizike serioza handikapo, tute apenaŭ povis aŭdi ordinarajn sonojn, li komponis abundon da mirindaj movimentoj unu post alia. Li faris tion ne por siaj propraj oreloj, sed por tiuj de la popolamaso.

Kiam ni rememoras pri tiaj anekdotoj en historio, ni ankoraŭ sentas nin emociitaj. En muzika halo leviĝis superflue la bela muziko kaj ĉiuj dronis en dolĉa aprezado de la arto. Tamen tiu muzikisto, kiu svingis per sia tuta vivvervo la takto-bastonon kiel fean fluton, povis aŭdi neniajn sonojn.

Sed tiu ĉi malfeliĉa muzika majstro, mi pensas, sentis alispecan feliĉon, kiun tiuj multaj aŭskultantoj en la muzika halo ne povis sperti, t.e. la ĝojon kreatan de sia laboro, en kiu li ne estis timigita de la handikapo kaj malfaciloj.

Tiajn aferojn ni ofte vidas nuntempe, ĉu ne?

Lastjare fremdlanda balet-trupo venis al Ĉinio por prezentado. Ĝia muzika dirigento estis blinda sepdekjarulo. Iufoje en la prezentado de la trupo mi sidis en la unua vico kaj mi vidis la maljunan artiston iri sur la podieton por dirigento helpe tenata de la alia kaj atenteme svingi la bastonon. Kvankam li povus ĝui sian sanan kaj kvietan vivon hejme, li, anstataŭ bone ripozi, vojaĝis mil liojn al fremdlando por arta prezentado. Kaj kiam belaj dancoj estis prezentitaj sur la scenejo, li povis vidi neniun el ili. Mi fiksis mian rigardon kun granda atento al la maljuna muzikisto solene vestita en frako, precipe al liaj fortoplenaj brakoj, anstataŭ al la florbelaj dancantaj knabinoj. Ĉi-momente mi ekmemoris pri la blinda poeto Homero, la surda muzikisto Betoveno k.a. kaj asociis ilin kun tiaj ĉinaj noblaj aforismoj, kia "vivo daŭras sen malaktivo", kun tiaj parolturnoj, kia "sentime brava".

Eĉ ĉirkaŭ ni troviĝas multe da tiaj personoj, ĉu ne! Dum ĉi tiuj pasintaj jaroj ni aŭdas, kiom da handikapuloj kaj invalidoj surgrimpis la pintojn de studado kaj kreado! Iuj, kiuj estas paralizitaj duonkorpe, eĉ fariĝis lertuloj en kampanjo kontraŭ analfabeteco, kaj aliaj invalidoj eĉ elbakis sin kiel artistojn aŭ tradukistojn. En Kantono troviĝas blinda artisto, kiu pli brilas en siaj maljunaj jaroj, antaŭnelonge ankoraŭ faris prezentadon sur la scenejo. Kaj estas alia metiarta majstro, kiu okupiĝas pri fajna skulptado sur eburo. Li povas elĉizi dek ok arahantojn sur rizgrajn-granda eburpeco kaj gravuri la poemon "Manjianghong" de Yue Fei* sur sezam-granda eburpeco. Li estas blinda je unu okulo, sed se vi konsideras, ke li blindigis unu okulon pro okupiĝo pri fajna ĉizado, vi absolute eraras. Post kiam lia dekstra okulo blindiĝis en lia junaĝo, li komencis studi fajnan ĉizadon. Nur per unu okulo, li eĉ lerte disvolvas sian talenton oni-ne-scias-kiom-oble pli ol aliaj ordinaruloj.

La florbukedoj eksponitaj de tiuj invalidoj kaj handikapuloj ĉiam estas ekstreme freŝaj kaj ilia ŝvito jam turniĝis en kristalajn roserojn sur la floroj.

Ili memorigas pri tiuj bravaj salmoj naĝantaj kontraŭflue kaj pri fieraj agloj alte flugantaj sur la ĉielo!

Ĉu la rimarkindaj atingoj de tiuj handikapuloj en la kampo de la artoj ne estas la elokventaj pruvoj, ke ili penas turni rezistforton en movforton kaj fari laŭeble malbonon en bonon?

Se ĉiuj ordinaruloj povas fari tiajn miraklojn per altigita spirito kaj ekscitita volforto, do kiom da mirakloj povas krei kaj kiom da malfaciloj povas konkeri tiuj homoj tute armitaj per la plej avangarda penso, la kolektivo formita de tiaj homoj kaj la nacio gvidata de tia kolektivo!

Ni laŭdu tiujn grandajn bravulojn, kiuj povas konkeri handikapojn!

Ni pli bone aprezu la aromon de la belegaj artaj floroj kultivitaj de iuj handikapuloj en la historio kaj el tio komprenu tiajn vortojn kiaj braveco, laboro kaj kreado!

*Yue Fei (1104-1142): ĉina fama generalo, strategiisto kaj nacia heroo.

  

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin