ZHUANGZI
庄子
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
ĈAPITRO DUDEK-KVINA
Peng Zeyang
则阳
§32
§32-15
Iun tagon, kiam Zhuangzi ricevis inviton, li diris al la sendito:
或聘于庄子,庄子应其使曰:
"Ĉu vi ne vidis la bovon destinitan por oferado? Ĝi estas ornamita per brodaĵoj kaj nutrata per freŝaj herboj kaj faboj, atendante sian tempon. Kiam la tempo venos, ĝi estos kondukita al la Prapatra Templo por esti mortigita kiel oferaĵo. Tiutempe ĝia vivo ne estos savebla, eĉ se ĝi volus esti vaganta bovo de neniu nutrata."
"子见夫牺牛乎?衣以文绣,食以刍叔。及其牵而入于太庙,虽欲为孤犊,其可得乎!"