Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §32-16

(GMT+08:00) 2019-03-26 10:54:06     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§32

§32-16

Kiam Zhuangzi estis mortanta, liaj disĉiploj havis la intencon fari al li pompan enterigon. Sciiĝinte pri tio, la mortanto diris al ili:

庄子将死,弟子欲厚葬之,庄子曰:

"La ĉielo kaj la tero estos mia ĉerko; la suno kaj la luno estos miaj du jadaj diskoj; la steloj estos miaj gemoj; kaj ĉiuj estaĵoj en la universo estos miaj akompanantoj. Ĉu ne kompleta estos mia enterigo? Io ajn alia estus balasta!"

"吾以天地为棺椁,以日月为连璧,星辰为珠玑,万物为赍送。吾葬具岂不备邪?何以加此!"

"Ni timas," diris la disĉiploj, "ke via korpo estos formanĝita de korvoj kaj agloj."

弟子曰:"吾恐乌鸢之食夫子也。"

"Kuŝante sub la libera ĉielo," diris Zhuangzi, "mi riskos esti formanĝita de korvoj kaj agloj; sed enterigite, mi estos formanĝita de formikoj. Kiel partiecaj vi estas intencante forrabi min disde la unuaj por doni al la duaj! Kial do vi tiel favoras la formikojn?"

庄子曰:"在上为乌鸢食,在下为蝼蚁食,夺彼与此,何其偏也。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin