ZHUANGZI
庄子
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
ĈAPITRO DUDEK-KVINA
Peng Zeyang
则阳
§33
§33-01
El la grandnombraj kleruloj ĉiu pretendas, ke tio, al kio li dediĉas, estas la perfekta vero, al kiu nenio povus esti aldonita. Kie do estas la natura leĝo, pri kiu la antikvuloj parolis? La respondo estas: "Ĉie." "De kie do venas la naturdoto? Kaj de kie la inteligenteco kaj la sagaco?" La respondo estas: "Estas kaŭzo por la naskiĝo de ĉiu saĝulo kaj por la apero de ĉiu saĝa reĝo, ĉar ĉio originas el la eterna Taŭo — la praa Unuo."
天下之治方术者多矣,皆以其有为不可加矣!古之所谓道术者,果恶乎在?曰:"无乎不在。"曰:"神何由降?明何由出?""圣有所生,王有所成,皆原于一。"
Tiu, kiu agas laŭ la fundamenta principo de la Taŭo, estas ĉiela homo; tiu, kiu agas en la spirito de la Taŭo, estas dia homo; tiu, kiu komprenas la esencon de la Taŭo, estas perfekta homo; tiu, kiu prenas la naturon kiel la originan fonton, la naturan dispozicion kiel la bazon, kaj la naturajn leĝojn kiel la rimedojn por antaŭvidi la diversajn ŝanĝojn, estas saĝulo; tiu, kiu donacas bonojn en la humana spirito, distingas la pravon de la malpravo en la humana spirito, normigas sian konduton per la ritoj, reguligas sian temperamenton per la muziko, kaj instruas aliajn per bonkoreco, estas homo kun nobla karaktero. La sociaj roloj devas esti difinitaj laŭ la leĝoj kaj regularoj; la normoj devas esti starigitaj laŭ la sociaj rangoj; la kontrolado devas esti efektivigita per ripetaj ekzamenoj; la decidoj devas esti farataj per ĝisfundaj esploroj; la regnaj oficistoj devas okupi ĉiu la postenon al li difinitan. Preni la laboron kiel la regulon de la ĉiutaga vivo; konsideri la sinvestadon kaj la sinnutradon kiel ĉefan taskon, produkti kaj konservi la produktaĵojn, zorgi pri la maljunuloj kaj malfortuloj, pri orfoj kaj vidvinoj — jen la strukturo de la popola vivo.
不离于宗,谓之天人;不离于精,谓之神人;不离于真,谓之至人。以天为宗,以德为本,以道为门,兆于变化,谓之圣人;以仁为恩,以义为理,以礼为行,以乐为和,薰然慈仁,谓之君子;以法为分,以名为表,以操为验,以稽为决,其数一二三四是也,百官以此相齿;以事为常,以衣食为主,蕃息畜藏,老弱孤寡为意,皆有以养,民之理也。
Kiel perfektaj estis la antikvaj virtuloj! Ili kombinis sian naturdoton kun la akirita inteligenteco, sekvis la naturajn leĝojn de la universo, nutris ĉiujn estaĵojn sur la tero por atingi la harmonion en la mondo. Ili donis favorojn al la ordinara popolo, ĝisfunde konis la bazajn principojn de la Taŭo kaj sciis ilin apliki al ĉiaj aferoj, grandaj kaj malgrandaj, kaj en ĉiaj okazoj. Iliaj aktivecoj faris sin sentataj en la ses direktoj (oriento, okcidento, sudo, nordo, supro kaj malsupro) kaj en la kvar sezonoj. Kun sia naturdoto kaj akirita inteligenteco ili povis kompreni ĉiujn ŝanĝiĝojn de la universo. Iliaj eksplicite esprimitaj opinioj estis reflektitaj en multaj antikvaj leĝoj kaj historiaj registroj; la spirito de tiuj ideoj entenita en Libro de Poezio, Libro de Historiaj Dokumentoj, Libro de Etiketo kaj Ceremoniaro kaj Libro de Muziko povas esti komprenata de la plejparto de la konfucanoj kaj konfuceanaj kleruloj.
古之人其备乎!配神明,醇天地,育万物,和天下,泽及百姓,明于本数,系于末度,六通四辟,小大精粗,其运无乎不在。其明而在数度者,旧法、世传之史尚多有之;其在于《诗》、《书》、《礼》、《乐》者,邹鲁之士、缙绅先生,多能明之。
Libro de Poezio esprimas la pensojn kaj la sentojn de la homoj; Libro de Historiaj Dokumentoj registras politikajn eventojn; Libro de Etiketo kaj Ceremoniaro difinas la regulojn de la homa konduto; Libro de Muziko komunikas la ideon de harmonio; Libro de Ŝanĝiĝoj eksplikas la misteron de ŝanĝiĝoj inter la jino kaj la jango; Analoj de Printempo kaj Aŭtuno klarigas la hierarkion, la titolojn kaj iliajn funkciojn. La ideoj kaj opinioj de tiuj ĉi libroj disvastiĝintaj jam sub la ĉielo, estas praktikataj en la regnoj de la centraj ebenaĵoj de Ĉinio. Ili estis ofte citataj kaj pozitive komentataj de kleruloj de diversaj skoloj.
《诗》以道志,《书》以道事、《礼》以道行,《乐》以道和,《易》以道阴阳,《春秋》以道名分。其数散于天下而设于中国者,百家之学时或称道之。
Kiam la mondo estas falinta en ĥaoson, la saĝuloj kun siaj sagacaj opinioj ne plu manifestiĝas, kaj unuecaj moralaj kodoj jam estas neeblaj. Tiam la plejparto de la homoj en la mondo inklinas rigardi sin kiel neerarema kaj emas paradi per sia klero en ĉiu ebla okazo. Tio estas kiel la okuloj, la oreloj, la buŝo kaj la nazo, kiuj ĉiuj havas siajn respektivajn funkciojn kaj el kiuj neniu povas anstataŭi la aliajn; aŭ kiel la diversaj metiaj lertecoj, el kiuj ĉiu havas sian specialecon kaj povas esti aplikata en apartaj cirkonstancoj. Eĉ tiel, la apliko de ĉiu lerteco havas sian limigitecon. Ĝuste pro tio la homoj plejofte vidas nur unu flankon de la afero. Ili detruas la naturan ekvilibron inter la ĉielo kaj la tero, rompas la harmonion inter ĉiuj estaĵoj kaj misinterpretas la filozofion pri la Taŭo kreita de la antikvaj saĝuloj. Ili malofte kunfandiĝas kun la vera belo de la naturo kaj malofte harmoniigas en si la naturan dispozicion kaj la akiritan inteligentecon. Pro tiuj ĉi malavantaĝoj la doktrinoj de la mirindaj saĝuloj paliĝas kaj estas sufokitaj. Oni kutime penas kontentigi siajn dezirojn kaj rigardas siajn opiniojn kiel perfektajn. Kia tragedio!
天下大乱,贤圣不明,道德不一。天下多得一察焉以自好。譬如耳目鼻口,皆有所明,不能相通。犹百家众技也,皆有所长,时有所用。虽然不该不遍,一曲之士也。判天地之美,析万物之理,察古人之全。寡能备于天地之美,称神明之容。是故内圣外王之道,黯而不明,郁而不发,天下之人各为其所欲焉以自为方。悲夫!
La diversaj skoloj prenas ĉiu sian vojon de disvolviĝo kaj iras pli kaj pli foren de la Taŭo sen sin returni. Estas granda malfeliĉo, ke la kleruloj de la postaj epokoj neniam povos vidi la originan simplecon de la universo kaj la moralan perfektecon de la antikvuloj. Rezulte de tio, la taŭismo neeviteble dissplitiĝos en la tuta mondo.
百家往而不反,必不合矣!后世之学者,不幸不见天地之纯,古人之大体。道术将为天下裂。