Matenbildo vilaĝa
Verkis Tang Qunying (1871 – 1937)
Tradukis Gajo
Serpentas laŭ la valo rojo klara,
Arbaro verdas ĝis la ruĝa roko.
Nebulas kun kuira fum' najbara,
Taghele venas birdoj en pep-voko.