Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §33-03

(GMT+08:00) 2019-04-02 08:45:50     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§33

§33-03

Ne lasi sin ĝeni de la mondaj kutimoj; ne ornami sin per eksteraj beligaĵoj; ne esti tro postulema al aliaj; ne malobei la popolan volon. Deziri la pacon por ke la popolo en la mondo povu daŭrigi la vivon; kontentigi sin kaj aliajn je minimuma substanca bezono; lasi al ĉiu elmontri sian koron per paroloj. Ĉio ĉi tio estas inkluzivita en antikava taŭismo, al kiu alkroĉiĝis Song Jian kaj Yin Wen. Song Jian kaj Yin Wen tiel fervore dediĉis sin al la praktikado de la Taŭo. Ili portis ĉapon faritan en la formo de la monto Huashan, por esprimi sian ideon pri egaleco inter diversaj sociaj tavoloj. En siaj rilatoj kun ĉiuj estaĵoj de la mondo, ili komencis per la forigo de ĉiaj antaŭjuĝoj. Ili multe diskutis pri la psikologia stato kaj nomis ĝin la aktiveco de la menso. Ili adoptis mildan sintenon por akiri la favoron de la popolo kaj harmoniigi la mondon, prenante la subpremon de la personaj emocioj kaj deziroj kiel la kernon de sia doktrino kaj la ĉefan rimedon por atingi la celon. Dediĉante sin al la solvo de konfliktoj inter la popolo, ili ne prenis la humiliĝon kiel tian tiam, kiam ili estis malhonorataj. Ili kondamnis ofensivajn agojn kaj la uzon de armiloj, kun la celo elradikigi ĉiujn militojn kaj konfliktojn inter la regnoj en la tuta mondo. Kun tiaj opinioj ili vojaĝis de regno al regno, provante persvadi kiel la reĝojn kaj la ministrojn supre, tiel ankaŭ la ordinaran popolon malsupre. Kiam la aŭdantoj fariĝis surdaj al tio, kion ili predikis, ili daŭrigis sian oratoraĵon. Kvankam ili estis malvarme traktataj ĉie, kien ili iris, tamen ili persistis ĉe sia entrepreno.

不累于俗,不饰于物,不苟于人,不忮于众,愿天下之安宁以活民命,人我之养,毕足而止,以此白心。古之道术有在于是者,宋銒、尹文闻其风而悦之。作为华山之冠以自表,接万物以别宥为始。语心之容,命之曰"心之行"。以聏合欢,以调海内。请欲置之以为主。见侮不辱,救民之斗,禁攻寝兵,救世之战。以此周行天下,上说下教。虽天下不取,强聒而不舍者也。

Malgraŭ ĉio, Song Jian kaj Yin Wen montris zorgemon multe pli al aliaj, ol al si mem. Ili diris: "Bonvole pretigu al ni nutraĵon nur el kvin ŝeng-oj da milio, kiu estos sufiĉa por ni." Tiom malmulte da nutraĵoj apenaŭ sufiĉis por satigi la instruistojn, por ne paroli pri la studentoj, kiuj, eĉ en malsato, ne forgesis la mondajn aferojn. Ili laboris tage kaj nokte por la bono de la popolo, dirante: "Ni ĉiuj nepre devos plu vivi!" La imponaj trajtoj de ilia karaktero certe faris la impreson, kvazaŭ ili estus la savantoj de la mondo. "La homo kun nobla karaktero neniel malŝparas sian tempon sur bagateloj, nek faras ekscesajn postulojn al aliaj, nek lasas sin fariĝi sklavo de la materiala mondo," ili daŭrigis la diron. Laŭ ili oni preferus ĉesi fari tion, kio estas senutila al la mondo, ol sin okupi je lamaj diskutadoj. Ekstere, ili kondamnis ĉiajn ofensivojn kaj la uzon de ĉiaj armiloj; interne, ili subpremis ĉiajn emociojn kaj limigis siajn dezirojn. Tiaj estis iliaj ideoj, grandaj aŭ etaj, subtilaj aŭ krudaj, al kiuj ilia konduto strikte konformis. Jen ĉio!

故曰:上下见厌而强见也。虽然,其为人太多,其自为太少,曰:"请欲固置五升之饭足矣。"先生恐不得饱,弟子虽饥,不忘天下,日夜不休。曰:"我必得活哉!"图傲乎救世之士哉!曰:"君子不为苛察,不以身假物。"以为无益于天下者,明之不如己也。以禁攻寝兵为外,以情欲寡浅为内。其小大精粗,其行适至是而止。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin