Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §33-05

(GMT+08:00) 2019-04-03 08:41:09     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§33

§33-05

La Taŭo, kiu regas la universon, estas la kvintesenco; ĉio palpebla en la universo estas nefundamenta. La ŝparado faras homajn dezirojn nekontentigeblaj; la kvieta kaj simpla vivo estas la principo de la Taŭo. Ĉio ĉi tio estas entenata en la antikva taŭismo, al kiu Guan Yin kaj Laŭzi sin alkroĉis. Ili ambaŭ dediĉis sin al la praktikado de la antikva taŭismo. Ili starigis siajn vidpunktojn pri "origina ekzisto" kaj "origina neekzisto", kaj la kerno de iliaj vidpunktoj estas la "absoluta Taŭo". Ekstere, ili kondutis malforte kaj humile; interne ili havis la menson kvietan kaj malplenan, kiu nutris nenian detruemon.

以本为精,以物为粗,以有积为不足,澹然独与神明居。古之道术有在于是者,关尹、老聃闻其风而悦之。建之以常、无、有,主之以太一。以濡弱谦下为表,以空虚不毁万物为实。

Guan Yin diris: "Kiam neniaj subjektivaj opinioj loĝas en la interna menso, la objektoj manifestiĝas tiaj, kiaj ili estas. Kiam vi estas en moviĝo, vi estas kiel akva fluo; kiam vi estas en senmoveco, vi estas kiel glata spegulo; kiam vi respondas, via voĉo estas kiel eĥo. Penu eniri en la staton de tranco, en kiu kvazaŭ nenio ekzistas, aŭ en staton de kvieteco, en kiu regas malpleneco. Miksu vin kun la estaĵoj de la universo, kaj vi atingos la harmonion. Ĉasante materialan profiton, vi perdos vian virton. Neniam metu vin antaŭe de aliaj kaj ĉiam sekvu aliajn."

关尹曰:"在己无居,形物自著。其动若水,其静若镜,其应若响。惚乎若亡,寂乎若清。同焉者和,得焉者失。未尝先人而常随人。"

Laŭzi diris: "Tiu, kiu konas la masklecon, kaj tamen gardas la femalecon, estas preta fariĝi la ravino de la mondo; tiu, kiu konas la gloron kaj tamen gardas la humiliĝon, estas preta fariĝi la valo de la mondo."

老聃曰:"知其雄,守其雌,为天下溪;知其白,守其辱,为天下谷。"

Dum ĉiu alia penas esti la unua, Laŭzi estis la sola, kiu preferis esti la lasta, dirante, ke li volas porti la humiliĝon de la mondo. Dum ĉiu alia ĉasas senskrupule materialan profiton, Laŭzi estis la sola, kiu preferis alkroĉiĝi al la nenieco. Ĉar li neniam intence rezervis ion, li ĉiam sentis sin vivanta en abundeco kaj tiel altega, kiel monto. Kion ajn li faris, li faris kun facileco kaj senhasteco. Li praktikis la "senagadon" kaj mokis la homojn saĝajn kaj lertajn. Dum ĉiu alia serĉas feliĉon kaj riĉecon, Laŭzi estis la sola, kiu humile fleksiĝis por la bono de la mondo, dirante, ke li estus kontenta, se li tiele povus esti libera de riproĉoj. Li prenis la profundan komprenon de la Taŭo kiel la bazon, la ŝparemon kiel la gvidprincipon en la vivo. "Ĉio, kio estas malmola, facile rompiĝas; ĉio, kio estas tranĉa, facile malakriĝas," li diris. Li ĉiam montris sin tolerema por la estaĵoj kaj neniam faris malbonon al la homoj.

人皆取先,己独取后。曰:"受天下之垢。"人皆取实,己独去虚。"无藏也故有余。"岿然而有余。其行身也,徐而不费。无为也而笑巧。人皆求福,己独曲全。曰:"苟免于咎。"以深为根,以约为纪。曰:"坚则毁矣,锐则挫矣。"常宽容于物,不削于人。

Kvankam Guan Yin kaj Laŭzi ne atingis la kulminon de la perfekteco, tamen ili certe estas la plej grandaj taŭistoj kun la plej vasta spirito detempe de la antikveco.

可谓至极,关尹、老聃乎,古之博大真人哉!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin