Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §33-06

(GMT+08:00) 2019-04-04 09:06:22     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§33

§33-06

La malpleneco lasas neniajn postesignojn; la ŝanĝiĝo signifas nekonstantan formon. Ĉu oni estas mortinta? Ĉu oni vivas? Ĉu oni kunekzistas kun la ĉielo kaj la tero, kaj ŝanĝiĝas kaj komunikiĝas kun la naturo? Kien oni iras, kvazaŭ en tranco, aŭ de kie oni venas? La universo entenas ĉiujn estaĵojn, tamen oni ne scias, kie estas ilia lasta celo. Ĉio ĉi tio estas inkluzivita en la antikva taŭismo, al kiu alkroĉiĝis Zhuangzi. Zhuangzi dediĉis sin al la praktikado de la antikva taŭismo, en kiu li trovis plezuron. Li vortigis siajn opiniojn kaj ideojn per troigitaj kaj senbridaj retorikaj esprimoj kaj aŭdace metis abundon da heterodoksaj ideoj. Laŭ Zhuangzi la homoj en la mondo dronas en plezuroj de la materialaj riĉaĵoj, tiel ke ĉia serioza diskuto kun ili estus neebla. Jen kial li disvolvis siajn ideojn per paroloj laŭcirkonstancaj, respektis citaĵojn el saĝuloj por aŭtentikigi siajn opiniojn, kaj ilustris ilin per fabloj.

惚漠无形,变化无常,死与?生与?天地并与?神明往与?芒乎何之?忽乎何适?万物毕罗,莫足以归。古之道术有在于是者,庄周闻其风而悦之。以谬悠之说,荒唐之言,无端崖之辞,时恣纵而不傥,不以绮见之也。于天下为沈浊,不可与庄语。以卮言为曼衍,以重言为真,以寓言为广。

Komunikiĝante kun la senfineco de la ĉielo kaj la tero, li ne montris malŝaton al la estaĵoj, nek esplore demandis pri pravo kaj malpravo, sed penis harmoniiĝi kun la tuta mondo. Liaj skribaĵoj, stile pompaj kaj strangecaj, ŝokis neniun, ĉar ili estis taktoplenaj kaj neniel kripligis la realon kompleksan. Liaj diroj, ŝajne kontraŭkutimaj sed plenaj de sprito kaj humuro, havis sorĉan forton, kaj liaj paradoksoj indis seriozan konsideradon. Li posedis tian majstrecan inteligenton kaj lia fantazio estis tiel senbride vigla, ke li, komencinte verki, ne povis veni al la fino. Supre li vojaĝis kun la Kreinto; malsupre li amikis kun tiuj, kiuj restis indiferentaj por la morto kaj la vivo, la fino kaj la komenco. Liaj eksplikoj kaj interpretado de la Taŭo estis vastaj kaj brilaj, profundaj kaj penetrantaj. Lia doktrino, harmonia kaj adekvata, atingis la pinton de la Taŭo. Plie, liaj teorioj pri la ŝanĝiĝado koncerne la fizikan mondon kaj liaj analizoj estis senlimaj kaj liberaj de ĉiaj katenoj de konvencioj. Ili estis originalaj kaj logikaj, profundaj kaj misteraj, tiel ke neniu povis sondi ilian fundon.

独与天地精神往来,而不敖倪于万物。不谴是非,以与世俗处。其数虽环玮,而连卞无伤也。其辞虽参差,而叔诡可观。彼其充实,不可以已。上与造物者游,而下与外死生、无终始者为友。其于本也,宏大而辟,深闳而肆;其于宗也,可谓调适而上遂矣。虽然,其应于化而解于物也,其理不竭,其来不蜕,芒乎昧乎,未之尽者。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin