Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §33-07

(GMT+08:00) 2019-04-04 09:06:22     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§33

§33-07

Huizi (Hui Shi) havis vastajn sciojn en multaj regionoj. Li skribis tiom multe, ke liaj verkoj sufiĉis por plenigi kvin ĉarojn, sed multaj el liaj ideoj heterogenaj estis eraraj, kaj liaj paroloj ne estis trafaj.

惠施多方,其书五车,其道桀驳,其言也不中。

Observante kaj analizante la estaĵojn kaj la aferojn en la mondo, li diris:

历物之意,曰:

"La senfine granda havas nenian limon kaj tial ĝi estas nomata 'granda infinito'; la senfine malgranda havas nenion en ĝi kaj tial ĝi estas nomata 'malgranda infinito'.

"至大无外,谓之大一;至小无内,谓之小一。

"La io, kiu havas nenian dikecon, ne povas akumuliĝi en volumenon, sed ĝi povas esti senfine etendiĝi.

"无厚不可积也,其大千里。

"Rigardate el la universala vidpunkto, la ĉielo estas tiel malalta kiel la tero, kaj la montoj estas tiel ebenaj, kiel la lagoj.

"天与地卑,山与泽平。

"Tuj kiam la suno atingas sian zeniton, ĝi jam dekliniĝas; la naskiĝo estas la komenca punkto de la morto.

"日方中方倪,物方生方死。

"La granda simileco diferencas de la malgranda diferenco, kio estas la etaj similecoj kaj la etaj diferencoj; la estaĵoj estas inter si tute similaj kaj tute diferencaj, kio estas la grandaj similecoj kaj la grandaj diferencoj.

"大同而与小同异,此之谓'小同异';万物毕同毕异,此之谓'大同异'。

"La sudo estas senfina kaj tamen ĝi havas la finon.

"南方无穷而有穷。

"Iri al la regno Yue hodiaŭ povas esti nomata alveni tien jam hieraŭ.

"今日适越而昔来。

"Aro da ringoj interkunigitaj povas esti malkunigitaj.

"连环可解也。

"Mi scias, ke la centro de la mondo estas norde de la regno Yan kaj ankaŭ sude de la regno Yue.

"我知天之中央,燕之北、越之南是也。

"Amu ĉion en la universo, ĉar la ĉielo kaj la tero estas unu tuto."

"泛爱万物,天地一体也。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin