Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §33-08

(GMT+08:00) 2019-04-08 10:40:20     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§33

§33-08

Huizi pensis, ke tiuj ĉi opinioj meritas grandan konsideradon en la tuta mondo. Li vojaĝis ĉien por disvastigi kaj lumigi tiujn ĉi temojn inter la dialektikistoj. Tiuj, kiuj amis argumentadon, trovis grandan plezuron en la diskutado pri la jenaj temoj:

惠施以此为大观于天下而晓辩者,天下之辩者相与乐之。

La ovoj posedas en si plumojn.

卵有毛。

La koko havas tri piedojn.

鸡三足。

Ying, la ĉefurbo de la regno Chu, entenas la tutan mondon.

郢有天下。

La hundo povas esti nomata kapro.

犬可以为羊。

La ĉevalo povas esti ovonaska.

马有卵。

La rano havas voston.

丁子有尾。

La fajro mem ne estas varma.

火不热。

La monto havas buŝon.

山出口。

La rado de veturanta ĉaro ne tuŝas la teron.

轮不辗地。

La okuloj ne vidas.

目不见。

La ideo ne povas atingi la objekton; eĉ se ĝi povas, la atingito tamen ne estas la objekto mem.

指不至,至不绝。

La testudo estas pli longa, ol la serpento.

龟长于蛇。

La ortilo ne povas fari kvadraton; la cirkelo ne povas fari cirklon.

矩不方,规不可以为圆。

La mortezo kaj la tenono ne povas perfekte alĝustiĝi unu al la alia.

凿不围呐。

La ombro de fluganta birdo neniam moviĝas.

飞鸟之景未尝动也。

La fluganta sago havas momentojn de halto kaj momentojn de moviĝo.

镞矢之疾,而有不行不止之时。

La hundido ne estas hundo.

狗非犬。

Unu flava ĉevalo plus unu nigra bovo faras tri.

黄马骊牛三。

La blanka hundo povas esti nomata nigra hundo.

白狗黑。

La orfa ĉevalido neniam havas sian patrinon.

孤驹未尝有母。

Se ĉiutage oni duonige tranĉas la bastonon longan je unu ĉi-o, la tranĉado neniam venas al la fino.

一尺之捶,日取其半,万世不竭。

Tiuj, kiuj amis argumenti pri tiuj ĉi propozicioj, fervore diskutadis kun Huizi, kaj la diskutado daŭris senkonklude dum ilia tuta vivo.

辩者以此与惠施相应,终始无穷。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin