Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §33-09

(GMT+08:00) 2019-04-08 10:40:20     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§33

§33-09

Kvankam tiuj dialektikistoj lertis en diskutado, Huan Tuan, Gongsun Long kaj iliaj similaj, havis ankaŭ sian limigitecon. Ili povis trompi homojn portempe, ŝanĝi iliajn ideojn, fermigi al ili la buŝon, sed ili ne povis konvinki ilin. Huizi pasigis siajn tagojn diskutante kun siaj kunparolantoj kaj fabrikadis la supre diritajn paradoksojn por embarasi la dialektikistojn de la tuta mondo.

桓团、公孙龙辩者之徒,饰人之心,易人之意,能胜人之口,不能服人之心,辩者之囿也。

Plie, Huizi rigardis sin kiel geniulon kaj senfine paroladis svingante sian lertan langon. Li eĉ dube diris: "Ĉu vere grandaj estas la ĉielo kaj la tero?" Li deziris superi ĉiujn siajn kontraŭulojn, tamen li ne vere komprenis la Taŭon.

惠施日以其知与人之辩,特与天下之辩者为怪,此其柢也。然惠施之口谈,自以为最贤,曰:"天地其壮乎!"惠施雄而无术。

Iu strangulo el la sudo, kiu estis nomata Huang Liao, demandis Huizi, kial la ĉielo ne falas kaj la tero ne malleviĝas? Li ankaŭ petis lin klarigi, kiel estiĝas la vento, la pluvo kaj la tondro. Huizi respondis tiujn ĉi demandojn senhezite kaj senpripense. Li eksplikis la leĝojn kaj la principojn de la estaĵoj en la mondo, senhalte babilante, sed li sentis sin ankoraŭ ne sufiĉe parolinta. Tial li aldonis abundon da pli absurdaj klarigoj. Li sopiris akiri grandan famon al si per venko super ĉiuj siaj kundiskutantoj, sed li ne estis akceptita de la ordinaraj popolanoj. Malforta en sia virta kulturiteco kaj forta en la studado pri eksteraj estaĵoj, li sekvis vojon mallarĝan, zigzagan.

南方有倚人焉,曰黄缭,问天地所以不坠不陷,风雨雷霆之故。惠施不辞而应,不虑而对,遍为万物说。说而不休,多而无已,犹以为寡,益之以怪,以反人为实,而欲以胜人为名,是以与众不适也。弱于德,强于物,其涂澳矣。

El la vidpunkto de la Taŭo de la ĉielo kaj la tero, la kapablo de Huizi estis tiel sensignifa, kiel la vana laboro de la moskito aŭ de la tabano. Liaj argumentadoj neniel kontribuis al la homa kompreno pri la estaĵoj en la mondo. Se la klereco de Huizi estas rigardata en kelkaj aspektoj, li povas esti kalkulata kiel sufiĉe multescia. Sed koncerne la aliron al la Taŭo, li ja iradis en la kontraŭa direkto! Anstataŭ fiksi sian menson sur la ĝusta komprenado de la mondo, li senlace malŝparis sian tempon kaj energion por akiri al si la renomon de lerta retoro. Kia domaĝo!

由天地之道观惠施之能,其犹一蚊一虻之劳者也,其于物也何庸!夫充一尚可曰愈,贵道几矣!惠施不能以此自宁,散于万物而不厌,卒以善辩为名。惜乎!

Huizi estis homo talenta, sed li erarvagis sur la malĝusta vojo, kiun li prenis por vojo kondukanta al la Taŭo, kaj li vane postkuris ĉiujn estaĵojn ĉiam sen reveno, same kiel homo penanta silentigi la eĥojn per siaj krioj aŭ penanta kuri pli rapide, ol lia ombro. Kia tragedio!

惠施之才,骀荡而不得,逐万物而不反,是穷响以声,形与影竞走也,悲夫!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin