Kiam ni oldos
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
Eto
Kiam ni
oldas en futur',
ni uzos irbastonon
kaj ni vivos kun kor-pur',
fartos kun plezur'.
Tiam ni
jam iros ne plu
longan vojon al foro.
Ni povos sidi sen bru',
mediti kun ĝu'.
Tiam ni
ne plu kun koler'
traktos ĉiujn aferojn,
nepre agu kun toler'
kaj ne kun fier'.
Tiam ni
eble sentos nin
soleca kun enuo,
ni pluvivu kun obstin',
ne plendu sen fin'.
Tiam ni
kaptos en memor'
tion kaj ĉi tion de
pasinto, sed en la kor'
grumblu en dolor'.
Tiam ni
probable vere
ne povos zorgi pri ni,
nek movi nin libere,
sed ni sincere
petos de
aliaj doni
helpon vere necesan,
ne ekstraĵon de oni
por ni bezoni.
Fine ni
kuŝos en lito
kun serioza malsan',
ni foriru kun spito,
kun brav-spirito.
*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).