Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §1-5

(GMT+08:00) 2019-04-08 15:16:20     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

1.

Tiuj, kiuj severe gardas sian moralecon, suferas solecon nur dumtempan;

tiuj, kiuj flate kroĉiĝas al potenculoj, estas destinitaj por senfina forlasiteco.

Personoj filozofemaj rigardas ekster la aferojn de la mondo

kaj direktas siajn konsiderojn al la postmorta reputacio.

Ili preferas suferi solecon dumtempan, ol senfinan forlasitecon.

栖守道德者,寂寞一时;依阿权势者,凄凉万古。达人观物外之物,思身后之身,宁受一时之寂寞,毋取万古之凄凉。

2.

Tiu, kiu havas malmulte da vivospertoj,

estas apenaŭ makulita per aĉaĵoj de l' mondo;

tiu, kiu estas multe vidinta la mondon,

estas plenplena de artifikoj kaj ruzaĵoj.

Tial, homo nobla preferas konservi siajn simplecon kaj krudecon,

ol fari sin tro mondsperta kaj taktoplena,

kaj preferas esti grandanima kaj tolerema,

ol fari sin fleksiĝema kaj tro singarda pri bagatelaj aferoj.

涉世浅,点染也浅;历事深,机械亦深。故君子与其练达,不若朴鲁;与其曲谨,不若疏狂。

3.

La koro de noblulo estas tiel serena, kiel la blua ĉielo, tiel klara, kiel la taglumo,

ke ĉiuj aliaj neniel povas ĝin miskompreni;

sed liaj talentoj estas tiel zorge gardataj, kiel juveloj altvaloraj,

ke ilin ĉiuj aliaj ne povas facile ekkoni.

君子之心事,天青日白,不可使人不知;君子之才华,玉韫珠藏,不可使人易知。

4.

Pura estas tiu, kiu tenas sin for de la potenco, riĉaĵoj kaj luksaĵoj,

sed tiu, kiu tuŝas tiaĵojn kaj restas senmakula, estas eĉ pli pura.

Nobla estas tiu, kiu ne konas ruzaĵojn kaj artifikojn,

sed tiu, kiu konas tiaĵojn kaj trovas neinda ilin uzi, estas eĉ pli nobla.

势利纷华,不近者为洁,近之而不染者尤洁;智械机巧,不知者为高,知之而不用者为尤高。

5.

La ofta aŭdado de vortoj malagrablaj al la orelo

kaj la ofta pensado pri aferoj malagrablaj al la koro,

efikas kiel akriga ŝtono, sur kiu ni plibonigas nian naturon kaj kondutadon.

Se ĉiu vorto aŭdita estas agrabla al la orelo,

kaj ĉiu afero pripensata estas agrabla al la koro,

tio egalas nur trempadi nian vivon en venenita vino.

耳中常闻逆耳之言,心中常有拂心之事,才是进德修行的砥石。若言言悦耳,事事快心,便把此生埋在鸩毒中矣。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin