Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §6-10

(GMT+08:00) 2019-04-10 14:24:19     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

6.

Kiam la vento furiozas kaj la pluvo torentas,

eĉ la birdoj vee aspektas.

Kiam la pluvo ĉesas kaj la vento mildiĝas,

la herboj kaj arboj kreskas vigle en freŝa suno.

El tio ni povas ekkompreni,

ke en la naturo neniu tago povas esti sen paca momento,

kaj en la homa koro neniu tago povas esti tute sen ĝojo.

疾风怒雨,禽鸟戚戚;霁月光风,草木欣欣,可见天地不可一日无和气,人心不可一日无喜神。

7.

Vera gusto ne kuŝas en aroma likvoro,

nek en rafinitaj pladoj;

ĝi estas nenio alia ol la preskaŭa sengusteco.

Homo, kiu atingis la perfektecon de virto,

ne kondutas mirinde, nek elstaras super aliaj.

Li troviĝas nur inter la ordinaruloj.

醲肥辛甘非真味,真味只是淡;神奇卓异非至人,至人只是常。

8.

Kvankam la universo ŝajnas esti en kvieteco,

tamen ĝiaj elementoj estas en konstanta movado.

La suno kaj luno rondkuras tage kaj nokte

kaj verŝas eternan lumon sur la teron.

Simile, la klera homo sentas sin pelata de urĝeco eĉ dum senokupeco,

kaj scias trovi ĝuon de ripozo eĉ en sia ĉiutaga klopodado.

天地寂然不动,而气机无息稍停;日月昼夜奔驰,而贞明万古不易。故君子闲时要有吃紧的心思,忙处要有悠闲的趣味。

9.

En la nokta silento, kiam homo sidas sola en meditado,

li ekhavas la senton, ke ĉiaj malbonaj ideoj malaperas,

kaj nur la pura sereneco regas en lia menso.

Ĉiufoje, kiam tio okazas,

li multe ĝuas la naturan inspiron,

kiu venas el lia vera interno.

Sed baldaŭ, ekkonstatante la realecon,

li ree sentas, ke por li ja estas malfacile ĵeti flanken la malbonajn pensojn,

kaj tiam hontego lin ekkaptas.

夜深人静独坐观心;始知妄穷而真独露,每于此中得大机趣;既觉真现而妄难逃,又于此中得大惭忸。

10.

Favoro ricevita plejofte alportas malfeliĉon,

tial, en tempo de memkontenteco,

oni nepre ne lasu sin kapturni de tio, kion oni atingis.

Sukceso povas sekvi post malsukceso,

tial oni nepre ne rezignu ĉion,

kio estas kontraŭ la deziro.

恩里由来生害,故快意时须早回头;败后或反成功,故拂心处切莫放手。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin