Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §11-15

(GMT+08:00) 2019-04-12 08:20:21     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

11.

Tiu, kiu prenas nefajnajn nutraĵojn kaj simplajn trinkaĵojn,

plejofte estas klara kiel glacio kaj pura kiel jado;

tiu, kiu vestas sin en silko kaj nutras sin per delikataĵoj,

emas humiliĝi kun fleksitaj genuoj kaj sklaveca mieno.

Tial la homaj aspiroj povas sin montri nur en la kora pureco

kaj en la malmultigo de la deziroj,

dum la alta moraleco povas facile perdiĝi

en la ĝuado de ĉetablaj plezuroj.

藜口苋肠者,多冰清玉洁;衮衣玉食者,甘婢膝奴颜。盖志以淡泊明,而节从肥甘丧矣。

12.

En via kondutado kontraŭ aliaj, estu larĝanima kaj tolerema,

ke neniu povos havi plendon kontraŭ vi.

Tiamaniere viaj grandanimaj agoj transvivos vian morton,

meritante senliman dankemon de la mondo.

面前的田地要放得宽,使人无不平之叹;身后的惠泽要流得长,使人有不匮之思。

13.

Irante sur mallarĝa vojeto, faru paŝon flanken,

por ke aliaj povu pasi.

Ĝuante bongustaĵon, apartigu parton el ĝi,

por ke aliaj dividu kun vi la plezuron.

Jen por vi la plej agrabla maniero konduti en la mondo.

径路窄处留一步,与人行;滋味浓的减三分,让人嗜。此是涉世一极乐法。

14.

Por vivi kiel vera homo, oni bezonas neniajn brilajn talentojn;

se oni nur liberigas sin de vulgaraj deziroj,

tiam oni povos esti kalkulata inter la eminentuloj.

Por progresadi en studado, oni bezonas nenian specialan metodon;

se oni nur liberigas sin de materialaj pensoj, kiuj ĝenas la menson,

tiam oni povos eniri en la regnon de la saĝuloj.

作人无甚高远的事业,摆脱得俗情便入名流;为学无甚增益的工夫,减除得物累便臻圣境。

15.

Por amikiĝi kun aliaj, oni bezonas iom da kavalireco.

Por esti vera homo, oni devas konservi puran koron.

交友须带三分侠气,作人要存一点素心。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin