Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §26-30

(GMT+08:00) 2019-04-19 09:19:50     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

25.

Aroganteco kaj fanfaronado estas la rezulto de malbonaj influoj de ekstere.

Se tiaj influoj estas subpremataj,

tiam sanecaj tendencoj povos plivigliĝi.

Pasiaj deziroj kaj konfuzaj ideoj venas el nenormalaj kaj malvirtaj pensoj;

nur senigite je tiaj malbonaj pensoj,

oni povas havi sian veran naturon retrovita.

矜高倨傲,无非客气,降伏得客气下,而后正气伸;情欲意识,尽属妄心,消杀得妄心尽,而后真心现。

26.

Se oni meditas pri la gusto de nutraĵo post satmanĝo,

malaperas tute la agrabla sento de la ĝuo de diversgustaj frandaĵoj.

Se oni remaĉas la pensojn pri karnaj plezuroj post satiĝo je amorado,

la sceno de nuda sekskuniĝo ne estas plu tiel forte ekscitanta.

Tial, se oni povas uzi rimorsan penton pri sia farita kulpo,

por dispeli konfuzitecon ĉe estonta misago,

tiam oni havos sian naturon refirmigita kaj ne plu kulpos misagojn.

饱后思味,则浓淡之境都消;色后思淫,则男女之见尽绝。故人当以事后之悔,悟破临事之痴迷,则性定而动无不正。

27.

Tiu, kiu okupas gravan regnoficistan postenon,

devas nutri sian spiriton per la simplaj pensoj de ermito,

kiu vivas en montoj kaj arbaroj.

Tamen la ermito, kvankam loĝanta en izoliteco,

neniel devas forlasi la altan ambicion kaj la kapablon servi al la regno.

居轩冕之中,不可无山林的气味;处林泉之下,须要怀廊庙的经纶。

28.

Vivante en la mondo,

oni ne esperu akiri al si meritojn;

se oni nur ne faras erarojn,

oni akiras meritojn.

Donante bonfarojn al aliaj,

oni ne esperu dankojn pro tio;

se oni nur ne vekas rankoron ĉe aliaj,

tio estas dankemo sufiĉa.

处世不必邀功,无过便是功;与人不要感德,无怨便是德。

29.

Peni fari bonajn agojn estas bela virto.

Sed se oni trolacigas sin en la procezo,

tiam oni ne povos ĝojigi sian koron per tio.

Rigardi kun indiferenteco riĉecon kaj potencon estas nobla kvalito.

Sed se oni staras tro aparte de mondaj aferoj,

tiam oni ne povos doni helpojn al homoj,

nek alporti utilon al la mondo.

忧勤是美德,太苦则无以适性怡情;淡泊是高风,太枯则无以济人利物。

30.

Juĝante personon, kiun trafis malfeliĉo kaj ruiniĝo,

oni devas konsideri liajn originajn aspirojn kaj ambiciojn.

Juĝante personon, kiu ŝajne jam atingis sukceson,

oni devas ekzameni lian finan situacion.

事穷势蹙之人,当原其初心;功成行满之士,要观其末路。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin