Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §31-35

(GMT+08:00) 2019-04-22 08:18:00     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

31.

Homo riĉa kaj altranga devas esti grandanima,

kaj neniam estas enviema, nek avara;

ĉar alie li agos kiel homo malriĉa,

kaj kiel do li tiam povus efektive ĝui sian riĉecon?

Saĝa klerulo devas esti modesta kaj humila,

kaj ĉiam teni siajn talentojn kaŝitaj.

Se li paradas per ili, tiam li agos kiel stultulo,

kiel do li povus ne sin ruinigi en la fino?

富贵家宜宽厚,而反忌刻,是富贵而贫贱其行,如何能享?聪明人宜敛藏,而反炫耀,是聪明而愚懵其病,如何不败!

32.

Nur malsuprenirinte sur malaltan lokon,

oni povas ekkoni la danĝeron de ascendo al alta loko.

Nur sin trovante en mallumo,

oni konstatas, kiel forte blindigas la okulojn la brilo.

Alkutimiĝinte al kvieteco,

oni eksentas la lacecon de troa moviĝado;

kaj nur tiu, kiu estas kulturita al silentemo,

abomenas la malagrablecon de babilado.

居卑而后知登高之为危,处晦而后知向明之太霭,守静而后知好动之过劳,养默而后知多言之为躁。

33.

Forpelinte el sia koro la pensojn pri riĉeco kaj rango,

oni povas liberigi sin de la vulgareco de la mondo.

Forĵetinte el sia menso la ideojn pri virto kaj moraleco,

oni povas eniri en la subliman regnon de perfekta belo.

放得功名富贵之心下,便可脱凡;放得道德仁义之心下,才可入圣。

34.

Deziro pri famo kaj riĉeco ne nepre malutilas al la naturo de homo;

estas la troa memfido, el kiu estiĝas malutilo al la homa koro.

Belaj muzikoj kaj karnaj plezuroj ne nepre malhelpas al homo perfektigi sian virton;

estas la misuzo de lia saĝo, kiu metas obstaklon inter li kaj lia perfektiĝo.

利欲未尽害心,意见乃害心之蟊贼;声色未必障道,聪明乃障道之屏藩。

35.

La homaj sentoj kaj la mondaj aferoj estas en konstanta ŝanĝiĝado,

kaj la vivovojo estas malglata kaj malebena.

Sin trovante en seneliro, oni devas scii retroiri unu paŝon,

kaj venante al libera vojo, oni devas scii fari vojon ankaŭ al aliaj.

人情反覆,世路崎岖。行不去处,须知退一步之法;行得去处,务加让三分之功。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin