La bovo (trad.) | Pej Piaŭ | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-04-22 08:35:43     Redaktoro:Li

La bovo

Verkis Ye Shengtao

Tradukis Pej Piaŭ

Loĝante kelkajn jarojn en vilaĝo, ĉiutage mi vidis bovojn. Sed ĝis nun, kio ankoraŭ sin prezentas antaŭ miaj okuloj, estas nur la grandaj okuloj de bovo. En vintro bovo ligita ĉe pordo sin banis en la suno. Ĝi kuŝis, seninterrompe ŝmacante per la lipoj, tiam ĝiaj okuloj estis eĉ pli grandaj ol kiam ĝi laboris. Ŝajnis, ke en la okuloj de la bovo plejparte estas blanko – morna blanko. Tiel mi diras, probable pro tio, ke la blanko estas rete surkovrata de sangostrioj. Mi opiniis, ke, kiam tiuj ĉi du koloroj miksiĝas kune, tio povus rememorigi la scenon, en kiu la kvieteco de mortinto reliefigas la plorbruon de funebrantoj. La okuloj de la bovo estis tiel grandaj, tiel alte elstarigitaj, ĝis ke mi timis ilin. Mi eniris la korton preter la bovo, ĉiam atentante ĝiajn du alte elŝovitajn okulojn, kiuj min fikse rigardas. Mi ne povis ne imagi, ke ĝi tiel rigardas, rigardadas min senmove… kaj abrupte leviĝus kaj sturme puŝiĝus al mi. Vere mi sentis, ke la okuloj entenas malamon. Mi eĉ komprenis, kial ĝi tiel ĵetas al mi rigardon, kaj sekve, mi preteriris ĝin ĉiam malproksime. Iafoje mi atentis, kiel ĝi agos, sed ĝi stulte nur fiksrigardis min, tiam mi havis la senton, ke en ĝiaj okuloj ŝajne sin trovas io alia kaj embarasa.

En nia korto estis infanoj viglaj, naivaj, kompreneble ankaŭ petolaj. Printempe ili kaptis papiliojn, somere hokis ranojn. Kiam la greno maturiĝis, ĉie estis grasaj akridoj, kiujn ili kaptis, enforne brezis kaj manĝis. En vintro videblis neniaj etaj estaĵoj, ili do ludis kun bovo.

En kelkaj okazoj mi vidis, ke la bovo ekkoleris kaŭzite de ili: ĝi ĉirkaŭiras la palison al kiu ĝi estas alligita, foje kaj refoje turniĝante. Kun la kapo klinita, la kornoj oblikviĝantaj, kaj la okuloj kvazaŭ elstariĝantaj el la okulanguloj, ĝi puŝus sin al la ĉielo kaj la tero, por ke ili estu inversaj.

La infanoj ludis tiamaniere: ili staris ĉiu malproskime, levis ŝtonetojn, ĵetis ilin al ĝi. Komence la ŝtonoj ne estis grandaj, kiuj, ĵetiĝinte sur ĝin, vekis nur supraĵe tremeton ie sur la haŭto de la bovo, kvazaŭ kiel la buŝangulo ĉe ni ekmoviĝetus. Iom poste la ŝtonoj levitaj estis pli grandaj; kiam tiaj ŝtonoj forĵetiĝis sur la bovon, ĝi, turninte la kapon, minace okulpafis la infanojn. Se tiam aperis knabo, kiu estis aparte kuraĝa kaj esceptokaze sprita, li prenis bambuan stangon el la bambuĝardeno. Fore li etendis la stangon por eksciti la voston de la bovo, tiel ke ĝi ekflamu per kolero. Sed mi neniam vidis, ke ili ekscitas ĝian kapon. Mi pensis, ke eĉ infanoj elrigardas en la paro da grandaj okuloj ian signifon embarasan.

En la fino de la ludo, la bovo stariĝis, kaj sekve la infanoj subite diskuris en ĉiu direkto. Al tia ludo mi jam tre kutimiĝis.

Foje iu jare-dungita kamplaborulo eliris el la korto. Kvankam ĉirkaŭ tridekjara, li same kiel knabo amis ludi. Kaptinte unu el la infanoj, "ne foriru," li diris, "se, vidinte bovon, vi forkuras, kiel do vi alitage vivos de kampa laboro?" Li ridetis al mi, dirante: "Vere, bovon ne meritu timi. Ĉu ĝi estas giganta? Ĝi ne puŝiĝas al homo. La okuloj de bovo estas diferencaj de kiaj ni juĝas ĝin."

Jen la diraĵo de la kamplaborulo al mi:

"Ekzemple, tio, kion ni vidas ligna paliso, en la okulo de bovo tamen estas kiel ĉielsubtena kolono. Ekzemple pli: sin trovas pli ol dek muoj da rizkampo, kiu en la bovokuloj estas senlima kaj senranda. La aĵoj en la rigardo de bovo estas pli grandaj, multege pli grandaj, ol ilia origino. Ĝi vidas nin homojn tiel altaj kaj gigantaj kiel la kvar gardistoj de Budho. Starante antaŭ ni ĝi ektimas, ne kuraĝas rezisti; kiel ajn ni traktus ĝin, kontraŭ tio ĝi ne kuraĝus rezisti. Ĝi supozas, ke ni povas ĝin pinĉmortigi nur per du fingroj aŭ forbati ĝin en nubojn nur per la pieda dikfingro; kaj ŝajnas al ĝi, ke nia vaporblovo kvazaŭ pluvas. Sekve de tio, ĝi devas nur subigi sin al ni: kiam ni plugas teron, ĝi devas servi al tio ĉu en bona vetero, ĉu en la malbona, sen iaj ajn plendoj. Ĉu ne estas bone, kara sinjorido? Feliĉe la bovo havas tian paron da okuloj, alikaze, ĝi lasas sin submetiĝi al la arbiro de homoj? Ĝi estas tiel granda kaj krude fortega; se ĝi tretus vin je la piedo, kiu dolorus kelkajn tagojn. Efektive, ni kvin homoj ne povas egali al unu bovo, sed bonŝance, la bovo juĝas laŭ siaj okuloj, ke unu el ni povas esti supera al pli ol dek bovoj."

Poste, ĉiufoje, kiam mi eniris en la korton, mi ĉiam priatentis la okulojn de la bovo. Tiam mi ekkomprenis, kio estas la esenco, kiu konfuzigis min antaŭe. La flavaj, malpuraj pupiloj, la okuloj ĉiam rekte direktiĝantaj antaŭen, ĉiu kun tima esprimo, ĉiuj ĉi tiuj aliformas la malamon en la bovokuloj en rankoron. El la starpunkto de la bovo mi pensas: se la okuloj de bovo povus esti forigitaj kaj ĝi fariĝus blinda, tio ja estas inda, ĉar ĝi akirus liberecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin