Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §41-45

(GMT+08:00) 2019-04-24 10:54:46     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

41.

Se iu grandanime traktas sin mem kaj ankaŭ aliajn kun konsideroj,

tiam ĉie ĉirkaŭ li regas grandanimeco.

Se iu malgrandanime traktas sin mem kaj ankaŭ aliajn sen konsideroj,

tiam ĉie ĉirkaŭ li regas malgrandanimeco.

Tial la noblulo devas eviti en sia ĉiutaga vivo

kiel troan konsideremon, tiel ankaŭ troan indiferentecon.

念头浓者自待厚,待人亦厚,处处皆厚;念头淡者自待薄,待人亦薄,事事皆薄。故君子居常嗜好,不可太浓艳,亦不宜太枯寂。

42.

Aliaj havas riĉaĵojn;

mi havas spiriton nutritan per moraleco kaj virto.

Aliaj havas altan rangon;

mi havas senton de justeco.

La noblulo, kiu penas perfektigi sian virton,

ne devas esti katenita per alta rango kaj grasa salajro.

La homo ja kapablas konkeri la Ĉielon,

kaj liaj pensoj kaj sentoj povas atingi ien ajn, kien lia volo ilin direktas;

tial la noblulo neniel devas esti nur kiel vazo, kiun formis la Ĉielo.

彼富我仁,彼爵我义,君子故不为君相所牢笼;人定胜天,志一动气,君子亦不受造化之陶铸。

43.

Peni atingi sukceson sen doni al vi altan celon

estas kiel forskui polvon de via vesto en polva aero

aŭ kiel lavi viajn piedojn en kota flako.

Kiel do vi povas tiamaniere senigi vin je la vulgareco?

En via kondutado en la mondo, se vi ne faras cedojn,

vi estas kiel nokta papilio fluganta en kandelflamon

aŭ kiel virkapro kaptiĝanta per la korno en plektobarilo.

Kiel do vi povas tiamaniere trovi pacon kaj kontentecon en la vivo?

立身不高一步立,如尘里振衣,泥中濯足,如何超达?处世不退一步处,如飞蛾投烛,羝羊触藩,如何安乐?

44.

Tiu, kiu sin dediĉas al lernado,

devas kolekti siajn distritajn pensojn

kaj koncentri sin sur la studojn.

En la kulturado de virto,

se la celo estas nur akiri riĉaĵojn kaj famon,

la atingoj certe fariĝos vantaj.

En la studado,

se la tuta intereso kuŝas nur en la recitado de versaĵoj kaj aprezo de beletraĵoj,

tiuokaze ankaŭ la pliprofundiĝo fariĝos neebla.

学者要收拾精神,并归一路。如修德而留意于事功名誉,必无实诣;读书而寄兴于吟咏风雅,定不深心。

45.

Ĉiu posedas grandan kompatemon.

Buĉistoj kaj ekzekutistoj, same kiel la sankta Vimalakirti*,

egale havas tiun ĉi inklinon en sia naturo.

Ĉie en la mondo ni povas trovi bonan humoron veran,

egale ĉu en luksa domego aŭ en modesta dometo.

Nur la avido kaj karna deziro obskurigas nian koron,

ke ni preterlasas la grandan kompatemon kaj la bonan humoron.

Kvankam la okazo jam sin prezentas al ni vizaĝ-kontraŭ-vizaĝe,

Tamen en efektiveco ni estas disigitaj for de ĝi je mil lioj!

*Vimalakirti: Persono en budhismaj sutroj, samtempa kiel Ŝakjamunio.

人人有个大慈悲,维摩屠刽无二心也;处处有种真趣味,金屋茅檐非两地也。只是欲闭情封,当面错过,便咫尺千里矣。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin