Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §46-50

(GMT+08:00) 2019-04-25 11:01:43     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

46.

Por perfektigi sian virton kaj kulturi sin laŭ la Taŭo,

oni devas havi menson rezisteman al eksteraj allogoj,

kvazaŭ ĝi estus el ligno aŭ ŝtono.

Se oni estas facile tentata de profito kaj famo,

oni enkaptiĝos en la reto de materialaj deziroj.

Tial tiu, kiu deziras savi la mondon kaj fari bonon al sia regno,

devas havi la temperamenton de vaganta bonzo.

Se oni estas obsedata de pensoj pri famo kaj riĉeco,

oni certe falos en abismon de danĝeroj.

进德修行,要个木石的念头,若一有欣羡,便趋欲境;济世经邦,要段云水的趣味,若一有贪著,便堕危机。

47.

Ne nur la agoj kaj vortoj de bona homo estas serenaj,

eĉ en la sonĝoj lia spirito estas en harmonio kaj kvieteco.

Koncerne homon malbonan,

ne nur liaj agoj estas ferocaj kaj violentaj,

eĉ liaj paroloj kaj ridoj perfidas murdemon.

吉人无论作用安详,即梦寐神魂无非和气;凶人无论行事狼戾,即声音咲语浑是杀机。

48.

Kiam la hepato suferas malsanon,

la okuloj malklariĝas.

Kiam la renoj suferas malsanon,

la aŭdado difektiĝas.

Kvankam la perturboj estas en lokoj nevideblaj,

tamen la simptomoj estas percepteblaj por ĉiuj.

Tial, se noblulo volas, ke neniaj kulpoj liaj manifestiĝu en lokoj videblaj por ĉiuj,

li devas antaŭ ĉio certigi, ke nenio misa estu ĉe li en lokoj kaŝitaj for de la homaj okuloj.

肝受病则目不能视,肾受病则耳不能听。病受于人所不见,必发于人所共见。故君子欲无得罪于昭昭,必先无得罪于冥冥。

49.

Nenia feliĉo estas pli granda ol havi malmulte da zorgoj.

Nenia malfeliĉo estas pli granda ol havi suspektemon.

Nur la homo premata de zorgoj scias, ke malmulte da zorgoj alportas feliĉon,

kaj nur la homo kun trankvila menso scias, ke suspektemo alportas malfeliĉon.

福莫福于少事,祸莫祸于多心。惟苦事者,方知少事之为福;惟平心者,始知多心之为祸。

50.

En la tempoj de paco la kondutado de homoj devas esti kvadrateca;

en la tempoj de malordo ĝi devas esti rondeca;

kaj kiam la regno dekadenciĝas, la agoj de homoj devas esti kaj kvadratecaj kaj rondecaj.

Traktante bonulojn, oni devas esti tolerema;

traktante malbonulojn, oni devas esti severa;

kaj traktante homojn ĝenerale, oni devas esti kaj tolerema kaj severa.

处治世宜方,处乱世当圆,处叔季之世当方圆并用。待善人宜宽,待恶人当严,待庸众之人宜宽严互存。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin