Doloro de la mondo
okaze de incendio ĉe Nia Damo de Parizo
Vejdo
Staras jen impone l' katedralo
pli ol okcent jarojn, ho, ĉe Sejno
konstruita sub land-solidaro
franca per labor' kaj granda peno.
Sed nun ĝin envolvas incendio
senkompate, skue kaj kruele.
Flamoj lekas ĝin en kremacio
klake kaj krepite, ja ribele.
La simbola spajr' kolapsas fale,
la tegment' truiĝas tuj oscede,
rozfenestroj senkoloras pale,
ĝenas ĝin demona fajr' obsede.
Francoj preĝas, ploras kun doloro,
ankaŭ ĉagreniĝas l' mond' en koro.
15-04-2019