Neĝas en mia mondo (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-05-06 13:56:49     Redaktoro:Xiong

Neĝas en mia mondo

 

Verkis Chi Zijian

Tradukis Vejdo

 

Mi ŝatas reiri al mia hejmloko, ĉar tie miaj okuloj, animo kaj piedoj havas idealan lokon por promeni trankvile. Nur tri ĝis kvin minutojn bezonas iri de mia loĝejo al la pitoreskejo priskribita de mi. Mi kutime elektas vesperkrepuskon kiel tempon libere promeni. Mi ekiras de la nordo al la sudo, laŭ la digo aŭ la riverbordo. Kiam mi paŝas sur la digo, mi renkontas la maljunulon, kiu pelas gregon da kaproj al la hejmo. Tiuj kaproj, irante sur la deklivo de la digo, rodas verdajn herbojn, kvazaŭ ili ne volus reiri al sia stalo. Mi ankaŭ ofte vidas maljunulinon, kiu revenas kun aro da nigraj anasoj, kiuj ŝin sekvas obeeme. Mi preferas promeni laŭ la riverbordo ol laŭ la digo, ĉar mi ŝatas speguliĝon de la vespera sunlumo ondantan en la rivero, kies surfaco estas la plej bela ripozejo por la subiranta suno. La vespera suno speguliĝanta en la akvo estas ankoraŭ pli pompanta ol la vespera suno mem. Kompreneble videblas montetoj kaj salikarboj projekciitaj sur la akvosurfaco, kiu ŝajnas pentraĵo tuĉita per la vespera suno, arboj, nuboj kaj brizo. Pere de ondetoj la brizo vivigas la pentraĵon. Kiam la brizo blove krispigas la riverakvon, la leviĝantaj ondetoj rompe diserigas la projekciitajn bildojn de la subiranta suno, nuboj kaj arboj, igante la kolorojn sur la akvosurfaco apartigitaj dum momento, tiel ke tridimensia impreso prezentiĝas, simila al fama moderna pentraĵo. Mi tre ŝatas rigardi tian bildon. Pro tio, se neniu brizo donas helpon aŭ neniaj ondetoj ludas sur la akvosurfaco, mi, klininte min, levprenas kelkajn rulŝtonojn kaj ĵetas ilin en la akvon. Tiam la bildo sur la akvo tuj varias, kaj sidante sur la bordo, mi kviete pririgardas ĝin dum kelka tempo. Kompreneble mi ne kuraĝas sidi tie longe, ne pro tio, ke la sombra malvarmo sur la bordo min atakas, sed pro tio, ke kuloj senĉese alflugas kaj zumadas ĉirkaŭ mi, kaj mi ne volas, ke mi provizas ilin per vespermanĝo el mia sango.

Kiam mi sentas min laca, okupiĝante pri verkado en la kabineto, mi nur eklevas miajn okulojn kaj mi povas okule ĉirkaŭpreni montetojn ekster la fenestro. Oni diras, ke la verdaj montoj estas okulplaĉaj, sed fakte ankaŭ plaĉas al okuloj tiuj blankaj montoj longe kovritaj per neĝo, kiuj similas blankajn elefantojn devenantajn el la ĉiela lando. Kompreneble tra la fenestro mi povas observi la nubojn flosantajn tien kaj reen. Nuboj ne nur ŝanĝiĝas rapide en formo, sed ankaŭ iliaj koloroj. Antaŭ momento vidiĝis densa maso da griza nubo, kaj dum flosado ĝi dispeciĝas en kelkajn boatformajn nuberojn, kies koloro fluoreske blankas. Se la ĉielo estus blanka papero, nuboj estus inkmakuloj disverŝitaj sur ĝi, kelkaj dense malhelaj kaj aliaj hele palaj. Tio indikas, ke en pentrado nuboj servas kiel kreivaj elementoj.

Ĉu vintre ĉu somere, se la lunlumo sufiĉe altiras, mi malŝaltas la lampon en la dormoĉambro, distiras la fenestrokurtenojn, kaj kuŝiĝas en la liton por ĝui la lunon. La lunlumo flue filtriĝas tra la fenestrokrado en la ĉambron kaj prilumas la liton, kiu rebrilas per varma kaj blanka lumo. Banite en la lunlumo mi ŝajne ekhavas la belan senton promeni en nuboj. En ĵus pasinta Aŭtunmeza Festo mi tiamaniere aprezis la lunon, kuŝante en la lito. Tiutage la ĉielo plenis je densaj nuboj. Dumtage disversiĝis frosta pluveto kaj post tagmezo la unua neĝeto de la komenca vintro nerimarkite ekfalis. Rigardante la neĝerojn flirti papilie, mi konsideris, ke mi ne povos vidi la lunon nokte. Tamen ĉirkaŭ je la sepa la luno subite eligis kelkajn lumstriojn tra nuboj en la oriento, kvazaŭ heroldante ĝian solenan alvenon ĉe la noktomezo. Post la oka nubtavoloj maldensiĝis kaj la luno montris sian vizaĝon momentete el inter la ruliĝantaj nuboj. Post la naŭa la kolosaj nubtavoloj, kiel milion-nombra trupo, transpasis la Arĝentan Riveron (Laktan Vojon), plejmulte malaperis senspure, kaj la luno malkaŝis sian tutan vizaĝon. Eble pro baptado de dumtagaj pluvo kaj neĝo, ĝi aspektis ekstreme klara kaj pura. Kuŝante sur la lito, mi rigardis ĝin. Banite en ĝiaj silkecaj lumradioj, mi sentis, ke bona tempo malpeze frapetas mian frunton, kaj mi ekhavis ekstreme teneran kaj feliĉan senton en la koro. Post momento aperis alia aro da nuboj tre maldensaj, kvazaŭ ili servus kiel kolora vesto por la luno, ĉar kiam ili amase ĉirkaŭis la lunon, tiu, per sia amema koro, prilumis la nubojn, kiuj siaflanke emanis koloran nimbon. Koloraj nuboj montriĝis mason post maso, kaj la luno aspektis kiel kolosa mielpampelmuso, kiu donis la impreson, ke ĝia pala brilo elspiras densan dolĉan aromon. Ĉe noktomezo nuboj tute vanuis. La luno ĉe la zenito kvazaŭ dronis en lagakvo kaj la ĉielo sin montris ankoraŭ pli lazura ol tiu de la serena ĉielo. Vere malfacile videblis tiu aŭtunmeza luno jam travivinta ventblovon, pluvadon, prujnadon kaj neĝadon. Post aprezado de tia luno, mi tiunokte havis sonĝon, en kiu plene regis hela lumo.

Mi ankoraŭ memoras, ke la duan de la unua lunmonato de 2002 mi kaj mia edzo estis invititaj al manĝo ĉe la hejmo de la frato situanta sude de la urbo. Ni ne prenis aŭtomobilon en la urbo, sed piediris sur la diga vojo ĉirkaŭ la malgranda urbo.Tiutage neĝis. Ĝenerale neĝa vetero estis varma, kvazaŭ neĝeroj rezistus la frostfluon per sia malforta korpo. Sur la digo videblis neniu signo de homoj. Nur ni solaj senvorte paŝis manon en mano sur la neĝo. La montetoj aspektis malklare en la neĝo, dum la rivero piede de la digo senformiĝis sub dika kovro de la neĝo. La konturoj de la salikoj kaj verdaj poploj sur la bordo vidiĝis malprecize. La ĉielo kaj la tero sin montris tiom vastaj kaj profundaj, sed tiom intimaj. Irante, mi subite faligis larmojn. Mi vere sciis, ke larmado ĉe la sojlo de la nova jaro ne estas deca nek bonaŭgura, sed mi ne povis deteni min, ĉar tiu senkompara beleco naskigis al mi tristan senton. Tri monatojn poste mia edzo forlasis min. En la vintro de tiu jaro nur mi sola iris sur la digo plene kovrita per blanka neĝo. Tiam mi subite venis al la kompreno, kial mi larmis tiutage, ĉar la ĉielo kaj la tero sugestiis al mi, ke la bela sento forlasos min por ĉiam kaj mi estos ĉirkaŭita de la malvarma tristeco de la antikveco por eterne!

Feliĉe verdaj montoj kaj riverfluoj ankoraŭ ekzistas, salikoj kaj verdaj poploj sur la bordo ankoraŭ ekzistas, kaj ankaŭ la morgaŭo, tiel ke miaj okuloj kaj animo havas lokon por nesti kaj mia plumo havas la tiklajn punktojn de la plej emociplena sento por verkado. Tial mi ankoraŭ ŝatas promeni ĉe vesperkrepusko, rigardi la subirantan sunon en akvo kaj spekti falantajn foliojn en vento kaj montetojn en neĝado. Mi ne timas maljunan kadukiĝon, ĉar mi volas, ke kiam miaj nigraj haroj blankiĝos, la lunlumo fandiĝu kun miaj haroj, por ke la lunlumo ne povu distingi ĉu ĝi estas la lunlumo aŭ miaj blankaj haroj, nek mi povu distingi ĉu ĝi estas miaj haroj aŭ la lunlumo sur la kapo. En nokto antaŭ kelkaj tagoj mi faris sonĝon pri neĝego. Mi sola iris al neĝflirtanta loko, kie troviĝis domoj ĉie, sed videblis neniu signo de homoj. Mi povis vidi nenion alian ol dancantajn neĝflokojn. Neĝeroj frapis mian vizaĝon tiom friske, tiom malsekete kaj tiom intime. Kiam mi vekiĝis el la sonĝo, estis mallume profunda nokto ekster la fenestro. Mi rememoras, ke en kia ajn sezono de la jaro mi faras sonĝojn pri neĝeroj, malgraŭ birda pepado kaj flora aromado ekster la fenestro. Ŝajnas al mi, ke tio, kio ĉirkaŭas min, destinas esti la mondo refreŝiga sed tristiga, romantika sed frosta. Mi sentis min iom emociita kaj urĝeme volis skribi kelkajn vortojn sur la blanka papero. Mi etendis la manon por ŝalti la lampon ĉe la litkapo, sed ĝi ne lumiĝis, eble pro tio, ke okazis elektra interrompo dumnokte. Mi ŝaltis la poŝtelefonilon kaj sub ĝia malhela lumo mi skribis per plumo sur printpapero tiujn vortojn, kiuj plej bone esprimis miajn penson kaj senton. Kaj poste mi reiris al la lito kaj daŭrigis mian sonĝon.

Tiuj vortoj estas: neĝas en mia mondo.

Jes, neĝas en mia mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin