Enkonduko de Strangaĵoj de Liaozhai | Hu Guozhu | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-05-13 16:03:35     Redaktoro:Xiong

Sonet-preface

Guozhu

 

Notoj de LIAOZHAI1 — frukto de genio,

verko kun sankta indigno justama2,

kiel "Reĝ' de noveloj en Ĉinio

antikva", dum jarcentoj brilis fama,

 

skribis pri vulpoj, monstroj kaj fantomoj,

kiuj virtas ol homoj pli superaj.

Al koruptiĝaj regantoj kaj fi-homoj

ĝi skurĝas per pikadoj plej severaj3.

 

Ne velkas lande kaj monde l' furoro.

Rekord' mirinda, rara, senkompara.

Traduk' en plena teksto — jen laboro

benediktana, penado multjara.

 

Nun aperigu ĝin en Esperanto,

por via apreco, kara leganto!

 

Notoj

1 Strangaĵoj de Liaozhai (ĉine: Liao Zhai Zhi Yi), majstra verko el ĉ. 500 mirrakontoj far Pu Songling (1644-1715).

2 En Aŭtora Prefaco s-ro Pu Songling nomis sian libron "verko kun just-ama indigno".

3 La tuta dua strofo estas citaĵo de surskribo far Guo Moruo (1892-1978) al la Muzeo de Pu Songling.

 

ENKONDUKO

Strangaĵoj de Liaozhai estas kolekto de ĉ. 500 noveloj en la ĉina klasika skriblingvo, kiun pretigis la aŭtoro Pu Songling per jardeko da penado kaj dumviva plibonigo kaj rafinado. Kia ĝi impresas al la publiko? Ĝuste kiel la proverbo diras: En okuloj de mil spektantoj estas mil Hamletoj. Tiel okazis ankaŭ ĉe la legantoj de Strangaĵoj de Liaozhai: por unuj ĝi imponas kiel la Reĝo inter noveloj en la historio de ĉina literaturo, por aliaj ĝi allogas kiel la Dekamerono, por la triaj ĝi interesas kiel la Mil kaj Unu Noktoj. Pro la mondo de feoj kaj fantomoj oni facile ekmemoras pri La Purgatorio de Danto... Laŭ memkonfeso de la aŭtoro en 1679, ĝi estas libro de justama indigno. Jes, kiam la aŭtoro verkas, bolas grandaj indignoj en la sino de la aŭtoro.

Pu Songling havas kapablon por multflanka verkado kaj tre altan aspiron por sia vivo. Li estas talenta, eminenta kaj diligenta. En sia 19-a jaraĝo li jam famiĝis per la akiro de triobla ĉampioneco en lokaj ekzamenoj. Li persiste daŭrigis la partoprenadon en ŝtataj oficistigaj ekzamenoj dum la sekvaj jaroj ĝis sia vivofino. Tamen, homo pafas, Dio trafas. Bedaŭrinde por Pu Songling la Dio ofte estas blinda aŭ kun okuloj kiuj rigardas inversen. La Dio promociis nur banalajn senkapablulojn kaj selekte forigis verajn talentulojn. Travivinte multe da elrevigaj sortbatoj, Pu Songling sentas fortajn indignojn kaj li elverŝis tion en la novelaro Strangaĵoj de Liaozhai.

Pri kio liaj indignoj celas?

unue, pri la malbeninda sistemo de elekto de ŝtatoficistoj per ŝtataj ekzamenoj.

due, pri la mallumo en la rondo de regantoj.

Trie, pri la dekadenco de la socia moralo.

kvare, pri la malracia katenado al gefraŭloj en la geedziĝo.

Dum sia vivo Pu Songling restis malriĉa instruisto de privata lernejo en dezerta vilaĝo. Ĝis la vivfino Pu Songling ne vidis la eldonon de Strangaĵoj de Liaozhai! kiu disvastiĝis nur en formo de mankopiaĵoj. Kiam aperis la unua presita eldono de Strangaĵoj de Liaozhai, la aŭtoro Pu Songling jam forpasis pli ol duon-jarcenton. En sekvaj jaroj aperis pli kaj pli multaj eldonoj de Strangaĵoj de Liaozhai. Oni tiel rakontis pri ĝia furoro, ke preskaŭ en hejmo de ĉiu klerulo troviĝas la verko Strangaĵoj de Liaozhai sur la legotablo. Ĝi eĉ iris trans landlimo al la mondo per tradukoj en pli ol 20 fremdaj lingvoj. Nun ĝi ankoraŭ tenas la rekordon ke ĝi estas la verko kun plej multaj fremdlingvaj tradukoj inter la verkoj de antikva ĉina literaturo. En Muzeo de Pu Songling la vizitantoj povas vidi la libron Strangaĵoj de Liaozhai eldonitan en diversaj fremdaj lingvoj. Sed, kiam mi vizitis la Muzeon en 1992, tiam en la muzeo ankoraŭ estis neniu eldono en Esperanto. Alia fakto estas ankaŭ atentinda, krom en la japana kaj korea lingvoj, mankas la tradukoj en plena teksto en okcidentaj lingvoj. Plejparto de la fremdlingvaj eldonoj estas nur fasko da mirrakontoj de Strangaĵoj de Liaozhai. Tio estas facile komprenebla: traduki el la klasika ĉina lingvo en alian fremdan lingvon havas duoblan malfacilon.

Ĉinoj nomas la jardekon 1966-1976 Jardeka Katastrofo. Okazis la Granda Proleta Kultura Revolucio (GPKR). En tiuj koŝmaraj tumultaj jaroj la ruĝgvardianoj elfosis kaj detruis la tombon de Pu Songling.

En iu nokto tiuj vandaloj senleĝe traserĉis mian loĝejon. Ili trovis leterojn el pli ol 20 fremdaj landoj. Ili forrabis miajn esp-aĵojn. Tio fariĝis atestoj de mia "krimo". Kiel suspektito de spiono mi estis kondamnita al punlaboro sen templimo. Dum ilia traserĉado ili senatente preterlasis malnovan libron, duonon de Strangaĵoj de Liaozhai. Tiu duonlibro de Strangaĵoj de Liaozhai akompanis min travivi la malfacilajn tagojn de GPKR. Kiel oni diris ke tiam estis la tempo kiam la bonaj homoj ofte havas malbonajn sonĝojn kaj la fiuloj ofte havas bonajn sonĝojn. Indigno ankaŭ bolas en mia sino. Mi komencis esp-igi la mirrakontojn de Strangaĵoj de Liaozhai. Unue tiujn mallongajn. Kun paso de tagoj, miaj tradukoj akumuliĝis pli kaj pli multe. Mi eĉ havis la aŭdacan penson: faru esp-igon de Strangaĵoj de Liaozhai en plena teksto. Pri tio mi verkis longan eseon Persiste traduki la libron Strangaĵoj de Liaozhai.

Miaj intimaj amikoj helpis al mi diversmaniere. Al ili mi ĉiam sendas grandajn dankojn!

Wang Chongfang pruntedonis al mi (sen templimo por redono) la angligon de Strangaĵoj de Liaozhai faritan de Giles Herbert Allen (l845—1935). Li verkis por mia traduko Antaŭparolon.

Shi Chengtai, kiel ĉefredaktoro de Penseo li multfoje publikigis miajn tradukojn de Strangaĵoj de Liaozhai sur la paĝoj de Penseo. En 2018, kiam mi travivis danĝerojn de vivmorta malsano, li prenis sur sin la taskon tralegi la tekston de Esp-igo de Strangaĵoj de Liaozhai. Por tiu taskon li eĉ aĉetis novan komputilon.

Lin Liyuan en 1992 donacis al mi komputilon kaj instruis al mi kiel uzi. Dank' al lia helpo mi fariĝis unu el la plej fruaj uzantoj de komputilo.

Jariĉi donacis al mi Strangaĵoj de Liaozhai en angligo farita de Yang Xianyi.

Even donacis al mi fakan ilo-libron Vortaro de Strangaĵoj de Liaozhai.

Mao Zifo helpis min enretigi ses volumojn de esp-igita Strangaĵoj de Liaozhai. Tio estas duono de la plena teksto.

Parto pli vasta venas ĉiam lasta: Semio de Zaozhuang-Universitato prenis sur sin la taskon eldoni la paperan version de Strangaĵoj de Liaozhai esp-igita en plena teksto.

POST TRADUKO

Dum multaj jaroj mi ĉiam havis revon ke aperigu la Esp-igon de Strangaĵoj de Liaozhai per kunlaboro de ĉinaj esp-istoj. Nun fine realiĝas mia revo, kaj mi rememoras mian poemon:

 

DEDIĈE AL LA MUZEO DE PU SONGLING

(1992-08-23)

 

Pretis la Notoj — admirindaj faroj!

Via labor' transformiĝis grizharoj.

Per Esperant' nun volas mi redoni

vian majstraĵon faman dum centjaroj.

 

Guozhu

2018-4-5 Hankou

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin