Unu blanka rozo (trad.) | Minosun | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-05-13 16:03:35     Redaktoro:Xiong

Unu blanka rozo

 

Verkis Bingxin

Tradukis Minosun

 

Kiel stari sola ĉe rivero? Estas tiel nebule. Ĉu krepusko matena, aŭ vespera? Kien iri por fari pridemandon? Kaj restas nur la senso, ke antaŭ la okuloj montriĝas la mondo de floroj. Intere sin miksas kelkaj blankaj rozoj.

Ŝi venas, descendante de sur la monto. En bela vesto, ŝajne tute pure blanka, kaj kun granda bukedo da floroj en la manoj.

Mi diras: "Venu, mi donos al vi unu blankan rozon, por ke vi portu ĝin sur via brusto." Ŝi ridetas kaj diras unu frazon, tamen nedistingeblan. Sed, vere strange, mi ne plukas rozon, kaj sekve ŝi ne portas tian. Same kiel ĵuse, ŝi paŝas pluen kun la floroj en la manoj.

Levinte la kapon, mi rigardas kien ŝi iras. Ĉie, ambaŭflanke de la vojo, kreskas kaj pendas floroj, kiuj, falinte, drapiras la tutan terenon. Mi juĝas, ke blanka floro estas ja pli bona ol ruĝa. Sed kial do mi ne plukis kaj ŝi ne portis?

Kien la vojo kondukas? Kial ne sekvi ŝin?

Pasis ĉio. Ankaŭ la floroj. Finiĝis la sonĝo. Kia estas la vojo antaŭe?

Ĉu ŝi portus ĝin, eĉ se mi plukus?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin