Lirikaj poemoj
Kantoj de la Sudo de Zhou
El La Libro de Poezio
Esperantigita de Wang Dayou
§002
Puerario*
La puerario etendas siajn volvotigojn
Ĝis la mezo de la valo profunda
Kun verda foliaro abunda.
La orioloj estas sur siaj flugiloj
Kaj eksidas ripoze sur arbetoj
Kun melodiaj kantoj kantataj.
La puerario etendas siajn volvotigojn
Ĝis la mezo de la valo profunda
Kun verdaj folioj abundaj.
La puerarion mi tranĉas kaj boligas;
Poste el ĝiaj fibroj mi faras teksaĵon,
Kaj el la teksaĵo mi faras vestojn.
Mi petas forpermeson por unu tago;
"Al mia hejmo mi sopiras," mi diras.
Mi lavas miajn subvestojn
Kaj purigas miajn robon kaj jupon.
Mi aŭ lavas, mi aŭ pakas,
Kaj poste mi iras vidi miajn gepatrojn.
*Puerario (Pueraria lobata): speco de herbeca planto. Laŭ la antikva kutimo, la novedzino devis reveni al siaj gepatroj baldaŭ post sia edziniĝo.
§002葛覃
葛之覃兮,施于中谷,维叶萋萋。
黄鸟于飞,集于灌木,其鸣喈喈。
葛之覃兮,施于中谷,维叶莫莫。
是刈是濩,为絺为绤,服之无斁。
言告师氏,言告言归。
薄污我私,薄浣我衣。
害浣害否,归宁父母。
§003
Cerastio*
(Edzino:) Mi kolektas la cerastiojn
Kaj ilin metas en mian korbon.
Sopirante al mia karulo,
Mi lasas la korbon sur la vojrando.
(Edzo:) Mi grimpas sur monteton,
Mia ĉevalo estas lacigita.
Mi verŝplenigas mian vintason,
Por rekolekti mian forton.
Mi grimpas sur altan monton,
Mia ĉevalo havas kapturnon.
Mi ĝisrande plenigas mian vinkruĉon
Por mildigi mian hejmsopiron.
Mi grimpas sur krutan rokegon,
Mia ĉevalo estas elĉerpita.
Mia akompananto malsaniĝas,
Ho, kiel granda estas mia ĉagreno!
*La edzino atendas la revenon de sia edzo, kies ĉevalo estas elĉerpita kaj kies akompananto malsaniĝas.
§003卷耳
采采卷耳,不盈顷筐。
嗟我怀人,置彼周行。
陟彼崔嵬,我马虺隤。
我姑酌彼金罍,维以不永怀。
陟彼高冈,我马玄黄。
我姑酌彼兕觥,维以不永伤。
陟彼砠矣,我马瘏矣;
我仆痡矣,云何吁矣。