Paseo en Moskvo | Minosun | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-05-20 16:33:18     Redaktoro:Li

Paseo en Moskvo

 

Minosun

 

Tiuj epizodoj okazis pli ol dudek jarojn antaŭe, kiuj impresis min tiom profunde, ke forgesi ilin mi neniam povas.

Fine de la jaro 1991 mi trajnis al Rusio por partopreni en la Renkontiĝo de Eŭropaziaj Esperantistoj. Mi restadis en la lando dum ronda monato. Tie mi travivis multajn aferojn, kiuj plejparte jam diluiĝis for de mia memoro. Sed la tri el ili, kiel ĉi-sube prezentotaj, neniam estos forviŝitaj el mia kapo.

 

Transpaŝo ĉe haltlumo

 

Iunokte, mia amiko moskva, kiu estis emerito malalta kaj dika, sed vigla kaj parolema, akompanis min al alia amiko. Kiam ni revenis, jam tempis meznokte. Ol kvieto vivis nenio alia. La neĝo sur la tero rebrilis blankalume. Tiutempe, eĉ la vento en vintro, tre ŝate hurlanta, ankaŭ ne inklinis "spiri". La steloj sporade dismetitaj en la ĉielspaco palpebrumis kvazaŭ en laca dormemo. Escepte de nemoveblaj domoj kaj arboj, sur la stratoj ne estis eĉ unu alia pasanto, nek eĉ unu aŭto. Tial, ke estis frostege, ni devis troti dumvoje. Mi estis pli juna, nature kuris antaŭe. Je la momento, kiam mi transpaŝis la straton, la maljuna amiko ekkaptis min retroen.

"Kio okazis?" mi miris.

"Vi ne vidis la haltlumon?"

"Sed nun estas nenio…"

"Sed same!"

Io ektremis en mi.

Ni atendis, atendadis, ĝis ke aperis la verda lumo. Ni daŭrigis nian vojon, sed tiam mi jam kuretis post la maljunulo.

 

Renkonti rabon

 

Estis dimanĉa posttagmezo. Bela vetero. Mi kaj mia amiko el Nanchang vagis en Moskvo. Ni ne konis stratojn, kaj tial ofte veturis metroe. Ĉirkaŭ je la dua horo ni elpaŝis elirejon de metroo, parolante kaj ridante. Sed subite, sen iu ajn antaŭsigno, de post ni elsaltis dek-dudek geknaboj kaj gejunuloj. Antaŭ ol ni konsciis, kio okazas, jam dekkelke da manoj samtempe enŝovis sin en ĉiujn poŝojn de niaj vestoj. Ĝis kiam ni reanimiĝis, la poŝoj ĉiuj jam malpleniĝis, kaj ankaŭ la atakintoj jam malaperis senspure. Feliĉe nur en tio, ke ni portis kun ni malmulte da mono. Sed la afero ankoraŭ estis serioza, ĉar niaj pasportoj kun vizoj estis forrabitaj. Eksterlande, sen pasporto, oni stumblas ĉe ĉiu paŝo. Ni ne sciis, kion fari. Ĝuste tiam kuris al ni 12-13jara knabino. Ŝi enmanigis al mi paketon da etaĵoj, kaj tuj turniĝinte forkuris.

Tiuj objektoj estis ne aliaj, sed ĝuste la pasportoj, pro kiuj ni estis malpacienciĝantaj. Krom la legitimiloj, estis ankaŭ notlibreto, nazpaperoj, globokrajono, kaj similaj. Ili forprenis nur kelkdek usonajn dolarojn, kaj la aliajn aferojn redonis al ni entute.

Ni ambaŭ ne koleris kontraŭ ili, nek plendis pri ili, nek volis informi tion al polico. Mi eĉ iom estis dankema al ili.

Mi admiras ilian "profesian etikon".

 

Legantoj ĉie

 

Dum la tuta monato, mi vizitis multajn lokojn. Sekve de tio mi estis ĉe trajnostacio, busohaltejo kaj subtrajnatendejo. Kompreneble, ankaŭ en parko, placo, promenstrato kaj aliaj plezurlokoj. Kie ajn, nur en "atenda" tempo, rusoj neniam estis liberaj: ili legas. Novaĵopaperon, gazeton, aŭ libron. Komence mi suspektis, kial ili, ĉu viroj ĉu virinoj, ĉiam portis mansakon aŭ valizeton. Poste mi trovis, ke ĝi estas ujo por teni legaĵojn, kvankam ankaŭ aliajn objektojn; el ĝi ruso povis ajnmomente elpreni ion por legi. En la urbo, ie ajn, videblis legantoj surperone, surbenke ĉe strato, kaj ankaŭ en buso, en vagono…

Tiam, Sovetio ĵus diskorpiĝis. La ekonomio senprecedence depresiis. Rublo devalutiĝis. Artikloj ege mankis. En magazenoj, ĉu grandaj ĉu malgrandaj, sur varbretoj staris preskaŭ nenio. Por ion ajn aĉeti, oni devis vici sufiĉe longe. Malgraŭ tio, rusoj ne forlasis sian pasion legi.

Iam pri tio mi demandis iun amikon, kial ili amas legi.

"Kutime!" li respondis simple.

Kutimo estas afero knedita tra jaroj kaj jaroj. Kiam unu fojon nacio disponas bonan kutimon, ĝi jam estas potenca, nevenkebla.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin