Ĉiu herbo povas disflori (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-05-27 15:32:04     Redaktoro:Li

Ĉiu herbo povas disflori

Verkis Ding Limei

Tradukis Vejdo

Kiam mi iris al kampoj kune kun mia patrino, ni surprizite trovis, ke la herbo nomata Bov-orelo portas delikatajn flavajn florojn. Tiuj etaj floroj honteme sin kaŝas inter folioj. Se vi ne pririgardas ilin zorgeme, vi vere ne povas vidi ilin. Mi demandis, kial herboj disfloras. Ridete ĵetinte ekrigardon al mi, ŝi seke respondis, ke ĉiu herbo kapablas disflori. Stuporiĝinte, mi faris zorgeman pripenson: ŝia eldiro estas vera. Kiel oni scias, leontodo kapablas disflori. Ĝiaj floroj aspektas kiel blankaj vilaj buloj kaj je ekblovo de vento ili flirtas disen en la aero. La floro de hundvosta herbo vere similas la voston de hundo. Ili povas formi la plej belan pejzaĝon, se ili vaste etendiĝas. Kiam artemizio disfloras, ĝi portas grandrondajn florojn... Oni ne povas vidi la herbojn, kiuj ne disfloras.

Mi instruis lernanton, ne tiom elstaran, kun bruna haŭto kaj iom surdan. Ĉar li ne povis klare aŭdi, li ĉiam streĉis siajn orelojn kaj iom antaŭen klinis la kapon por pene aŭskulti. Tia knabo nature ne povis akiri bonajn notojn en lernado. En ĉiuj fakaj konkursoj, kiaj la fizika kaj kemia, li estis preteratentata. Eĉ en la fina ekzameno de la semestro oni ne inkludis liajn notojn en la klasan not-sumon por kalkuli. Ĉiuj rigardis lin kiel handikapulon ignoreblan.

Lia patro, kun same bruna haŭto, ofte venis al la lernejo kaj staris ekster la klasĉambro por lin vidi. Turninte la kapon, la knabo nur sendis al li rideton anstataŭ eliri lin renkonti. Lia rideto estis tiel brila kiel sovaĝa lekanto en pompa florado, kun multe da sunlumo kaŝita en ĝi. Scivolante pri lia brila rideto, mi demandis al li, kial li ne eliris paroli kun sia patro. Li respondis al mi, ke lia patro certas pri lia diligenteco. Mi eligis malpezan suspiron, kun iom da emocio kaj iom da tristeco en la koro. Mi ne konsideris, ke li povas ŝanĝi iom en si.

Proksime al la fino de la semestro la lernejo okazigis la konkurson de manlaborado de la lernantoj por gajni premiojn en la samspeca konkurso provinc-nivela, kio rilatis al la reputacio de la lernejo. En ordinara tempo la lecionoj pri manlaboraj teknikoj estis anstataŭitaj de la lecionoj ĉinlingvaj kaj matematikaj. Pro tio la nivelo de manlaborado de la lernantoj estis malalta kaj iliaj manfaritaj verkoj malesperigaj. Tamen venis neatendita novaĵo. Iu knabo prezentis dekon da kotaj homfiguroj manfaritaj, kiuj havis malsamajn trajtojn, kiaj kun rida mieno aŭ en enpensiĝema pozo. Ili aspektis vigle, sincere vivsimile kaj bele, kiuj tre mirigis spektantojn. Kiam tiuj kotaj homfiguroj estis senditaj al la provinca konkurso, ili glate gajnis la specialan premion ununuran en la tuta provinco. Imagu, kian sensacion tio vekas!

La lernejo okazigis kunvenon por prilaŭdi la knabon. En varma manklakado tiu, kiu suriris la podion, ja estis la surda knabo kun bruna haŭto. Eble pro tio, ke li unuafoje staris sur tia podio, li montriĝis sinĝena kaj honteme ridetis kun mallevita kapo. Kiam li estis postulata paroli pri sia penso pri la aljuĝita premio, li, post longatempa balbutado, diris: "Mi pensas, ke se mi nur faras klopodojn, mi povos akiri sukceson." Tuj poste regis inter la ĉeestantoj tia silento, ke eĉ povus aŭdiĝi la sono de pinglo falanta sur la teron.

Ekde tiam mi ne plu kuraĝis malalte taksi ĉiun el miaj lernantoj. Ili ĉiuj similas tiujn herbojn sur la kampo, kiuj havas sian propran tempon disflori. Eĉ la malplej elstara Bov-orelo kaŝas siajn flavajn delikatajn kaj obstinemajn florojn inter folioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin