Pri la formo de miaj tradukoj de ĉinaj klasikaj poeziaĵoj | Wang Chongfang | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-05-27 15:37:18     Redaktoro:Li

Pri la formo de miaj tradukoj de ĉinaj klasikaj poeziaĵoj

Wang Chongfang

Antaŭ ol komenci la tradukadon de ĉinaj klasikaj poeziaĵoj, la unua problemo, kiun mi devis antaŭ ĉio solvi, estis: en kia formo traduki ilin, nome en rima versformo aŭ en senrima versformo. Tiu ĉi problemo perpleksigis min, kaj mi longatempe hezitis inter la du formoj, prokrastante la laboron. Post plurfoja provado kaj pesado de la avantaĝoj kaj la malavantaĝoj de la du formoj finfine mi decidis preni la senriman kaj relative liberan versformon por la definitiva solvo. Mia decido estas bazita sur la jenaj konsideroj:

1. Mi amas legi Esperantajn poemojn, kiuj estas belaj kiel en la enhavo, tiel ankaŭ en formo, precipe rimitajn versaĵojn kun perfekta metriko. Tiajn versaĵojn oni povas trovi abunde inter la Esperantaj originalaj verkoj, sed tre malmulte en la versaĵoj tradukitaj el la ĉina klasika poezio. Ĝenerale dirite, la tradukanto de poemoj havas malpli da libereco, ol la aŭtoro de poemoj. La aŭtoro de Esperanta poeziaĵo povas libere elekti por sia poemo plej adekvatajn vortojn kaj esprimojn kaj siajn preferatajn formojn de ritmo kaj rimoj, sed la tradukanto tute ne havas tian liberecon. Li estas devigita alkateniĝi al la fideleco ne nur al la enhavo, sed ankaŭ al la formo de la originala poemo.

2. Kial la du poemaroj Psalmaro (《诗篇》) kaj Alta Kanto (《雅歌》) en Biblio estas tradukitaj en la Okcidentajn lingvojn, inkluzive Esperanton, senescepte en senrima versformo? Ĉu inter la tradukintoj mankis majstropoetoj aŭ lertaj rim-manipulantoj? La kaŭzo, kial ili tradukis ĉiujn versojn en Biblio en libera versformo, kuŝas ĝuste en tio, ke ili, kiel la tradukistoj de la sankta libro, devis meti la absolutan fidelecon al la senco de ĉiu frazo de la tekstoj sur la unuan lokon, kaj, kompreneble, ankaŭ sur la konservon de la formo de la originalo.

3. Bona ĉina klasika poemo estas perfekta kombino de bela enhavo kun bela formo. La formo de ĉina klasika poezio konsistas ĉefe el rimoj, ĉintipaj piedoj, kiuj estas formitaj el la tonoj ping (ebena tono 平) kaj ze (oblikva tono 仄) aranĝitaj en diversaj ordoj, ktp. Tia formo estas neniel reaperigebla en alilingvaj tradukoj de ĉinaj klasikaj poeziaĵoj. La alilandaj legantoj, kompreneble, neniel povas ĝui la apartan ĉarmon de la formo de ĉina klasika poezio. Sed, malgraŭ tio, ili ankoraŭ tiel forte amas la ĉinajn klasikajn poemojn. Tio pruvas, ke la valoro de bona ĉina klasika poemo kuŝas ne en ĝia formo, ne en ĝiaj rimoj kaj ritmo, sed en ĝia poezieca enhavo. Se oni verkas ion en versoj sen poezieco, eĉ se tio estas perfekta en metriko kaj rimado, ĉu tia verkaĵo povus esti kalkulata kiel poemo? Kio do estas poezio? La poezio estas nenio alia, ol la sublima penso loĝanta en la sublima beleco de la lingvo, kaj bona poemo devas esti tia, kia, eĉ senigite je sia ekstera metrika formo, povos esti legata kun estetika ĝuo. La ideo en poeziaĵo estas esenca, dum la formo servas nur kiel ornamo. Bona poezio tre similas beletran prozon: ilia stilo devas esti natura, flua kaj facile komprenebla kiel parolo. Se nur la tradukanto povas fidele komuniki la sublimajn ideojn de la originala poemo, ĝia traduko ĉiam restos bela, tute egale, ĉu en rima aŭ senrima formo.

4. En la Okcidento oni ofte citas la proverbon "traduttore — traditore" (tradukanto — perfidanto). Ĝi signifas, ke en tradukado, precipe en literatura tradukado, la tradukanto neniel kapablas tute precize reprodukti la originalon. La tradukita verko neeviteble suferas iagradan perdon kiel en la enhavo, tiel ankaŭ en la formo, kaj tial la tradukanto, por tiel diri, ĉiam sin trovas en la situacio "el du malbonoj pli malgrandan elektu (Z)". Konkrete dirite, kiam la tradukanto de poeziaĵo trovas sin en embarasa situacio ne povi doni egalan konsideron samtempe al la enhavo kaj ankaŭ al la formo de la originalo, li estas devigita elekti el la du eblecoj nur tiun, kiu suferos malpli da perdo, kaj kiel eble plej bone konservi, gardi kaj disvolvi la esencon de la poezio, donante sian ĉefan atenton al la sufiĉa esprimado de la poezieco, anstataŭ al la kalkulado de la versaj piedoj kaj al la rimado je la kosto de signifo aŭ eĉ je la risko de kripligo de la ideo de la originala verso.

5. En la monda skalo nun pli kaj pli da poetoj amas verki senrimajn versaĵojn, kaj pli kaj pli da tradukistoj de poeziaĵoj preferas preni senriman versformon por traduki fremdlingvajn versaĵojn, ĉar tiaj tradukoj, tute liberaj de la formokateno de la originala poeziaĵo, legiĝas pli nature, pli glate. Nun ŝajne jam estiĝis tia tendenco, ke en la Okcidento eldoniĝas pli kaj pli da prozaj tradukoj de la ĉinaj klasikaj poeziaĵoj. Ekzemple, inter multaj anglalingvaj tradukoj de La Libro de Poezio, la tradukoj de la plej famaj tradukistoj James Legge (1815—1897), Arther Waley (1889—1966) kaj Ezra Pound (1885—1972) estas senescepte en senrima, libera versformo. La lastatempe eldoniĝis La Elektitaj Poemoj de Du Fu tradukita de Burton Watson (《杜甫诗选》) (Biblioteko de Ĉinaj Klasikaĵoj, en lingvoj ĉina kaj angla 大中华文库,汉英对照), kiu estas tradukita komplete en senrima libera versformo. Ankaŭ la eldonita traduko de La Poemoj de Ruan Ji (《阮籍诗选》) tradukita de Wu Fusheng kaj Graham Hartill (Biblioteko de Ĉinaj Klasikaĵoj, en lingvoj ĉina kaj angla) estas en senrima libera versformo. En sia antaŭparolo la tradukintoj deklaras: "En la tradukado de tiu ĉi poezia verko, ni sekvas la bazan principon traduki poezion per poezieca lingvo. Ni celas kiel eble plej precize komuniki la signifon kaj la stilajn trajtojn de la originalaj poemoj kaj penas fari nian tradukon legiĝanta kiel poezio. Por tiu ĉi celo, nia traduko estas relative pli libera kaj fleksebla. Ĉar en la angla lingvo oni neniel povas duplikati aŭ reaperigi la originalan metrikan formon de la poeziaĵoj de Ruan Ji, ni estas devigitaj adopti liberan versformon en nia traduko. Tiu ĉi maniero estas ankaŭ la metodo aplikata de la plejparto de la tradukistoj de la Okcidentaj landoj en la tradukado de ĉinaj klasikaĵoj en la naciajn lingvojn." Ankoraŭ alia eldonita Inter la Floroj (《花间集》,中国第一部文人词总集) tradukita de la usona tradukisto Lois Fusek (Biblioteko de Ĉinaj Klasikaĵoj, en lingvoj ĉina kaj angla) estas tradukita same en senrima libera versformo. "La ĉina poezio," la tradukinto skribas en la antaŭparolo, "estas mezurata per la nombro de ideografiaĵoj aŭ silaboj en verso, kontraste al la anglalingva poezio, kiu estas mezurata per la nombro de akcentoj en verso. La ĉina skriba lingvo estas esence unusilaba, en kiu ĉiu skriba ideografiaĵo prezentas unu parolan silabon, kaj tiu ĉi unu silabo kutime estas ekvivalento de anglalingva vorto, kiu kutime estas du- aŭ plursilaba…" Kaj la tradukinto venas al la konkludo: "Ĉar la ĉina kaj la angla lingvoj estas tute malsamaj lingvoj, kaj tial estas preskaŭ absolute neeble transigi la strukturon de unu al la alia." Mi havas ĉemane konstante konsulteblan franclingvan tradukon de Tri Cent Poemoj de Tang (Trois Cents Poèmes des Tang) tradukitan de Hu Pingqing. Ankaŭ en tiu ĉi franclingva traduko ĉiuj tradukitaj poemoj estas senrimaj. La tradukinto en sia antaŭparolo diris: "En traduko de versaĵo, tio, kio plej gravas, estas ne la nekompleta, kripligita prozodio inventita de la tradukanto, sed la fideleco al la nobla penso en la poemo kaj la spirito de la originala teksto, du elementoj, kies ekzisto ne dependas nur de la rimoj kaj la metriko en la originalo." En la rondoj de anglalingvaj tradukistoj la fama tradukisto Weng Xianliang (1924—1983) ĉiam staris por tradukado de la ĉinaj klasikaj poeziaĵoj en senrima, libera versformo. Laŭ li "Tradukante ĉinajn klasikajn poeziaĵojn en la anglan lingvon oni devas kiel eble plej multe konservi la apartan ĉarmon de la ĉina antikva poezio", kaj li metis la principon "fordoni la formon por kiel eble plej multe konservi la ĉarmon de la originala poemo" (舍形取神). Mi, miaflanke, tre alte ŝatas lian principon. La lingvo Esperanto, simile al la angla kaj aliaj Okcidentaj lingvoj, estas esence plursilaba lingvo kaj havas pli aŭ malpli la saman gramatikan sistemon kiel la ilia, kaj tial ĉio, kio estas supre dirita, tute aplikebla al la Esperantaj tradukoj.

6. Tiel frue kiel en mia juneco, mi jam ekamis legi poemojn. En la komenco mi opiniis, ke ĉia skribaĵo, kiu estas rimita kaj en versoj, senescepte estas poeziaĵo, aŭ ke sen rimo ne ekzistas poemo. Eklerninte Esperanton, mi eĉ naive kredis, ke ĉiu skrupule rimita skribaĵo en Esperanto estas admirinde bona poemo. Mi mem ankaŭ provis skribi kaj traduki iom da rimitaj versaĉoj, el kiuj iuj eĉ publikiĝis en Esperantaj gazetoj en-kaj eksterlandaj (kiel ekz. unu el la de mi verkitaj fiksformaj trioletoj eĉ honore eniris en la senmortan verkon Parnasa Gvidlibro de K. Kalocsay kaj G. Waringhien, Dua eldono, p. 61). Kun mia longa lernado kaj plimulta legado, mi iom post iom konsciis mian naivecon kaj trovis, ke skribo de iaj rimitaĵoj ne povas esti konsiderata kiel admirinda lerteco. La ĉarmo de bona poemo neniel kuŝas en ĝiaj rimoj kaj metriko, kiuj estas nur ĝia ornamo, ne ĝia esenco. En la antikveco, eĉ la medikamentaj receptoj (汤头歌诀) estis skribitaj en skrupule rimitaj versoj; ĉu ili povus esti kalkulataj kiel poemoj? (Mi ne estas kontraŭ tio, ke oni skribas tiajn rimitaĵojn, ĉar ili estas facile memoreblaj.) En Ĉinio ĉiam ekzistas tia ĝenerala tendenco, ke oni kutime emas rimi siajn skribaĵojn, ĉu ili estas sloganoj, reklamoj, publikaj avizoj, aŭ eĉ krudaj insultoj, kvazaŭ dank' al rimoj la skribaĵoj povus ekhavi ian poeziecon. Kiel en la antikveco, tiel ankaŭ en la nuna tempo, preskaŭ ĉiuj kleruloj amas skribi "poemojn". Se ili nur iom konas la regulojn kaj formojn de la ĉina klasika versfarado, ili ĉiuj kvazaŭ povas fariĝi "poetoj". Ne malmultaj el ili, precipe famuloj, kolektas siajn "poemojn" kun sinadmiro en volumon kaj eĉ presas sian "poemaron" je sia propra kalkulo. Kaj estas tute ne mirinde, ke de la antikveco ĝis la nuno en Ĉinio la "poetoj" estas tiel grandnombraj, kiel la sableroj de Gango! Oni diras, ke Ĉinio estas la regno de Poezio. Ekzemple Qianlong, la imperiestro de la dinastio Qing, entute skribis dum la vivo dekmilojn da rimitaj poemoj (meznombre li skribis plurajn poemojn en ĉiu tago!). Sed kiom el liaj poemoj meritas esti legataj kun ia valoro? Lia ekzemplo montras al ni, ke skribi rimitaĵojn strikte konformajn al la reguloj de metriko tute ne estas afero malfacila. Tio, kio efektive estas malfacila, estas skribi veran poemon, t.e. poemon en eleganta stilo kun sublima ideo kaj bona versformo. Se en versaĵo mankas sublimaj poeziecaj ideoj kaj la kvalito de beletra prozo, ĝi neniel povas esti kalkulata kiel poemo. Absolute ne! La poeto kaj la tradukanto de poeziaĵo devas peni fari sian poemon kaj sian tradukon vera poemo, kiu estus tiel natura, flua kaj facile komprenebla kiel parolo, kiel beletra prozo. Bona poeto kaj bona poezi-tradukanto neniel timas, ke oni legos ilian kreaĵon kiel beletran prozaĵon. Kaj tial, se oni trovos miajn modestajn tradukitajn versaĵojn ne similantaj al poemoj, oni estos sincere petata legi ilin kiel prozaĵojn.

7. La tasko kaj la nepra devo de la tradukanto estas fidele komuniki la enhavon de la originalo. La tradukanto, kompreneble, ankaŭ povas esti permesita fari al la tradukaĵo ian rekreon, sed li havas nenian rajton lasi sian tradukon dekliniĝi de la ideoj en la originalo. La tradukanto devas fari sian plejeblon perfektigi sian tradukon. Se lia traduko, kvankam kun tintantaj rimoj kaj ritmo, legiĝas balbutiga, hermetika, kaj plena de lamaj esprimoj kaj eĉ kontraŭgramatikaĵoj, kian utilon do havas tia traduko? Se ni estas konsciencaj tradukantoj, ni devas honti pri ĝi, ĉar ni ne nur fuŝas la sindediĉan majstroverkon, sur kiun la antikva poeto verŝis sian sangon de koro, sed ankaŭ perdigas al la legantoj la tempon, trompas ilian atendon de ni, kaj eĉ donas al ili falsan impreson. Leginte tiajn tradukojn, ili tre povas esti kaptitaj de tia dubo: ĉu efektive tia povus esti la kvintesenco de la ĉina klasika poezio? Koncerne la Esperantan tradukadon de tiaj poemoj, la okulfrapanta fakto estas, ke inter la rimitaj tradukoj tre maloftaj estas tiuj, kiuj estas perfekte fidelaj al la originalo, kaj preskaŭ ĉiuj neeviteble portas pli aŭ malpli konstateblajn malperfektaĵojn aŭ erarojn, kvankam ilia ekstera formo povas ŝajni tre bela. Laŭ mi, se la Esperantaj tradukantoj volus sekvi la principon "fordoni la formon por kiel eble plej multe konservi la ĉarmon de la originala poemo", liberigante sin de la kateno de rimoj kaj striktaj reguloj de metriko, iliaj tradukoj certe estus pli fidelaj al la originalo kaj legiĝus pli nature, pli glate. Sed bedaŭrinde la plejparto de niaj Esperantaj tradukantoj preferas dediĉi sian atenton ĉefe al la formo de siaj tradukaĵoj, ol al la fidela kaj trafa komunikado de la ideoj en la originalo. Tia farmaniero sendube estas tiel absurda, kiel jungo de la bovo malantaŭ la plugilon.

Konkludo:

Mi, amanto de Esperanta poezio, kompreneble tre inklinas legi tian tradukon de ĉina klasika poeziaĵo, en kiu la enhavo kaj la formo de la originalo ambaŭ estas perfekte bone transigitaj en la tradukon. Sed se mankas tia perfekta traduko, mi estas devigita montri min malpli postulema kaj akcepti la malpli bonan: la ĉina klasika poeziaĵo povas esti tradukita sen rimoj kaj strikta metriko, kondiĉe ke ĝi estu fidela al originalo kaj ĝi legiĝu nature kaj glate, por ke oni povu trovi estetikan ĝuon dum la legado. Jen kial mi prenas senriman, relative liberan versformon por mia esperantigo de nia La Libro de Poezio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin