ODO AL LA ORANĜARBO (trad.) | Wang Dayou | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-06-01 17:23:33     Redaktoro:Li

ODO AL LA ORANĜARBO

 

Qu Yuan

Esperantigita de Wang Dayou

 

Ho, sub la ĉielo kaj sur la tero,

Nobla nature estas via ekzistado!

Vi vivas en la sudo kun ĝojo kaj kontento,

Firme alkroĉiĝante al ĉi bela lando.

 

Profunde kaj daŭre enradikiĝinta en la tero,

Vi spitas ĉiujn fortojn vin ŝancelantajn.

Kun viaj verdaj folioj kaj blankaj floroj,

Vi estas belege luksa kaj agrable aminda.

 

Viaj densaj branĉoj, armitaj per akraj pikiloj,

Estas ŝarĝitaj per fruktoj rondaj kaj okulplaĉaj.

Pompas abundo da flavaĵoj kaj verdaĵoj, —

Kia blindume splenda vidaĵo sin prezentas!

 

Ekstere vi estas brilkolora kaj interne pura,

Kiel homo nobla kaj virta, kiun mi admiras.

Luksa kaj bonodora, vi kreskas en prospero,

Montrante vian nekutiman graciecon.

 

Ho oranĝarbo! Alten vi celas, kvankam juna vi estas;

Vi distingiĝas de aliaj arboj per viaj kvalitoj.

Firme kaj alte vi staras en sendependeco;

Kiel admirata vi estas en ĉi suda lando!

 

Tro profunde radikiĝinta por esti ŝancelata,

Vi havas grandan animon, liberan de ĉia malbono.

Vi staras sola en tiu ĉi mondo vasta,

Neniam cedante al la influo de la vulgareco.

 

Havante pacon en la koro kaj agante kun singardo,

Vi faras nenion malbonan kaj kulpas je nenio.

Neniam zorgante pri privataj gajnoj kaj perdoj,

Vi estas tiel nobla, kiel la Ĉielo kaj la Tero.

 

Kiam ĉiuj aliaj arboj velkos en la jarfino,

Mi volos tiam resti via amiko fidela.

Vi estas nature tiel bona kaj nobla,

Kaj vi ĉiam staras tiel rekte kaj alte.

 

Ho, kvankam juna kaj delikata en la aĝo,

Vi meritas esti mia inda mentoro.

Same kiel la granda saĝulo Boyi,

Vi estas por mi ekzemplo admirinda!

 

Pri la aŭtoro:

Qu Yuan (ĉ. 340—278 a.K.) estis granda patriota klerulo kaj poeto de la regno Chu en la periodo de la Militantaj Regnoj (475—221 a.K.). Liaj politikaj opinioj ne estis akceptitaj de la kortego de Chu. Sekve li fariĝis viktimo de kalumnioj kaj estis ekzilita. En la kvina tago de la kvina lunmonato de 278 a.K. li, en ekstrema malespero, dronigis sin en la rivero Miluo en la provinco Hunan. Ekde tiam la ĉina popolo memorigas lin en tiu ĉi tago pro liaj patriotismo kaj brila atingo en lia literatura kreado dum dekoj da jarcentoj ĝis nun. Tiu ĉi tago en Ĉinio estas nomata la Duobla-Kvina Festo aŭ la Drakboata Festo.

En la ĉina literatura historio, Qu Yuan estas la sola, kiu meritas esti la poeto de la poetoj. La poezia stilo Chuci komenciĝis per li kaj finiĝis per li. Liaj verkoj estas senprecedencaj kaj neniam ripeteblaj. Li estas la unua poeto portanta efektivan nomon (la aŭtoroj de La Libro de Poezio estas senescepte anonimaj). Kiel pioniro, li ekaperis kun siaj verkoj tiel admirinde perfektaj, kio ŝajne estas senekzempla en la historio de la monda literaturo. Lia poeziaĵo estas verko, kaj ankaŭ lia sindronigo en la rivero Miluo estas verko: lia poezio kaj lia personeco ambaŭ atingis senegalan perfektecon.

Dum la pli ol du mil jaroj post li, en la ĉiujara tago de la finplenumo de lia brila verko per la vivo, nome en la kvina de kvina monato de la ĉina luna kalendaro, la tuta ĉina popolo, de la imperiestro kaj la ministroj ĝis la simplaj popolanoj, honoras lian memoron, dezirante pacan ripozon al lia nobla animo, kaj sekve, dank' al li, la ĉina nacio havas unu plian gravan festotagon, kaj ankaŭ tiu ĉi fenomeno estas malofta en la historio de la homaro.

El ĉiuj poeziaĵoj la plej belaj estas LISAO kaj La Naŭ Himnoj. Tiu ĉi ODO AL LA ORANĜARBO estas el lia alia poemaro LA NAŬ KANTOJ.

 

橘颂

后皇嘉树,橘徕服兮。

受命不迁,生南国兮。

深固难徙,更壹志兮。

绿叶素荣,纷其可喜兮。

曾枝剡棘,圆果抟兮。

青黄杂糅,文章烂兮。

精色内白,类任道兮。

纷緼宜修,姱而不丑兮。

嗟尔幼志,有以异兮。

独立不迁,岂不可喜兮?

深固难徙,廓其无求兮。

苏世独立,横而不流兮。

闭心自慎,终不失过兮。

秉德无私,参天地兮。

愿岁并谢,与长友兮。

淑离不淫,梗其有理兮。

年岁虽少,可师长兮。

行比伯夷,置以为像兮。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin