Falintaj folioj (trad.) | Pej Piaŭ | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-05-31 19:11:46     Redaktoro:Li

Falintaj folioj

Verkis Jia Pingwa

Tradukis Pej Piaŭ

Ekster la fenestro sin trovas unu platano, ne tre granda. En printempo ĝi estas foliplena. La folioj proksimaj al la radiko verdas dense, dum tiuj al la arbosupro aspektas iom hele. Kvankam ĉiu paro el ili kreskas interspacete, tamen diferencas unu de la alia, eĉ en teniĝo. Kiam vento kvietas, ili montras sin tre grasetaj, delikataj kaj dignaj. En la matena aŭ vespera vento la folioj moviĝas, kaj sur la ekstera flanko de limbo vidiĝas, en la lumo de la lazuro, klaraj kaj verdaj vejnoj, kiuj, kvazaŭ sennombraj buntkoloraj papilioj, flirtas tie dancante, aŭ kiel ĉarmaj ridetoj donitaj de virineto gracia kaj eleganta.

Ofte mi sidas antaŭ la fenestro rigardante ĝin kaj en tio sentas varmon kaj belon. Mi eĉ envias la paron da birdoj loĝantaj inter la frondoj. Ili haltigas sin kaj kantas sub folioj. Ĉu ili alportas al la platano verdan gajon, aŭ la verda gajo donas al ili helan kanton?

La gajo de la platano daŭras tutan someron. Tiam kaj tiam mi pensas, ke tiuj folioj pufaj je espero certe elkreskos tiel grandaj kiel ventumiloj el tifaaj folioj, sed kiam estas malfrua aŭtuno, ili ne plu kreskas, sed male, defalas unu post alia. Ĝi malgrasiĝas, mizeriĝas. Kaj nudiĝas nur en skeleto. Ĝi iĝas rigida, ne plu fleksa, nek gracia; se oni farus deŝiron, ĝi rompiĝus pecon post peco.

Mi sentas, ke tio estas tre kruela. Mi iras specife levi unu falintan folion kaj ĝin konservas por teni en la memoro la pasintaĵon. Ve, kompatinda platano! Kiu donis al vi vivon kaj lasas vin vivi en tiu ĉi tero? Nun ke tiu verda ĝojo estis donita al vi, kial la folioj estis rericevitaj for de vi unu post alia?

En la sekvanta printempo la platano denove estas plena de folioj. Ĉu smeraldaj, ĉu helaj, ĉiuj estas bonaj. Mi elprenas la falintajn foliojn kolektitajn en la pasintaj jaroj kaj komparas ilin kun la novaj: iliaj formoj estas samaj. Oh, folioj, ĉu vi konas vin? Ĉu vi scias, ke tiu limbo estas anstataŭo de ĉi tiu? Eble vi kreskis sur la sama petiolo: la velkintaj iam estis laŭplaĉe ĝojaj, kaj la ĝojantaj iam estos silente defalintaj.

Kaj tamen, ili ne estas tristaj. Ili gajas tiel longe, dum ili vivos. La platano pli kaj pli grandiĝas kun la jaroj kaj kreskas super la fenestron, alnivele al la tegmentorando.

Subite mi vikiĝas, ke mia suspiro en la pasinteco estas tute nenecesa, kaj en ĝi mi eĉ sentas min tre naiva. Propre la kresko de platano estas ne nur la movado de la verda vivo, sed ankaŭ la demonstrado de filozofia propozicio: ĝojo venas kaj revenas, kio ĝuste estas la enhavo inter la ĉielo kaj la tero; ĉiu el la mondaj objektoj serĉas tiun enhavon kaj plenumas ties ekzistadon.

Sekve mi adoras la platanon kaj benas ĝin: ĉiujare ĝi defaligas malnovajn foliojn kaj per tio sopiras novajn venontjarajn. Ĝi ja ne haltas, nek maljuniĝas, celante en la spaco kreski en uzeblan lignon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin