Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §51-55

(GMT+08:00) 2019-06-05 11:02:12     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

51.

Oni devas forgesi siajn bonfarojn donitajn al aliaj

kaj samtempe ĉiam teni en la menso siajn kulpojn kontraŭ aliaj.

Oni ne devas forgesi la bonfarojn, kiujn oni ricevis de aliaj,

kaj la rankoron kontraŭ aliaj tamen ne povas ne forviŝi el sia memoro.

我有功于人不可念,而过则不可不念;人有恩于我不可忘,而怨则不可不忘。

52.

Vera bonfaranto ne rigardas sin kiel donanton de bono,

nek aliajn kiel ĝiajn ricevantojn.

Malgranda mezuro da rizo donacita en tia animstato

valoras tiom, kiom tuta grenejo.

Sed kiam almozdonanto esperas rekompencon por sia malavaro,

eĉ se li fordonas kvantegon da oro,

ĝi valoras apenaŭ unu kupreron.

施恩者,内不见己,外不见人,则斗粟可当万钟之报;利物者,计己之施,责人之报,虽百镒难成一文之功。

53.

Ĉiu havas siajn proprajn ŝancojn.

Unuj sukcesojn atingas, aliaj malsukcesojn suferas.

Kiel do oni povas certigi sin, ke oni mem sola sukcesos?

Ĉiu kondutas iafoje racie, alifoje neracie.

Kiel do oni povas postuli, ke aliaj ĉiam sekvu raciecon?

Tiu ĉi rezonado povas esti rigardata kiel racia metodo de memekzameno.

人之际遇,有齐有不齐,而能使己独齐乎?己之情理,有顺有不顺,而能使人皆顺乎?以此相观对治,亦是一方便法门。

54.

Por studi la verkojn de antikvaj saĝuloj oni devas havi puran moralan karakteron.

Alie, oni agus kiel malbonulo,

kiu ŝtelus bonajn agojn de la antikvaj induloj, por atingi siajn malhonestajn celojn,

kaj citus iliajn saĝajn vortojn, por kaŝi siajn malbonajn agojn.

Tio ja egalus provizi malamikojn per armiloj aŭ banditojn per nutraĵoj.

心地干净,方可读书学古。不然,见一善行,窃以济私;闻一善言,假以覆短。是又藉寇兵而赍盗粮矣。

55.

Tiu, kiu diboĉas en riĉa lukso, neniam estas kontentigita,

dum la ŝparemulo, kiu havas ne sufiĉe, tamen havas pli ol bezone.

Kiel multe pli riĉa la ŝparemulo estas, ol la diboĉulo!

Kapablulo, kiu tro pene laboras, tamen vekas nur ĝeneralan envion,

dum la mallertulo vivas komfortan vivon kaj konservas sian kunnaskitan naturon.

Kiel multe pli saĝa la mallertulo estas, ol la kapablulo!

奢者富而不足,何如俭者贫而有余。能者劳而府怨,何如拙者逸而全真。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin