Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §96-100

(GMT+08:00) 2019-06-25 15:16:48     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

96.

Kiam familiano kulpas, ne estas dece ekkoleregi kontraŭ li, nek lasi tion neglektata.

Pli bone estas uzi analogion por lumigi al li lian kulpon, ol rekte riproĉi lin.

Se tio ne efikas, estas preferinde atendi ĝis alia, pli konvena, okazo sin prezentos, por admoni la kulpinton.

Tiu ĉi maniero, same kiel la printempa vento, kiu degeligas la frostiĝintan teron, aŭ kiel la zefiro, kiu fandas la glacion, estas modelo por trakti familiajn aferojn.

家人有过不宜暴怒,不宜轻弃。此事难言,借他事而隐讽之。今日不悟,俟来日再警之。如春风解冻,如和气消冰,才是家庭的型范。

97.

Se oni rigardus ĉion perfekta,

tiam ĉio en la mondo nature fariĝus sendifekta.

Se oni farus sian koron malkaŝema kaj trankvila,

tiam ĉiaj insidoj kaj ruzoj nature malaperus.

此心常看得圆满,天下自无缺陷之世界;此心常放得宽平,天下自无险侧之人情。

98.

Estas neeviteble, ke honestulo, kiu ĉasas nek famon, nek riĉecon,

vekas envion ĉe homoj, kiuj estas avidaj je tiaĵoj.

Estas neeviteble, ke homo, kiu estas singarda en siaj paroloj kaj konduto,

elvokas malŝaton ĉe homoj, kiuj malrespektas la sociajn konvenciojn.

Tial, en tiaj cirkonstancoj, la noblulo devas neniel aliigi siajn altan moralajn principojn,

nek montri siajn talentojn en agresa maniero.

澹泊之士,必为浓艳者所疑;检饬之人,多为放肆者所忌。君子处此,固不可少变其操履,亦不可太露其锋芒。

99.

Kiam homo trovas sin en malfavoraj cirkonstancoj,

ĉio, kion li renkontas, havas la efikon de la akupunkturo per ŝtona pinglo kaj amara medikamento.

Tiaj pinglo kaj medikamento servas por kulturi lian karakteron kaj plibonigi lian konduton, kvankam li tion ne perceptas.

Kiam homo trovas sin en favoraj cirkonstancoj,

tiam antaŭ liaj okuloj kvazaŭ vidiĝas arbaro da glavoj kaj lancoj, kiuj iom post iom vundas lin, ĝis li finfine estas detruita.

Tiuokaze li povas esti komparata kun lampa oleo, kiu iom post iom konsumiĝas ĝis neniom restas, kvankam li tion ne rimarkas.

居逆境中,周身皆针砭药石,砥节砺行而不觉;处顺境内,眼前尽兵刃戈矛,销膏靡骨而不知。

100.

Homo, kiu kreskas en riĉa kaj potenca familio,

havas luksemon kaj avidecon, kiuj estas kiel furioza fajro,

kaj lia sinapogo sur la potenco estas kiel arda flamo.

Se li ne mildigas sin per simplaj kaj honestaj aspiroj,

la akra fajro certe pereigos lin mem, se ne ankaŭ aliajn.

生长富贵家中的,嗜欲如猛火,权势似烈焰。若不带些清冷气味,其火焰不至焚人,必将自烁矣。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin