Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §56-60

(GMT+08:00) 2019-06-06 15:06:32     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

56.

Tiu, kiu faras studojn sen trapenetri la sagacon de saĝuloj, egalas nuran kopiiston.

Tiu, kiu okupas postenon de regna oficisto sen ami la ordinaran popolon, egalas rabiston en regnoficista vesto.

Fari predikadon pri moralo sen doni personan ekzemplon estas kiel konduto de bonzo, kiu simple recitas sutrojn sen kompreni iliajn signifojn.

Kariero sekvata sen konsideri plenumadon de virtaj faroj estas pasema kiel floroj, kiuj floras kaj mortas antaŭ niaj okuloj.

读书不见圣贤,如铅椠佣。居官不爱子民,如衣冠盗。讲学不尚躬行,如口头禅。立业不思种德,如眼前花。

57.

En ĉies koro estas vera libro.

Sed ĝi estas ŝirita kaj nekompleta,

kaj ĝiaj mesaĝoj estas nebuligitaj.

Profunde en ĉies spirito estas bela melodio,

sed ĝi estas obtuzigita de lascivaj tonoj.

Tiu, kiu serĉas sciojn, devas rezisti al ĉiaj eksteraj materialaj tentoj kaj peni serĉi la esencon de la homa naturo.

Nur tiel li povos akiri vere utilajn sciojn.

人心有一部真文章,都被残编断简封锢了;有一部真鼓吹,都被妖歌艳舞湮没了。学者须扫除外物直觅本来,才有个真受用。

58.

Ĝojo estas ofte trovata meze de malgajoj,

kaj malgajo povas estiĝi en dezirplenumo.

苦心中,常得悦心之趣;得意时,便生失意之悲。

59.

Se la riĉo, rango kaj reputacio venas el alta virto,

ili estas kiel sovaĝaj floroj,

kiuj floras nature kaj libere sur montoj kaj en arbaroj;

Se ili estas la rezulto de ies meritoj,

ili estas kiel floroj kultivataj en bedo,

kiuj havas tempon por flori kaj tempon por velki.

Se ili estas fruktoj de manipulado de potenco,

ili estas kiel floroj kreskigataj en potoj:

iliaj radikoj estas ne profunde enradikiĝintaj,

kaj ili simple atendas la tagon de forvelko.

富贵名誉自道德来者,如山林中花,自是舒徐繁衍。自功业来者,如盆槛中花,便有迁徙兴废。若以权力得者,如瓶钵中花,其根不植,其萎可立而待矣。

60.

Kiam printempo venas, la vetero mildiĝas.

Floroj floras tapiŝante la teron, kaj la birdoj kantas belajn laŭdkantojn.

Se klerulo, kiu feliĉe trovis sian nomon sur la listo de la sukcesintaj kandidatoj al la imperia ekzameno kaj vivas en abundeco, ne turnas sian atenton al verkado de bonaj libroj, nek al plenumo de bonaj faroj,

eĉ se li vivus cent jarojn, lia vivo ne estus pli multe signifa, ol la vivdaŭro de malpli ol unu tago.

春至时和,花尚铺一段好色,鸟且啭几句好音。士君子幸列头角,复遇温饱,不思立好言,行好事,虽是在世百年,恰似未生一日。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin