Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §76-80

(GMT+08:00) 2019-06-17 09:39:15     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

76.

Vivaj estaĵoj abunde naskiĝas en malpuraj lokoj.

Neniaj fiŝoj estas trovataj en akvo tro klara.

Tial, la noblulo devas esti larĝaspirita kaj tolerema.

Li ne devus admiri sian absolutan animpurecon, kiu lin izolus.

地之秽者多生物,水至清者常无鱼,故君子当存含垢纳污之量,不可持好洁独行之操。

77.

Ardema ĉevalo povas esti dresita por rajdo.

Gutoj de fandita metalo elŝprucigitaj finfine estas enigitaj en muldilon.

Tiu, kiu estas mallaborema kaj tute ne havas entuziasmon,

faros nenian progreson dum sia vivo.

Iam diris la ermito Baisha*:

"Fari erarojn estas parto de homa naturo

kaj ne devas esti kaŭzo por honto.

Tio, kio pleje maltrankviligas min, estas nenio alia,

ol ke mi havus neniajn erarojn malkaŝitaj dum mia tuta vivo."

Kiel pravaj estas liaj vortoj!

*Baisha: klerulo de Ming-dinastio (1368-1644) nomata Chen Xianzhang. Ĉar li vivis kiel ermito en Baishali en orienta Xinhui, Guangdong-provinco, li estis vaste konata kiel S-ro Baisha.

泛驾之马可就驰驱,跃冶之金终归型范。只一优游不振,便终身无个进步。白沙云:"为人多病未足羞,一生无病是吾忧。"真确论也。

78.

Se nur iometo da avideco kaj egoismo eniras en la kapon de homo,

lia antaŭa ŝtaleca naturo fariĝos mola kaj malforta,

lia inteligenteco ŝtopiĝos kaj lia kapo konfuziĝos,

lia kompatemo fariĝos krueleco, lia pura spirito kotiĝos,

kaj la virto, kiun li akumulis dum sia vivo, vane perdiĝos.

Jen kial la antikvuloj rigardas "Ne estu avida"

kiel altvaloran maksimon por kulturado de la morala karaktero,

kaj per ĝi ili penis venki siajn troajn materialajn dezirojn dum la tuta vivo.

人只一念贪私,便销刚为柔,塞智为昏,变恩为惨,染洁为污,坏了一生人品。故古人以不贪为宝,所以度越一世。

79.

La oreloj povas aŭdi lascivajn sonojn;

la okuloj povas esti blindumitaj de beleco.

Tiuj ĉi du estas malamikoj entrudiĝantaj de ekstere,

dum sentoj kaj deziroj estas malamikoj kaŝiĝantaj interne.

Se vi ĉiam estas la mastro de vi mem kaj fidelas al viaj principoj,

ĉiam tenante vin viglatente kontraŭ tiuj ĉi malamikoj,

tiam la malamikoj fariĝos viaj servistoj kaj helpantoj.

耳目见闻为外贼,情欲意识为内贼。只是主人翁惺惺不昧,独坐中堂,贼便化为家人矣。

80.

Pli bone estas konservi kaj etendi kion vi jam atingis,

ol plani estontajn taskojn necertajn.

Pli bone estas gardi sin kontraŭ eraroj estontaj,

ol malŝpari sian tempon bedaŭrante la antaŭajn.

图未就之功,不如保已成之业;悔既往之失,亦要防将来之非。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin