La strato (trad.) | Minosun | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-06-17 10:13:53     Redaktoro:Xiong

La strato

 

Verkis Shen Congwen

Tradukis Minosun

 

Estis tre malgranda urbo, kaj tie situis longa strato en morna kvieto.

Sur la strato loĝis multe da familioj, sed sen eĉ unu viro. Ĉar ĉi-loke aperis militaristo, ĉiuj viroj do estis forkondukitaj al tre malproksima loko, neniam povante reveni. Ili estis kunligitaj en vicojn, kvinope aŭ dekope, kaj post ili estis unu ulo, kiu frapis iliajn krurojn per bastono, forpelante ilin en iun trupon por transporti municiojn. Ili devis, por la "patrujo", forgesi siajn edzinon kaj infanojn.

Frumatene, ĉiu el la familioj vekiĝis el sonĝo, malfermis sian pordon, kaj tra tiu pordo elflugis aro da kokoj, elkuris kelkaj porketoj. Tuj post tio geknaboj aŭ staris ĉe la sojlo aŭ kaŭris antaŭ la pordo por pisi. Tuj sekvis unu virino, kiu, portante etan tinon, iris ĝis la fino de la strato preni akvon. Se iu el la familioj havis hundon, ĝi certe ĉirkaŭsekvis la mastrinon svingante la voston kaj neniam forgesante la regulon: levi unu piedon kaj pisi murbazen de alies domo. Kaj prompte ĝi denove kuratingis la mastrinon antaŭe. Sur la longa strato la mateno ne estis silenta.

Kiam tage la suno radiis rekte sur la straton, tiu kvieta strato kvazaŭ siestis. El salikoj aŭ kaŝtanoj, oni ne sciis precize de kie, eliĝis la ĉirpo de novaj cikadoj, la sono unutona kaj langvoriga. En multaj malgrandaj domoj, sur la humida kaj mucida tero, la infanoj kun hararo seke velkiĝinta kaj vizaĝo marasma, ĉiu kaŭris surtere aŭ kuŝis surventre ĉe la patrino, dormante, dum la patrinoj, laŭ la loka kutimo, kontraŭ la strato ĉiu sidis por pasigi la tagojn en la teksado de zonoj, dikaj kaj larĝaj, destinitaj al viroj. Temis pri malgranda ligna maŝino fiksita al kolono de domangulo, kaj ĝi estis garnita per plato fadenvolvita, ĉe kiu retiriĝis dika kotonfadeno el lerta, sed sekiĝinta, mano. Kaj samtempe per la alia mano ŝi forpelis kulojn por la infanoj. Kiam formiĝis la zono, ŝi pritondis ĝin laŭrande, atendante la vagkomerciston, kiu en ĉiu kvina tago venis… kaj tiam li akiris la zonojn faritajn laŭ la prezo difinita de si mem.

Ambaŭflanke viciĝis multaj domoj kun, ĝenerale, pordo kontraŭ pordo. En la tago, kiam la suno senmoviĝanta brilis rekte sur la straton, neniu preterpasis dumlonge. Sub ĉiu malalta tegmento troviĝis virino, kiu, klinante la kapon, urĝis sian laboron. Kiam laciĝinte, ŝi levis la kapon kaj per la malviglaj kaj mornaj okuloj alrigardis la kontraŭan butikon, ĉe kiu iafoje ŝi vidis novan zonon kiel specimenon, pendantan sub la tegmento. En tia kazo, kvazaŭ trafite de ia okulta spirito, ŝi milde faris elspiradon kaj per la plato fadenvolvita frapis sian malsupran makzelon, ĉar certe io venis al ŝi en la memoron, probable pri la negoco kun vagkomercisto, kiu venis de alia granda urbo por kolekti varojn, aŭ ĉar certe ŝi turniĝis al aliaj aferoj en la menso.

Iutempe, tiuj virinoj haltigis sian laboron kaj babilis ĉion sen certa temo. Kiam la plej juna infano ploris de malsato, la patrino krude distiris la antaŭan parton de la bluzo, elprenis mamon jam velkiĝintan, kaj ŝtopis per ĝi la buŝeton. Ili parolis pri la laboro ĉe si, la prezo de zono kaj kotona fadeno, la tritiko kaj salo, kaj la kokopesto kaj porkopesto.

Ke sur la strato kelkafoje pasis virino en la larĝa pantalono ruĝe silka, kun vizaĝo ruĝe ŝminkita kaj kun haroj olee brilantaj kaj mallongaj harplektaĵoj, tio anoncis, ke ŝi estas novedzino. Tiam infanoj, laŭte kriante, rigardis la pasantinon. Ankaŭ virinoj, flankenlasante sian laboron, staris ĉe la pordo kaj alrigardis ŝin, ĝis ŝi malaperis el la vido. Nun ili profunde ŝanĝis spiron kaj revenis al sia benko por laboro.

Foje unu hundo postkuris unu kokon, tiam prezentiĝis la sceno, ke virino, kun longa bambustango en la manoj, batas la hundon. Tio multe amuzis la infanojn ĉeestantajn. Do la longa strato en tago ankaŭ ne estis silenta.

Foje oni alsendis leteron. Multaj virinoj alkuris por vidi, de kie la letero estas sendita de kiu. Ili atendis, ke legipovulo tuj voĉlegu el la papero. Ankaŭ infanoj kaj hundoj, plej ofte emaj amuzi sin en tio, sekvis la ricevinton al ties hejmo, kaj tiu ja distingiĝis. Sed okazis, ke la letero sciigas, ke iu mortis. Sekve la mastrino ploris. Ĉiuj, ne koncernaj homoj, amasiĝis ĉe la pordo; momenton poste ili disiris for. Tiu virino, sin klinante super la tablo, lamentis en la ĉefa ĉambro; kelkaj aliaj virinoj, anstataŭ ŝi, prizorgis la infanojn, aĉetis toŭfuon, vinon, paperajn monimitaĵojn. Tuj ĉiuj sciis, ke la viro de tiu familio mortis.

Kaj tiam, kiam la krepusko etendiĝis, kutime iu virino tenis malgrandan korbon, malprofundan kaj platan, kun iom da rizgrajnoj kaj unu ovo. Ŝi obtuze vokis ies nomon, lante paŝante de unu fino de la strato al la alia. Tio estis la metodo, evitigi infanon de noktaj ploro kaj febro, la procedo, pacigi la hejmon. Tiu promenado nature distris ĉiujn geknabojn, kiuj sidis ĉe sia pordo. Ankaŭ tiu tempo en la longa strato plenis de vigleco.

En la vespero, ĉie en la strato, flugis etaj vespertoj. Supre en la ĉielo videblis nuboj, kaj korvoj kune reflugis al siaj nestoj. La virinoj kun infano sur la dorso, kiuj iris stariĝi ĉe sia pordo, jen lulis la infanon, jen delikate kantis arion sombran kaj mornan, kiu intensigis la solecon en la koro:

"Vespere paĉjo venos, venos, ĉar korvoj revenas ĉe-vespere!"

Entute purpuriĝis ĉio super la montoj. Sur la tera urbomuro oni frapis la tamburon por anonci la komenciĝon de la nokta frapo sur klakilo. En malalta domo troviĝis eta olelampo, en kies lumo konturiĝis ĉiuj endomaj objektoj. Aŭdiĝis interfrapiĝo de manĝiloj: manĝobastonetoj, bovloj kaj tasoj… Abrupte, infano denove ekploris: ŭa ŭa…

Paĉjo ne venis. Iuj paĉjoj jam delonge ne plu estis en ĉi mondo, kvankam sen sciigo pri ili. Iuj aliaj, kiuj, ĉe agonio, ne forgesis ĉion en la hejmo, sendigis leteron. La ricevintino ploris tutan nokton. Je tagiĝo ŝi ekbruligis paperajn monimitaĵojn antaŭ la pordo. La ruĝa fajrolumo ĵetiĝis sur la tegmentojn kaj pordojn de ĉirkaŭaj najbaroj. Vidante tian fajrolumon, infanoj, kiel kutime, trovis ĝin amuza. Tiun tempon la longa strato ankaŭ ne estis soleca.

En la nokto de pluvo la ĉielo peĉe nigris. Sur la strato staris neniu lanterno pendanta. Lupoj ululis sur la sprono de la monto ekster la urbeto - kvazaŭ homo plorus - kun la nazo alpremiĝanta al la tero, kiu kvazaŭ ŝvebus en la stranga sono. Infano oni ne sciis kies vekiĝis kaj ekploris de timo. La patrino diris: "Ne ploru. Lupo venas. Kiu ploras, tiu estos formanĝita."

La nokta gardisto maljuna kaj kripla, kiu loĝis en budo sur la supro de la tera urbomuro, frapis la klakilon. Al la ĉi-urbanoj ne necesis scii, je kiom da fojoj la klakilo estas frapita dumnokte, kaj ne nepris konscii, kioma horo nun estas, se iu vekiĝis noktomeze. La sono de la klakilo anoncis al la surstrataj familioj nur, ke lupoj jam transsaltis la urbomuron, kaj ke ili estu singardaj.

En la pluvonokto la longa strato des malpli silentis, ĉar la lupoj batalis inter si kaj lasis la straton en bruado eĉ pli vivplena. Se, vintre, neĝis dum nokto, tiuj, kiuj frue ellitiĝis kaj malfermis la pordon, povis vidi la spurojn de lupoj, kiel gluecajn riz-bulojn stampitajn sur neĝotavolo.

Maje de 1931.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin