MIA LASTA RIPOZO (trad.) | Wang Dayou | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-06-17 10:15:04     Redaktoro:Xiong

MIA LASTA RIPOZO

Qu Yuan (ĉ. 340 — 278 a.K.)

 

Esperantigita de Wang Dayou

 

En ĉi serena vetero frusomera,

Luksaj estas la herboj kaj la arboj.

Kun koro ŝarĝita per senfina tristo,

Al la suda lando mi prompte ekiras.

 

Mi gapas, fiksrigardas, ĉio estas en svago,

Kaj ĉirkaŭ mi regas nur silento kaj kvieto.

Kun koro turmentata kaj torturata,

Mi longe suferas en malĝojo kaj melankolio.

 

Ekzamenante mian konduton kaj miajn sentojn,

Mi fiere trovas min neŝanĝebla de ĉia maljustaĵo.

Kvankam oni povas turni la kvadratan en rondan,

Tamen mi ĉiam insistas pri mia kutima honesteco.

 

Ŝanĝi sian kredon pro timo aŭ profito,

Estas ago, kiun noblulo abomenas.

Tiu, kiu alkroĉiĝas al siaj kondutnormoj,

Estas ĉiam tenata en alta estimo.

 

Tiu, kiu estas honesta interne kaj digna ekstere,

Ĝuas la amon de homoj de alta moraleco.

Se la majstro-ĉarpentisto ne manipulus sian hakilon,

Kiel lia mirinda lerteco povus esti diskoniĝinta?

 

La malfortvida homo ne povas trovi bela

La buntan brokaĵon metitan en mallumo.

La duonfermo de la akravidulaj okuloj povas

Ŝajni al la malklarviduloj ago duonblinda.

 

La blanka povas esti rigardata kiel nigra,

Kaj la alta kaj la malalta povas esti inversigitaj.

La kokoj kaj anasoj povas petole eĉ flugi,

Sed la fenikso devas esti enfermita en la kaĝo.

 

Kiam juveloj estas miksitaj kun ŝtonoj,

Ilia valoro estas ĵetita en la saman mezuron.

Tiuj malvirtaj uloj, kiujn mi malestimas,

Neniel povas koni miajn noblajn kvalitojn.

 

Mi estis ŝarĝita per granda komisio pezega,

Kiun mi, enkotiĝinta, apenaŭ povis plenumi.

Mi tenas ĉe mi altvalorajn jadon kaj gemojn,

Sed mi trovas neniun, kiu povus ilin taksi.

 

La hundoj de la vilaĝo amas bojadi

Kontraŭ tiuj, kies aspekto al ili ne plaĉas.

Kalumnii la saĝajn kaj talentajn —

Jen la kutima sinteno de vulgaraj ulaĉoj.

 

Interne distingita kaj ekstere ĝentila mi estas,

Sed neniu konas mian talenton neordinaran.

Kiam la putraj estas stakigitaj sur la bonaj,

Kiu povas scii, kie estas la ligno taŭga por kolono?

 

Mi riĉigas min per kio estas bona kaj justa,

Kaj ekipas min per honesteco kaj nobleco.

Sed ve! Mi ne povas renkonti la saĝan reĝon Shun!

Kiu do povas koni la valoron, kiun mi posedas?

 

Grandaj saĝuloj preskaŭ neniam aperas duope;

La kialon de ĉi fakto neniu povas klarigi.

La reĝoj Yu kaj Tang vivis antaŭ tiel longe,

Ke sopirado al ili apenaŭ havas utilecon.

 

Mi penas subpremi mian ardan koleron,

Por pligrandigi mian kuraĝon kaj volforton.

Kvankam malhelpata, mi neniam hezitos,

Kaj mi donos belan ekzemplon per miaj agoj.

 

Mi daŭrigas la iradon al la nordo;

La subiranta suno verŝas palan lumon.

Mi elspiras mian tristegon per versoj por min faciligi,

Ĝis la tago, en kiu mi metos finon al mia vivo.

 

Finalo:

La potencaj riveroj Yuan kaj Xiang ruliĝas antaŭen,

Murmurante sian malgajon tage kaj nokte.

Obskura estas mia vojo malglata kaj longa,

Kiu estas kovrita de necertecoj kaj riskoj.

 

Ĉagrenita, mi ofte kantas mian doloron,

Kaj mi trovas neniun, kiu ĵetus al mi rigardon.

Sen Bole, la bona juĝanto pri la ĉevala kvalito,

Kiu do povus koni la galopemajn ĉevalojn?

 

Ĉiu homo naskiĝis por iri sian vojon,

Kaj la sorto destinis al li ludi sian rolon.

Mia celo estas alta, kaj mia menso kvieta;

Nenio povas esti por mi minaco!

 

Senfina malĝojo, senfinaj zorgoj!

De forta indigno mia koro brulas.

La malluma mondo tenas min izolita;

Al kiu do mi povus nudigi mian koron?

 

Prefere brakumi la morton, kiam ĝi devas okazi,

Ol domaĝi la spiron de la mortema vivo dolora!

Mi solene deklaras mian promeson al la antikvaj saĝuloj:

Per mia vivo mi prenos vin kiel miajn egalulojn!

 

Pri la aŭtoro:

Qu Yuan (ĉ. 340 a.K.— 278 a.K), alia nomo Qu Ping, naskiĝis dum la periodo de la Militantaj Regnoj en Danyang (la nuna Zigui de la provinco Hubei). Li estis distingita politikisto kaj la unua granda poeto en la historio de Ĉinio. Sagaca kaj elokventa, li firme staris por la alianciĝo kun la regno Qi en la rezistado kontraŭ la agreso de la regno Qin kaj helpis la reĝon Huai de Chu en la reformado por la plifortigo de Chu dum li estis en la pozicioj de la Sinjoro de Tri Klanoj kaj Supera Konsiliano, kaj, rezulte de tio, la regno Chu tiel plifortiĝis, ke ĝi fariĝis potenca regno en la "Vertikala" Alianco kontraŭ la regno Qin.

Ĉar li estis en akra konflikto kun la dekadenca aristokrata kliko, Qu Yuan estis kalumniita kaj elpuŝita de Zilan, la Ministro pri Personaro kaj sekve estis malintimigita de la reĝo. En 303 a.K. Zhang Yi, kiu venis de la regno Qin al Chu, subaĉetis Jin Shang, Zilan kaj Zheng Xiu (kromedzinon de la reĝo) en perfidon kaj, per la "teritorioj de Shang kaj Yu" kiel logaĵo, instigis Chu rompi la ligon kun Qi. Ekkonsciinte sian trompiĝon, la reĝo de Chu, kiu koleriĝis pro la neeltenebla honto, faris du kampanjojn kontraŭ Qin kaj suferis katastrofan malvenkon. En tiaj cirkonstancoj Qu Yuan estis sendita komisiite al Qi por restarigi la amikajn rilatojn. Kaj tamen, en tiu ĉi kriza momento Zhang Yi ankoraŭfoje venis al Chu por disrompi la aliancon inter Qi kaj Chu. En 294 a.K., Qin kaj Chu kontraktis la Traktaton de Alianco en Huangji, kio signis la submetiĝon de Chu al Qin.

Sekve Qu Yuan estis elpelita el la ĉefurbo Ying kaj ekzilita al la nordo de la rivero Han. En 289 a.K., la jaro kiam Qu Yuan revenis al Ying, la reĝo Huai iris al la pasejo Wuguan por intervidiĝi kun la reĝo Qin, kaj estis retenita kaj fine mortis en fremda lando. Post sia surtroniĝo la reĝo Qingxiang de Chu daŭrigis la politikon de kapitulaco, kaj Qu Yuan estis refoje elpelita el la ĉefurbo Ying kaj ekzilita al la sudo, vagadante inter la riveroj Yuan kaj Xiang. En 278 a.K. la trupoj de Qin, sub la komando de Bai Qi, kaptis Ying, la ĉefurbon de Chu. En sia granda malĝojo kaj indigno Qu Yuan sin dronigis en la rivero Miluo.

La alta personeco de Qu Yuan, kies gloro, kiel Sima Qian diris en sia Registroj de la Historiografo, povas esti komparata kun la suno kaj la luno, estas tiel kortuŝanta kaj inspiranta, ke ĝi eĉ skuus la ĉielon kaj la teron kaj emocius la fantomojn kaj diojn ĝis larmoj. Laŭdire Qu Yuan finis sian vivon en la kvina tago de la kvina monato de la lunkalendara jaro. Ekde tiam ĝis nun, ĉe la ĉinoj de la tuta mondo, formiĝis jam la tradicia kutimo, ke oni faras zongzi-ojn (piramidoformajn manĝaĵojn faritajn el glueca rizo envolvita en bambuajn aŭ fragmitajn foliojn) kaj solenas la Duobla-Kvinan Feston (alinome la Drakboatan Feston) ĉiujare en ĉi tago, por honori la memoron de tiu ĉi grandega poeto kaj noblanima patrioto.

Qu Yuan estas la sola, kiu meritas esti la poeto de la poetoj. La poezia stilo Chuci komenciĝis per li kaj finiĝis per li. Liaj verkoj estas senprecedencaj kaj neniam ripeteblaj. Li estas la unua poeto portanta efektivan nomon (la aŭtoroj de La Libro de Poezio estas senescepte anonimaj). Kiel pioniro, li ekaperis kun siaj verkoj tiel admirinde perfektaj, kio ŝajne estas senekzempla en la historio de la monda literaturo.

怀沙

屈原

滔滔孟夏兮,草木莽莽。

伤怀永哀兮,汩徂南土。

眴兮杳杳,孔静幽默。

郁结纡轸兮,离慜而长鞠。

抚情效志兮,冤屈而自抑。

刓方以为圜兮,常度未替。

易初本迪兮,君子所鄙。

章画志墨兮,前图未改。

内厚质正兮,大人所盛。

巧倕不斲兮,孰察其拨正。

玄文处幽兮,矇瞍谓之不章;

离娄微睇兮,瞽以为无明。

变白以为黑兮,倒上以为下。

凤皇在笯兮,鸡鹜翔舞。

同糅玉石兮,一概而相量。

夫惟党人之鄙固兮,羌不知余之所臧。

任重载盛兮,陷滞而不济。

怀瑾握瑜兮,穷不知所示。

邑犬之群吠兮,吠所怪也。

非俊疑杰兮,固庸态也。

文质疏内兮,众不知余之异采。

材朴委积兮,莫知余之所有。

重仁袭义兮,谨厚以为丰。

重华不可遌兮,孰知余之从容!

古固有不并兮,岂知其何故也?

汤禹久远兮,邈而不可慕也?

惩违改忿兮,抑心而自强。

离慜而不迁兮,愿志之有像。

进路北次兮,日昧昧其将暮。

舒忧娱哀兮,限之以大故。

乱曰:

浩浩沅湘,分流汩兮。

修路幽蔽,道远忽兮。

怀质抱情,独无匹兮。

伯乐既没,骥焉程兮。

民生禀命,各有所错兮。

定心广志,余何所畏惧兮?

曾伤爰哀,永叹喟兮。

世浑浊莫吾知,人心不可谓兮。

知死不可让,愿勿爱兮。

明告君子,吾将以为类兮。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin